De kelka tempo mi malkovris tiun ĉi filmeton en jutubo de homo kies nomon mi ne volas memori. Eble ankaŭ multaj spektis ĝin, kion vi pensas pri tiu ago? Ĉu necesas fari tion?
Mia unua renkontiĝo en Esperantujo
-
La Zamenhoha Tago estas tre speciale kara al mi ĉar ĝi estis la unua renkontiĝo kiun mi partopreni…
-
15 Dec 2008
Ho Maria!, fratino Act
-
"Sister Act": Jen unu el miaj ŝatataj filmoj pro la koruso kaj la komedio! Mi multe ŝatas la korusaj…
-
06 Dec 2008
See all articles...
With...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
6 275 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Andy Անդրանիկ has replied to Emily BarlastonMi miris kaj ne konsentas pri la baza penso de la filmo: Mi neniam spertis ke iu esperantisto kredus Zamenhofon Dio.
Pri la bazideo de tiu filmo mi havas neniun problemon. Ĉu povas esti ke li tradukis ĝin anglen por montri al neesperantistoj ke ne ĉiu Esperantisto kredas ke Zamenhof estas Dio? Eble li faris tiun vidbendon kiel respondo al demandoj de neesperantistoj, aŭ kiel kontraŭdiraĵo al "Zamenhofismo"? Ni invitu la faranton de la vidbendo por klarigi pli liajn intencojn.
Ke li ŝiris la foton de Zamenhof estas iom ekstrema. Estas simile kiel la diskuto ĉi tie en Usono 20 jaroj antaŭe pri la rajto bruligi la usonan flagon. Finfine oni konkludis ke oni rajtas fari tion.
Sed se oni rajtas fari tion, tio ne signifas ke oni nepre faru tion! Tio estas ege forta agado, same kiel ŝiri foton de Zamenhof. Mi kredas ke la kreanto de la filmo ankaŭ ne malamas Zamenhof, sed li ŝiris lian foton. Mi rezervus tion por homoj kiujn mi vere abomenas.
Mi vidas tiun ĉi vidbendon kiel ŝokema, kaj eble li volas ŝoki nin en diskutadon. En tio li evidente sukcesis.
Mi ja vidis la filmon antaŭ kelkaj semajnoj, kaj ne vere estis ŝokita... Eblas, ke tiu ulo renkontis esperantistojn kiuj agadas sekteme: ili ja ekzistas!
Pardonu, Onklo. Por mi, Zamenhof ne estas "majstro". Mi amas kaj respektas lin, sed ankaŭ (ekzemple) Victor Hugo, aŭ Pasteur... ktp. Sed mi ne nomas lin "Majstro", ĉar mi ne emas doni al mi "majstrojn"
Ni devas memori ke:
1) ne ĉiuj popoloj sentas la aferojn sammaniere, kaj
2) ene de unu popoloj, ne ĉiuj personoj sentas la aferojn sammaniere
Iuj kredas je Dio, aliaj ne...
Tio estas kulturaj malsamoj, kaj ĝuste tion esperanto ebligas kompreni.
La fakto, ke li disŝiris bildon tute ne signifas, ke li ne ŝatas Zamenhof-n. Tio estas ia ŝerco, aŭ provoko. Li sukcesis, ĉar viaj reagoj ja montras, ke vi estas ŝokataj... ;-)
Kaj fakte mi tute ne opinias, ke tio povus malutili al esperanto.
Male, tio montras ke la esperantistoj estas tre diversa! Iuj, kiuj bezonas ankri al la memoro pri la kreinto de sia lingvo, aliaj, kiuj (eĉ memorante, kaj en si mem dankante al Onkĉjo Zam) turniĝas prefere al estonteco...
Al ĉiu j: mi konfesas, ke informis Jessy-on mi, ĉar mi opiniis ke li rajtas partopreni la diskuton... Oni ne faru la proceson de iu kiam li foresta...
Ĝis poste, samideanoj!
Kaj ne forgesu: se ni restos nur inter ni, tio malhelpos antaŭeniron de nia lingvo.
Nu, ankaŭ mi, antaŭ kelkaj jaroj (ĉirkaŭ 2001 aŭ 2002) deziris montri alian bildon pri esperanto al la "ekstera mondo". Do mi faris kelakjn filmetojn. Mi ĵus aldonis ilin en mia blogon...
Certe!!!
Bone, onklo! Ĉiu alportu sian ŝtoneton.......
