Kiu timas ursojn (ne) iru al Litovio! (2)

Karaj gelegintoj, gelegantoj kaj gelegontoj de FREŜO! En n-ro 39 mi promesis daŭrigi la rakonton pri Litovio, se la redaktoro ne maldungos min. Kvankam mia teksto ne pretis por la sekva papera FREŜO, s-ro Zdankowski indulgeme permesis al mi daŭrigi nun.

Ĉu lia pardonemo ŝuldiĝas nur al tio, ke ni estas samnomuloj? Certe ne! Mi mildigis lian koron per - senkapigita (vidu FOTO-2 kaj FOTO-3). Evidente li konkludis, ke sencerbaj aŭtoroj abundas, sed senkapaj ja raras, tial li ne maldungu min - almenaŭ provizore...

Ha, mi promesis rakonti kion mi trovis en Litovio, kaj anstataŭe mi klaĉas pri tio, ke mi perdis la kapon en la korto de la Grandduka palaco en Trakai - la malnova ĉefurbo de Litovio! Eble en mia kapo (kie ajn ĝi troviĝu nun) nevole aperis la malo de tio, kion mi celis, ĉar miaj impresoj pri Litovio baziĝas ĝuste sur kontrastoj! Mi mencios kelkajn, sed permesu al mi unue rakonti distraĵon, kiun mi memoras de la elementa kurso de Esperanto:

Eksterlanda turisto eniras hotelon. Ĉe la akceptejo pendas granda ŝildo: "Ĉi tie oni parolas ĉiujn lingvojn!" La turisto ekĝojas kaj provas alparoli la hoteliston en sia gepatra lingvo. Respondo ne estas. Li provas en alia lingvo, en tria, en kvara... Finfine iu alia gasto de la hotelo interpretas al la loka lingvo kaj helpas interkompreniĝi. Poste la helpemulo montras la ŝildon kaj riproĉe demandas la hoteliston: "Kiu ĉi tie parolas ĉiujn lingvojn?!" Kaj la hotelisto trankvile respondas: "Memkompreneble, la gastoj!"

Nu, mia unua agrabla surpriziĝo pri Litovio estis, ke en hoteloj kaj eĉ surstrate ne nur turistoj parolas ĉiujn lingvojn! En Vilno miksiĝas tutmondeca etoso kaj preskaŭ provinca trankvilo. La homoj eĉ hastas laŭ iu leĝera maniero, kiu estas ege simpatia... se tiuj homoj ne estas kelneroj aŭ taksiistoj, kiujn vi atendas.

En Litovio oni iel sentas sin hejme. Eĉ mi, fi-fama pri miaj kapabloj perdiĝi en vilaĝoj kun 100 loĝantoj, perfekte orientiĝis kaj ĉiam trovis la ĝustan vojon en la urbo. En la hotelo mi same perfekte mistrafadis la etaĝon kaj mian ĉambron, sed eble iomete pravis kolego suspektanta, ke tiu ĉi perdiĝemo ŝuldiĝis nur al aventuremo...

Dum la unua tago de la Internacia Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj okazis ekskurso, kaj ni vidis plurajn pregeĵojn - katolikan, ortodoksan... mankis nur ateista preĝejo! Nia ekskursgvidanto klarigis, ke la lando havas du ĉefajn religiojn: katolikismo kun nuancoj de paganismo kaj... basketbalo! Verdire, pro miaj 170 centimetroj (sen ŝuoj) ĝis nun mi sentis min sufiĉe elstara. Sed apud litovaj gejunuloj mi subite ekpensis, ke se hazarde la litova polico serĉus min (nur hipotezo, mi nenion aĉan faris!), en la afiŝo oni certe ne nomus min altstatura!

Ĉar dum ajnatema parolado esperantistoj ĉiam revenas al lingvaj demandoj, nun mi parolos pri la akuzativo. Haltu! Ne ĵetu la revuon! Estis nur stulta ŝerco - mi ja tute ne scias ĉu en la litova estas gramatikaj kazoj. Mi nur parolos pri la (por mi) absolute nekomprenebla litova lingvo kaj la surprizaj aperoj de kvazaŭ Esperantaj vortoj. Ekzemple, mi vidis ŝildon "Ĉia man" kaj boaton "Venta", sed plej impresis min la samtempe materiisma kaj poezia nomo de juvelvendejoj: "Juvelirika".

Mia fina lingva demando, kiu tamen ne rilatas al la litova lingvo, estas: Ĉu vi scias kiu kongresano havis la plej ne-vegetaranan nomon?

Tio estis juna koreano nomata Sang Sup! :-)

Mariana Evlogieva
http://www.interpres.org/amuze