About this blog

  • 12 posts
  • 6 588 visits
April 2010
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

April 16th, 2010

Ĉu vi konas la blogon de Grimalkin?

Nia belulino Grimalkin estas la unua kato en Bulgario, kiu havas propran blogon.

Mi tradukas de la kata lingvo en la bulgaran. Mi emus aldoni ankaŭ E-version, sed mi ne scias ĉu estus legemuloj.

Ĵus mi trovis retan grupon groups.yahoo.com/group/verdakato/ kaj ŝajne sukcese aliĝis, sed mia mesaĝo al la listo ne aperis, nek mi vidas ian klarigon pri tio kial ĝi ne aperas.

Laŭ la retejo de UEA ankoraŭ ekzistas (sed ĉu ankoraŭ aktivas???)

Rondo Kato (Kat-amantoj / Esperantista Kat-amikaro).

Se iu havas aktualajn informojn pri aktivaj grupoj de kat-amatoj, bv. informi min!





Published at 08:56PM ( 0 comments / 750 visits )
This post is public

March 13rd, 2010

Mia blogo festas hodiaŭ sian unujariĝon!

Mia bulgarlingva blogo naskiĝis precize antaŭ unu jaro - je la fatala 13-a dato de marto, kiu en 2009 estis vendrede. La nomo ПЕТЪК 13 signifas en la bulgara VENDREDO 13.

La komenca ideo estis, ke ĉiuvendrede mi publikigi po 13 artikolojn je la 13-a horo. Poste mi rezignis pri tio, ĉar evidentiĝis, ke multaj homoj ne interretumas semajnfine. Do nuntempe mi nepre publikigas ion vendrede, sed ankaŭ alitage. Dume amasiĝis pli ol 13x13 artikoloj, kaj la blogo estas sufiĉe konata. Interalie pro/per ĝi mi iĝis gastiganto de la unua rentontiĝo de bulgaraj blogumantoj, kiuj verkas pri libroj.

Ĉirkaŭ triono de la artikoloj iel rilatas al Esperanto - plejparte per distraj tekstoj mi informas la neesperantistan publikon.

Antaŭ kelkaj monatoj ankaŭ nia katino Grimalkin ekhavis propran blogon. Dank' al Istvan Ertl Gri iĝis konata ankaŭ en EU-instancoj en Bruselo. :-) Provizore Grimalkin ne blogumas en Esperanto, sed estas ideo, ke ŝia blogo iĝu plurlingva.



Published at 04:05PM ( 0 comments / 167 visits )
This post is public

February 20th, 2010

Mi blogumas bulgare pri Esperanto

Dankon al ĉiuj, kiuj aliĝis min al siaj retoj aŭ vizitis mian paĝon ĉe Ipernity.

Bedaŭrinde mi malofte aperas tie ĉi.

Pro manko da tempo mi devas elekti inter diversaj ŝatokupoj.

Do en la lastaj monatoj mi preferis paroli pri Esperanto al neesperantistoj pere de mia bulgarlingva blogo 13.interpres.org/.

Certaj sukcesoj jam estas - ekzemple, tagĵurnalo intervjuis min pri lingvoj kune kun nia kleriga ministro! Se vi komprenetas la bularan lingvon, bonvolu vidi tion: 13.interpres.org/barabar-az-s-mujete-vestnik-telegraf-za-esperanto/. Interalie, tie aperis la longega vorto mal-san-ul-in-ej-eg-estr-ar-an-in-instru-ej-pur-ig-ist-in-ar-sindikat-kun-ven-o - parte mi prunteprenis ĝin (mi ne memoras kie mi vidis ĝin, sed kore dankas al la inventinto!) kaj parte mi plilongigis ĝin per kelkaj pliaj elementoj.

En la rubriko Esperantissimo mi jam publikigis 16 artikolojn.

La vorto Esperanto estas ofta etikedo en la blogo.

Ĉiuj artikolojn mi klopodas diskonigi ankaŭ en sociaj retoj.