Ne supozu, ke la tuta mondo zorgas pri Esperanto aŭ pri Zamenhof--vi supozas tro multon.
Do, se Esperanto havas malbonan reputacion, estas la kulpo de kelkaj da ni, kaj nur ni povas helpi ŝanĝi tion. Movado ĉiam viglos aŭ mortos je la meritoj de ĝies membroj.
Mi mem aŭdis ke kelkaj Esperantistoj taksas Zamenhofon kvazaŭ kiel Dio, sed mi mem ankoraŭ ne renkontis tiajn homojn. Sed se ĉiuj Esperantistoj vere havus prudentecon, la demando de dieco de Zamenhof ne eĉ enirus diskuton. Kion montras tio?
Bonvolu ne miskomprenu min. La plejmulto da Esperantistoj kiujn mi konis estas bonuloj, kaj mi parolis jam dum multaj horoj kun kelkaj da ili, per la reto. Mi lastatempe eĉ havis la oportunon vojaĝi per Esperanto iomete. Kiel lingvo, mi kredas je Esperanto, se ni povas forigi kelkajn aliajn aferojn.
Sed mi kredas ke ĉar Esperanto estas planita lingvo, tio iĝas preteksto por kelkaj stultaj, neraciaj kredoj, kiujn en Esperantio oni aŭskultas, sed ke en la "vera mondo", oni tute ne akceptus serioze. La ideo de la dieco de Zamenhof estas nur la plej forta aŭ ekstrema ideo de tiu ĉi skolaro.
Kiam mi ne samopiniis kiel kelkaj Esperantistoj pri la "venonta morto de la angla lingvo" por ekzemplo, oni diris al mi ke mi ne estas "bona Esperantisto". Kiam mi diris ke la plejmulto da vortoj estas latin- kaj eŭropdevenaj, oni diris al mi tio ne inkludas aziajn lingvojn kaj tio signifas ke mi estas racisto kontraŭ azianoj. Estas skolo de Esperantistoj kiuj pensas ke nur certaj kredoj (nome iliaj kredoj) estas "akcepteblaj".
Ĉu Esperanto estas lingvo? Aŭ ĉu ĝi estas maldekstra (anarkista aŭ komunista), kontraŭusona, kontraŭanglalingva kredosistemo kies anoj preĝas al Zamenhof en preĝojoj? Se vi kredas ke mi ŝercas, mi jam aŭdis ĉion da tio de kelkaj homoj.
Kiel mi jam lastafoje diris, mi mem ne ŝirus foton de Zamenhof. Sed tiu ĉi vidbendo vekigu nin kaj diskutigu nin. Ni vere pripensu "Kiu reprezentas Esperanton al la ekstera mondo?" "Kiu estas bonvena en Esperantio?" "Ĉu la imagoj estas pravaj?" "Kiu parolas por ni Esperantistoj?" kaj finfine "Kiel ni povas reprezenti nin pli bone kaj korekte?".
Jam temp' esta, ke ni klare montras ke politikaj, sociaj, kaj religiaj kredoj estas tute apartaj aferoj de la Esperanto lingvo. Ŝajnas ke ni ankoraŭ ne montris tion tutklare ĝis nun. Nature ĉiuj rajtas kredi tion kion ili volas. Mi nur zorgas pri la misuzado de nia lingvo kiel "kredilo", ĉar ŝajnas al mi ke sufiĉe multe da Esperantistoj jam faras tion. La diskutado ĉi tie montras al mi ke almenaŭ kelkaj Esperantistoj pensas pri la problemo, kaj kiel mi, ke ili zorgas.
Amike,
Daĉjo en Usono
Laszlo Istvan TOTH has replied to David DoughertyLaŭ mi Dio (laŭ la eklezia kompreno) ne ekzistas. Mi kredas je Dio, sed por mi Dio estas konscienco. Sed vivsaĝaj personecoj, jes, ili ja ekzistas!
Planlingvo, kiun verkis *nur unu homo*, kaj kiun planlingvon *neniu* lektoris, ne povas esti senerera (aŭ almenaŭ malpli erara), korekta, fidinda.
Planlingvo, kiu ne povas esti plibonigita ekde ĝia "naskiĝo", ne povas esti oportuna por ĉiam.
