Por unusola komento mi ne volonte registrus min en tiu retpaĝo, sed mi certe aliĝas al la tie jam deklarita opinio. Nenio povas atingi veran sukceson nur pro tio, ke ĝi estas esperantlingva. Produkto nur ege malofte povas akiri mendantojn antaŭ ol ĝi ekzistus - se tamen, la tro altaj atendoj povas kaŭzi hontindan malsukceson.
Do, oni devas fari la produkton, kaj se ĝi fariĝos populara, oni povas kolekti mendantojn por la sekva. Mi scias, ke fari animacian filmon multe kostas, sed oni tute ne devas fari Esperantan filmon, ja produkti voĉon por ĝi estas nur ero de la laboro. Ŝi produktu bonan nacilingvan animacian filmon, se ĝi fariĝos sukcesa nacilingve, ŝi povos ĝin esperantigi.
Ĉar nuntempe oni jam preskaŭ tute ne uzas paperajn poŝtkartojn, por mi ekzemple tio kostus almenaŭ duonhoron por tute malcerta rezulto. Se ŝi donus eblon interrete esprimi mian kunsenton, tion mi farus.
Nun mi publikigos ŝian peton en la du plej grandaj hungaraj retpoŝtaj listoj.
Kara László, ankaŭ mi faris tion, kion vi. Mi tute nenion scias pri tiu ĉi junulo, mi nur plenigis la peton de mia amikino, kiu certe konas lin, kaj petis min disvastigi tiun ĉi ligilon. Mi pensas, ke lia fervoro meritas kuraĝigon. Eĉ parirpoŝtkarte!
Cetere mi deziras, ke la filmo realiĝu, kaj fariĝu sukcesa. Aliflanke, mi jam multe pensadis, kiel ni povus esperantigi jam ekzistantajn bonajn filmojn, kiel ekzemple Vuk, kaj similaj. Plej grava problemo certe estas la kopirajto.
Per tiu tuta amatora metodo oni ne povas bone prilabori la voĉojn. Tiuj kelkaj sekundoj kostis plurajn horojn, por ke la voĉo estu tute samtempa kun la filmo. Por tio ekzistas tekniko, kiun mi ne havas. Cetere ununura voĉo - eĉ se tordita - ne sufiĉas. Por la laboro oni bezonas studion kaj teamon.
Lau mi, Simmon nur petas nin sendi posxtkartojn al li Esperante. Nur tio, chu ne? Se li ricevos multe da posxtkartoj li povos sciigi al kolegoj ke E-mondo estas. Mi sendos tion.
"Mi volas povi montri al miaj kunstudantoj (kaj instruistoj) ke ja ekzistas spektontaro de tiaj filmoj. Tial mi nun petas ke samideanoj sendu posxtkarton al la jena adreso: Simmon Keith Barney ..."
Do, oni devas fari la produkton, kaj se ĝi fariĝos populara, oni povas kolekti mendantojn por la sekva. Mi scias, ke fari animacian filmon multe kostas, sed oni tute ne devas fari Esperantan filmon, ja produkti voĉon por ĝi estas nur ero de la laboro. Ŝi produktu bonan nacilingvan animacian filmon, se ĝi fariĝos sukcesa nacilingve, ŝi povos ĝin esperantigi.
Ĉar nuntempe oni jam preskaŭ tute ne uzas paperajn poŝtkartojn, por mi ekzemple tio kostus almenaŭ duonhoron por tute malcerta rezulto. Se ŝi donus eblon interrete esprimi mian kunsenton, tion mi farus.
Nun mi publikigos ŝian peton en la du plej grandaj hungaraj retpoŝtaj listoj.
Amke: László
Esperanta voĉo por la fama animacia filmo Vuk
V I Z I László* has replied to Éva Juhász"Mi volas povi montri al miaj kunstudantoj (kaj instruistoj) ke ja ekzistas spektontaro de tiaj filmoj. Tial mi nun petas ke samideanoj sendu posxtkarton al la jena adreso: Simmon Keith Barney ..."
Sign-in to post a comment.