Do jen kial mi malofte skribas tie ĉi en Esperanto - ĉar mi skribas pri Esperanto. ;-)









Published at 11:16PM ( 1 comment / 243 visits )
This post is public

Published at 12:39AM ( 1 comment / 543 visits )
This post is public

April 18th, 2009

Mia blogo en la bulgara

Se vi scipovetas la bulgaran, bonvolu viziti mian bulgarlingvan blogon:

http://13.interpres.org/

"Петък 13 - личен блогослов на Мариана Евлогиева"

Published at 08:09PM ( 1 comment / 321 visits )
This post is public

January 18th, 2009

ANKORAŬFOJE PRI VILNO...

Jen mia tria artikolo pri la ĵurnalista kongreso en Vilno, kiu aperis en n-ro 1/2009 de revuo "Bulgara Esperantisto". Pli bone malfrue, ol neniam, ĉu ne? ;-)

Esperantistoj ĵurnalistoj kongresis en Vilno

Preskaŭ 200 esperantistaj ĵurnalistoj el proksimume 40 landoj kongresis en Vilno. Por ke ne estu plendoj pri manko de ajna preciza cifero, mi almenaŭ diru la ĝustajn datojn - de la 26-a ĝis la 30-a de majo 2008. Jes, la datoj ne estas eraraj! Do ili demandigas kial tiu ĉi informo ne aperis pli frue en Bulgara Esperantisto. La kialo estas simpla - miskompreno. Ŝajne ĉiu el 4 la bulgaraj reprezentantoj kredis, ke iu alia raportos. Nome de miaj gekolegoj mi pardonpetas la organizantojn kaj la legantojn. Ĉar jam pasis kelkaj monatoj, mi ne povus prezenti al la legantaro novaĵon - tiuj kiuj interesiĝis, certe informiĝis de aliaj fontoj. Oni jam scias, ke:

- la organizantoj ĉekape kun LEA-prezidanto Povilas Jegorovas perfekte faris sian laboron;

- kolektiĝis ne nur profesiaj kaj amatoraj ĵurnalistoj, sed ankaŭ literaturistoj, eldonistoj, tradukistoj k.s.;

- la abundan programon kompletigis ekskursoj kaj akceptoj de litoviaj gravuloj;

- la ĉeftemon „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto“ traktis pluraj altnivelaj prelegoj en kelkaj salonoj - inter ili estis prelego de nia samlandano L. Trifonĉovski;

- la partoprenantaro ne nur diligente aŭskultis, sed ankaŭ vigle diskutis sub la "reĝisorado" de prof. Humphrey Tonkin;

- en Vilno restariĝis la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kies estrarano mi elektiĝis - certe dank' al la iama aktiveco de la bulgara TEĴA-sekcio.

- ktp... (Kiu bezonas konkretajn faktojn kaj detalojn, bonvolu viziti la oficialan retpaĝaron de la kongreso: Iom da klaĉoj kaj privatajn impresojn vi povas trovi en mia Esperanto-blogo, kie legeblas du pliaj artikoloj: ttp://www.ipernity.com/blog/amuze/94739 kaj ttp://www.ipernity.com/blog/amuze/99818.

Fine mi nur resumu mian ĉefan konkludon pri la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj: Sen troigo por mi mem ĝi estis la plej bona Esperanto-aranĝo dum la lasta jardeko. Certe, UK-ojn partoprenas dekoble pli da homoj, sed inter ili estas eble 100, kun kiuj mi deziras kaj sukcesas interrilati. La avantaĝo de la ĵurnalista kongreso estis, ke tiujn ĉi 100 personojn mi multe pli facile povis kontakti en Vilno. Mi bondeziras al Esperantujo pliajn similajn aranĝojn, en kiuj oni ne disputas pri la akuzativo, sed okupiĝas pri fakaj kaj socie gravaj temoj!

Mariana Evlogieva

Published at 02:01PM ( 0 comments / 473 visits )
This post is public

December 9th, 2008

KANIBALISMO... KUN SIASPECA SPICO! ;-)

Dankon al tiuj kiuj vizitadas mian blogon, kvankam ĝi apenaŭ viglas! Hodiaŭ mi deziras regali ilin per iom ekzotika frandaĵo - jen recenzo de mi, kiu aperis en n-ro 82 de revuo "Etnismo".