Se vi volas montri, pri kio temas Esperanto, mi kredas ke unue oni ne devigu novulojn legi paroladojn. La paroladoj estas longaj. En nun finproduktita vidbendo de Lernu!, vi povas ricevi bonan enkondukon (en diversaj partoj), traduktita en multajn naciajn lingvojn. Vi povas focusi je parto kiu pli interesas vin, kaj montras Esperanton en tre balancita maniero. Ĝi ankaŭ ŝajnas kunkordi kun la ideoj de la Bulonja Deklaracio ktp. kaj kun tio kion ni diras ĉi tie. Jen la anglalingva verzio de la paĝo kiel ekzemplo, sed ĝi haveblas ankaŭ en multaj aliaj lingvoj.
en.lernu.net/biblioteko/filmoj/eo_estas.php
Mi kredas ke tio montras kio Esperanto estas kaj devas esti en la 21a jarcento.
Amike,
Daĉjo
"Do, se Esperanto havas malbonan reputacion, estas la kulpo de kelkaj da ni,
Vi forgesas ion: tio ke, iuj landoj - kaj altaj sociaj klasoj ĉie en la mondo- treege profitas pri la fakto, ke la angla lingvo estas uzata kiel monda pont-lingvo (aŭ help-lingvo). Tio ebligas, ke plimulto de la homaro ne povas libere komuniki (do, konsekvence, tio estas helpo por la "superaj" , aŭ eĉ mezaj klasoj konservi sian "superan" statuson).
Tiuj altaj klasoj ne havas intereson ke nia lingvo divastiĝu, ĉar ili perdus iun el siaj potencrimedoj.
Kompreneble, ne ĉiu riĉuloj aŭ mezklasanoj konscias pri tio, sed fakte ĝi pli malpli efikas tiel!
Aldonu la fakton ke estas politikaj interesoj, precipe en Europa Unio... Ĉar Britio pli facile influas, kiam oni uzas sian lingvon... Do la afero estas tre kompleksa, malsimpla.
=======================
Kial, ĉe la SDN (LoN angle, LdN esperante) en la jaro 1922, la franca deligito Gabriel Hanotaux rifuzis ke esperanto fariĝu unu el la lingvoj? (vidu eo.wikipedia.org/wiki/Ligo_de_Nacioj )
Ĉar li pensis ke tio malhelpus divastigon de la franca lingvo, kiu tiam estis instruata en la kolonioj! Li eraris, ĉar poste, pro la dua mondmilito, la angla malfortigis la rolon de la franca... Sed Hanotaux bone estis kompreninta ke divastigo de lingvo entenas avantaĝojn por la nacioj, kies ĝi estas gepatra lingvo.
Ni, esperantistoj, deziras lingvan justecon, ni ne deziras regado de malmultaj iuj super multaj ĉiuj...
-------------------------------------------
Movado ĉiam viglos aŭ mortos je la meritoj de ĝies membroj."
Tio entenas parton da vero, sed, konsiderante kion mi skribis supre, oni devas tamen relativigi ĝin. Mi dirus: "ĉar niaj kontraŭantoj ne ĉiuj estas sinceraj kaj objektivaj (tio estas: parto da ili havas personajn interesojn je nesukceso de esperanto), ni devas nepre ne fali en iliaj kaptiloj, mensogoj, do fariĝi plej eble malfermitaj, kleraj, nesektemaj, ktp ktp (eĉ profesiaj...)"
Sed ne sufiĉas pravi, nek doni bonan bildon, por sukcesi... Oni ankaŭ bezonas lukti kontraŭ egoismo de homoj aŭ homgrupoj.
Konklude, mi konsentas kun Gajulo: troa manifestacio de admiro (ne "troa admiro"!) al unu homo estas danĝera, ĉar oni nepre devas prefere konsciigi la publikon pri la rezultoj de la kreaĵo, anstataŭ insisti pri iu individuo (kiu tamen havis mirinda inspiro).
La admiro al Zamenhof estas privata afero, ne estas argumento por konvinki.
Mi ne certas se mi komprenas vin propre aŭ ne. Se Esperanto havas malbonan reputacion, estas pro la agadoj de ĝies anoj. Sekteco de Zamenhof, kaj multo pli. Multaj homoj trovas Esperanton malatraktive aŭ stranga. Kaj la Esperanto-movado evidente suferas de multaj miskomprenoj. Laŭ mia memoro kreis neniu registaro tiujn problemojn.
