Kiu timas ursojn (ne) iru al Litovio! (1)

Antaŭ mia forveturo al la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj mi provis akiri iom da litova mono - lidojn. Mi iris al kelkaj bankoj, kiuj plusendadis min unu al la alia. Fine mi atingis la plej grandan bulgaran bankon, kiu priservas eksterajn komercajn rilatojn de bulgaraj firmaoj. Tie mi ricevis ne lidojn, sed ege ŝokan respondon: "Ni ne disponas pri mono de ekzotikaj afrikaj landoj!"

Jes, mi estis ege surprizita. Verdire, mi mem ne elstaras per konoj pri geografio. Sed mi sentis min devigita prelegi al la oficistino, kiu evidente sciis eĉ malpli ol mi, ke Litovio ne nur situas en Eŭropo, sed eĉ estas membro de la Eŭropa Unio, kies parto estas ankaŭ Bulgario.

Poste mi kun embaraso malkovris, ke en Bulgario ne ekzistas ambasadejo de Litovio kaj reciproke en Litovio ne estas bulgara ambasadoro, kvankam iu portempe plenumas tiajn funkciojn.

Pro ĉio ĉi tre interesis min la prelego de Petras Čeliauskas, kiu parolis pri la "Kontribuo de Litova Stelo al formigo de bildo pri la lando". Li citis plurajn ekzemploj, kiuj unuflanke trankviligis min, ke ne nur miaj samlandanoj stultas. Aliflanke, neniel estas trankvilige, ke diverslandanoj tiel malmulte konas unu la alian! Jen nur 3 ekzemploj:

1. Iuj eksterlandanoj kredis, ke en Litovio ne estas elektro kaj kunportis kandelojn ĉe siaj vizitoj. Aliaj male "scias", ke Litovio produktas atoman energion, kaj post la akcidento en ĝia elektrejo Ĉernobil la lando iĝis kvazaŭ dezerto.

La legantoj bonvolu mem kontroli sur la mapo je kiom da kilometroj for de Litovio situas la fi-fama - cetere, ukrainia - elektrejo!

2. Ke en pluraj ekssocialismaj landoj mankas manĝaĵoj, tion kredas multaj. Sed mi unuafoje aŭdis pri usonanino, kiu kunportis pezan valizon en kiu estis... akvo, ĉar laŭ ŝi en Litovio eĉ akvo mankas.

Mi mem kutimas trinki ĉirkaŭ 2 litrojn da akvo tage, kaj kredu min - en Litovio mi neniel soifis!

3. En brita atlaso porinfana eblis legi, ke Litovio estas Balkana lando; tie videblis ankaŭ belaj montaraj pejzaĝoj. Eldonaĵo de la Tutmonda Ekspozicio en germana urbo Hanovro (2000 j.) eĉ asertis, ke en Litovio abundas arbaregoj kaj... ursoj.

Supozeble la verkintoj de tiuj ĉi geografiaj sensacioj havis tro fortajn okulvitrojn, tra kiuj la apenaŭ 300-metraj montetoj aspektis Himalajoj, kaj maŝinon por veturi kelkajn jarcentojn al la pasinteco, kiam eble ankoraŭ troveblis ursoj!

Nu, karaj gelegantoj, vi jam lernis kio ne estas en Litovio. Kion mi trovis tie, vi legos en la sekva numero - se la ĉefredaktoro dume ne maldungos min. ;-)

Mariana Evlogieva
http://www.interpres.org/amuze