La aŭtoro, mem esperantisto, ĝojus vidi sian verkon ankaŭ en Esperanto. Se iu eldonisto interesiĝas, Gereon Janzing pretas prepari E-version!

read more
Published at 03:12AM ( 0 comments / 307 visits )
This post is public

October 14th, 2008

AMASMORDISTO

Bonvolu rigardi mian unuan albumon ĉe:

http://www.ipernity.com/doc/amuze/album/89886

Ĝi enhavas kelkajn fotojn de kata bebo de ankoraŭ nekonata sekso kaj sen nomo, sed kun jam ĝissange konataj ungegoj kaj dentegoj. Jen vera amasmOrdisto!

Published at 02:55AM ( 0 comments / 278 visits )
This post is public

October 13rd, 2008

Re-FREŜO

Jen la dua parto de la artikolo pri Litovio, kiu aperis en revuo FREŜO, n-ro 41. Tiu ĉi numero aperis nur papere, sed aliajn numerojn kaj pliajn informojn pri la revuo vi povas trovi en la ipernity-spaco de la ĉefredaktoro Marian Zdankowski: http://www.ipernity.com/home/28086

read more
Published at 11:59AM ( 0 comments / 291 visits )
This post is public

September 23rd, 2008

Artikolo FREŜA, kvankam ne tute freŝdata

Jen artikolo de mi, kiu aperis en revuo FREŜO, n-ro 39. Tiu ĉi numero aperis nur papere, sed aliajn numerojn kaj pliajn informojn pri la revuo vi povas trovi en la ipernity-spaco de la ĉefredaktoro Marian Zdankowski: http://www.ipernity.com/home/28086

read more
Published at 05:21PM ( 1 comment / 370 visits )
This post is public

August 20th, 2008

Vivi skatole

Mi ĵus transloĝiĝis, kaj ankoraŭ ĉiuj miaj aĵoj estas en skatoloj kaj en sakegoj. Ĉiuj krom la lito, memkompreneble! Ĝi estas ne en, sed inter skatoloj kaj sakegoj.

Published at 09:58PM ( 0 comments / 292 visits )
This post is public

July 27th, 2008

Prokrastismo

Kiel mi konfesis en mia mallonga priskribo, mi estas samtempe senpacienca kaj prokrastema. Mi ne kapablas atendi, tial mi rapidis krei konton ĉe Ipernity. Aliflanke, mankis al mi diligento (kaj tempo) por detale konatiĝi kun la sistemo, do momente mi ankoraŭ mallertas kaj preferas ne tre aktivi.

Jen mia unua kontribuo. Ĝi fontas el revuo "AmUzE", kiun mi eldonis en 1999/2000. Kiu ne abomenas Latin3-tiparojn, povas legi la originalon ĉe: http://www.interpres.org/amuze

 

 PROKRASTISMO
(historiaj ekzemploj)

En 1984 oni petis la eminentan anglan fizikiston Rayleigh verki artikolon pri la lumo (angle: light) por enciklopedio. La artikolo ne estis preta ĝustatempe kaj ne povis aperi en la volumo "L". Bone", diris la redaktoro, "ni povas titoligi ĝin "optiko" (angle: optics). Sed ankaŭ por la "O"-volumo la teksto ne estis preta. Fine ĝi aperis sub titolo "Wave Theory of Light" - "Ondoteorio pri la lumo". (W estas en la fino de la angla alfabeto.)

Tiun tekston oni konsideras klasikaĵo de la fiziko kaj ĝis nun ĝi servas kiel ekzemplo pri profunda kaj klara verko pri la lum-teorio.

Noto de la redakcio: Se vi pensas, ke ni publikigas tiun tekston por pravigi la malfruiĝon de "AmUzE" 2/99, vi ne nepre pravas!

 


 

 

Published at 06:12PM ( 3 comments / 533 visits )
This post is public


( 12 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mariana Evlogieva

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...