Kion havas tio fari kun la nuntempa pozicio de la angla lingvo aŭ la antaŭa pozicio de la franca lingvo? Aŭ ĉu vi parolas pri la malraciaĵoj kiujn mi aŭdis pri la angla lingvo de Esperantistoj?
Kelkaj Esperantistoj havas tiom fortajn kredojn, ke ili ignoras la faktojn antaŭ ili. Se faktoj ne kongruas kun kredoj, kelkaj tutsimple ne akceptas la faktojn kaj forĵetas ilin.
MI ne parolis pri registaroj... (aŭ ne nur pri ili). Vi tamen povus legi Robert-an Phillipson-an libron "Linguistic Imperialism" (Oxford University Press)...
Mi nun ne havas multe da tempo por daŭrigi la diskuton pri la influo de premgrupoj (videblaj aŭ kaŝitaj) en disvoliviĝo (aŭ ne) de diverspecaj ideoj, ideologioj, ktp... kaj do ankaŭ pri esperanto.... Mi taksas tre probable ke iuj "specialistoj" diligente zorgis por enmeti kelkajn ideojn en la kapon de homamasoj. Ekz: "Esperanto en estas internacia lingvo, ĉar gia vortrezoro venas el europaj lingvoj", ktp ktp... Do verŝajne mi verkos tutan artikolon por respondi en mia blogo....
Sciu nur, ke mi taksas kelkajn el vi iomete naivaj!!!
Sen esti paranojema, oni devas bone konscii pri la kaŝataj agadoj de iuj homgrupoj, kiam temas pri sia intereso! La stultaĵoj, kiujn repetas multaj homoj pri esperanto NE venas nur de ilia menso. Tiuj stultaĵoj certe estis lerte sugestitaj al ili de tiuj, kiuj tute ne deziras venkon de nia afero...
Krom tiom, vi cetere pravas pri malutilo de kelkaj sektemaj, stultaj kaj malkleraj esperantistoj!!!! Oni devus kompreni ke la kialoj, la kaŭzoj (stulteco de iuj esperantistoj, kaj influo de homgrupoj kiuj intence kalumnias nian lingvon) aldoniĝas, kaj des pli forte malutilas...
Mi pardonpetas, mi evidente ne tute klare komprenis vian respondon al mia punkto.
Vi faras tre interesan punkton, de kie venas malbonaj impresoj pri Esperanto. Mi nur povas paroli pri mia tempo kaj pri la situacio de mia lando. La plejmulto da Usonanoj kun kiuj mi diskutas la temon, tutsimple neniam aŭdis de Esperanto. Kelkaj kiuj aŭdis de ĝi, pensas ke ĝi estas maldekstra aŭ socialista (aŭ eble pli akurate, hipia) afero el la 60aj jaroj. Plifrue mi konis homon kiu lernis E-on en la frusesdekaj jaroj kaj kabeis, ĉar oni pensis ke Esperanto estis komunista afero, kaj tio estis ĵus post-McCarthy. Sed tio estis jam sufiĉe longe antaŭe.
Kiam mi mencias ke Esperanto estas konstruita lingvo, multe da homoj tutsimple ne komprenas tion. Ili kredas ke Esperanto estas afero nur por homoj kiuj tre ŝatas lerni fremdajn lingvojn. Oni ne pensas pri ĝi kiel sekto aŭ kiel frenezeco vere.
Por tiu kialo, mi kredas ke Esperanto povus kreski en Usono. Kelkaj kolaborantoj kaj amikoj petis min por informoj, ĉar ili estis scivolaj. Ili havis neniun antaŭjuĝon pri ĝi, sed trovas la ideon amuze aŭ strangete, ĉar Esperanto estas konstruita lingvo. Tiam mi klarigis al ili pri kial tiaj ideoj estas eraroj, ili vere aŭskultis kaj provis kompreni. Por tiaj situacioj, ni kiel Esperantistoj vere povas esti helpemaj, ĉar ni memoru ke Esperanto estas revolucia ideo kaj unue sonas strange al kelkaj homoj.
El vidpunkto de Usonano, la problemoj en la "movado" ne aperas ĝis oni jam ekuzas la lingvon. Mi neniam aŭdis pri "sekteco" de Zamenhof, aŭ pri la strangaj ideoj de tiu Esperantisto, kiun mi menciis, ĝis mi jam estis uzanta Esperanton jam dum preskaŭ du jaroj. Mi ankaŭ aŭdis ke la kialo, ke la Esperanto klubo en mia regiono estis neaktiva kiam mi komencis temis ankaŭ pri la agadoj de unu pasinta estro de la klubo.
La situacio nature malsamas en malsamaj landoj--mi jam aŭdis de kelkaj homoj en Eŭropo ke Esperanto havas reputacion kiel sekto. En Usono, malpli da homoj eĉ scias pri la ekzisto de Esperanto, kaj plejparte ne kunligas stigma-on al ĝi. Superigi la nekonatecon de Esperanto en Usono estas ja bariero, sed oni povas superigi ĝin preskaŭ sen antaŭjuĝoj. Ni ne plu estas en la epoko de McCarthy.
Nu, David... estas tre interese legi vin.
Niaj spertoj kompletigas unu la alian! ... ;-)
Tio estas jam ia "interkultura dialogo".
Vi estas Usonano, kaj kompreneble vidas la aferon laŭ via vidpunkto.
Mi ne estas Usonanino, do mi vidas ĝin laŭ la vidpunkto de Eŭropanino.
Ni povas diri ke la situacio estas tre malsama en lando kiel via, kaj aliaj landoj...
Ĉe vi, kie la problemo de komunikado malmulte ekzistas, la homoj ne sentas bezonon pri "internacia lingvo", ĉar
-aŭ ili ne havas kontaktojn kun alilandanoj, ili ne vojaĝas eksterlande...
-aŭ se ili tion faras, ili tutsimple povas uzi la anglan, kaj ili do ofte trovos iun, kiu scipovas ĝin pli malpli bone
Eble pro tio ne ekzistas ĉe Usonaj esperantistoj la "troa" respektego al Zamenhof (mi deziras substreki ke tio estis la eko de nia diskuto).
Sed en niaj landoj ("eksteraj" landoj), kie oni trudas lernadon de la angla dum dekon da jaroj, miloj da horoj, ekzistas sento de maljusteco! Estas kompreneble ke iuj homoj, kiuj klopodas lerni vian lingvon (kun malsimilaj, kaj eĉ oftaj malbona sukceso), sentas dankegemon al Zamenhof.
Pro tiu sento de maljusteco (=ke ĉiuj trude lernu la anglan, dum plimulto de anglaparolantoj simple lernas neniun fremdan lingvon) ili vidas Zamenhof kiel savinto, kiu havis genian aŭtaŭvidon, kiu donacis al ili iun lingvan liberilon.
Samtempe, la pezon de tiu maljusteco ne ĉiuj ekster-Usonanoj sentas, ĉar oni oftege rediris al ili ke tute ne estas bezono pri pontlingvo (= oni nur tutsimple uzu la anglan)! Do, tiuj, kiuj ne jam ekkomprenis la ne-justecon de la nuna situacio foje vidas aktivulojn de esperanto kvazaŭ "adorantoj" de idiota religio.
Nu, se ni revenas al la demando: "Ĉu la esperantistoj mem kulpas pri tiu bildo?", jen kio mi dirus: "Jes, parte! Sed nur parte. Plej gravas la kapŝtopado (propagando) pri la nuna (maljusta) lingva ekvilibro, kiun la potenculoj, estroj, imponis al la popoloj"
Ĉar mia analizo estas ke, en diversaj okazoj, jam antaŭ multaj jaroj, la politikaj respondeculoj estus povinta kaj eĉ estus devintaj ekzameni la kvalitojn de esperanto, por enigi ĝin en la lernejprogramoj.
Sed male, il traktis ĝin kiel nask-mortinta afero, ne inda je esploro.
Alia demando estas: "Kial tiuj respondeculoj agis tiel malsaĝe?"
Ni lasu flanke la psikologiaj kialoj (kiujn Claude Piron bone montris).
Restas la egoismaj kialoj: ju pli vi ĝuas potencon dank'al iu situacio, des malpli vi deziras ŝanĝojn, kiuj perdigus al vi avantaĝojn.
Do, emo al potenco respondecas pri rifuzo de esperanto! Kompreneble, tio veras ne por ĉiuj anglalingvanoj, sed estas ofta reago ĉe la "edukataj" superaj klasoj ĉie en la mondo, superaj klasoj kiuj havis la ŝancon lerni lingvojn. Tiuj ne volas (aŭ ne povas) akcepti vidi ke ili partoprenas en maljusteco. Kompreni tion necesus ke ili komplete ŝanĝus sian vidpunkton pri la mondo...
Pli simple resti blinda!
Eble ankaŭ tio estas parto de la problemo: kiel la ateistoj ricevas la informon pri tiu mirinda lingvo, se ili ricevas ĝin el religiema homo, kiu enmiksas religion prie ???
Jam antaŭe mi havis longan diskuton pri lingva diskriminacio kun Andrea Fontana en mia blogo. Unue mi iom konfuziĝis, ĉar tiam kiam oni lernas Esperanton, almenaŭ en Usono, la anglalingvaj materialoj kiuj skribas pri Esperanto ĉiam diras ke "Esperanto metas vin kaj vian koparolanton je la sama nivelo". Por mi tio estas temo de interkomunikado inter privataj personoj, kaj eble iom pli.
Andrea klarigis al mi pri lingva diskriminacio en Italio. Vere mi lernis multon de lia klarigo, precipe pri tio kio okazis en la Eŭropa Unio en la lastaj jaroj. Tio povus esti tute aparta diskuto.
Pri interpersona komunikado inter individuaj homoj, jam mi rimarkis, ke Esperanto kiel pontolingvo vere dependas de la konduto de la individuaj personoj, kaj nature, kiel pri aliaj aferoj, estas la Esperantistoj mem kiuj kreas problemojn.
Eĉ se Esperanto estas simpla lingvo, facile lernebla, multaj homoj (inter ili homoj kiel mi mem), ŝatas lingvojn kaj lernas ĝin kiel lingva flankŝatokupo. Kelkaj Esperantistoj emas pensi ke ili rajtas korektadi la uzadon de aliaj, ĝis punkto ke tiuj aliaj ne plu kapablas paroli. Unu aŭ du mokis mian akĉenton, aŭ diris "Tio estas ne korekta. KIAL vi parolas tielmaniere?"
Kiam mi parolas aliajn fremdajn lingvojn, la denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj faras ĝin vere malpli ol Esperantistoj, kaj ne estis tiom insultemaj. Normale se ili korektis min, ili faris tion trepli ĝentile.
Esperanto kiel movado vere nur tiom bonas kiom ĝiaj movadanoj. Kune kun la aliaj ekzemploj kiujn mi plifrue menciis, mi jam devis toleri kelkajn aferojn de Esperantistoj, kiujn mi ne devis toleri de aliaj homoj, precipe koncernante temojn, kun kiuj Esperanto devas esti helpema ilo. Se tiaj Esperantistoj estas la laborantoj por Esperanto kiel pontolingvo en la Eŭropa Unio, por ekzemplo, mi dubas kiom pli bona la mondo estos.
Ankaŭ en Usono, surprizinde, ni havas "lingvajn problemojn". Estas tro facila diri ke en Usono ni ne lernas fremdajn lingvojn ĉar ni ne devas. Usono estas ja internacia kaj diversa lando, kaj hejme oni aŭdas multajn lingvojn. Sed unu el la solaj aferoj kiuj kunigas Usonanojn estas la angla lingvo. Kelkaj aliaj landoj havis koloniojn ĉi tie en la pasinteco, sed la anglaj kolonioj aŭ poste la Usona registaro forprenis ilin poste, kaj la angla estis ja la lingvo de granda parto de la loĝantoj. La aliaj kiuj venis poste devis lerni la anglan, kaj plejparte ili bone sukcesis.
Nun estas kelkaj imigrantgrupoj, precipe Latinamerikanoj, kiuj daŭre loĝas ĉi tie, kaj rifuzas lerni la anglan lingvon, kaj postulas ke ĉiuj de ni lernas la hispanan por ili. Multe da homoj ĉi tie havas gepatrojn aŭ geavojn kiuj ne parolis la anglan, sed ankaŭ lernis ĝin. Ankaŭ oni devas memori ke en Usono oni pioniris multajn modernajn instruometodojn por fremdaj lingvoj, kaj se vi lernas fremdan lingvon ĉi tie, estas granda ŝanco ke via instruisto estos denaska parolanto de tiu lingvo.
Se vi ne viziti la landon kie oni parolas la fremdan lingvon, Usono probable estas unu el la plej bonaj landoj por studi fremdajn lingvojn.
Gratulojn al Cyrille (la Pafklik) kaj Henrri de Sabates!!!
Mi esperas, ke ni povos ĝui denove tiajn filmetojn...
www.angelfire.com/ny2/ts/zamenhof.html (Zamenhof perfidata)
Sign-in to write a comment.