Jes, li jam de kvar jaroj ne estas inter ni. Ĉi-jare li estus 97-jara.

Kiam mi ekkonis lin, ankaǔ tiam li ne estis jam juna homo. Tio okazis antaŭ 30 jaroj. Mia kolego rakontis pri homo ĵuse ekkonita, kiu parolis al li fervore pri stranga lingvo Esperanto. La fervoro gluiĝis al mia kolego, kaj li tuj komencis varbi lernontojn en la laborejo. Inter aliaj ankaŭ mi anonciĝis.

Tiutempe mi laboris en kontoro, kiu apartenis al la Ŝtata Poŝto, kiu havis belegan kulturcentron, kie oni organizis diversajn kursojn inter aliaj ankaǔ Esperanto-lingvokurson, kiun tiam gvidis Karlo Fajszi. En siaj aktiva aĝo ankaŭ li laboris ĉe la Poŝto.

La kurson jam oni devus komenci, sed la kulturdomo ne havis liberan ejon por ĝi. Onklo Karlo solvis la problemon. Li invitis nin al sia loĝejo.

Li loĝis en bela parto de Budapeŝto, en centjara domo vid-al vide al la Operdomo. Enirante la loĝejon ni troviĝis en ĉambro plena de libroj de planko ĝis plafono. Sur la pordo estis tabulo: „Kion la Esperanta Cerbo Ekde Adamo el si ŝvitas”. Ankaŭ fotoj estis sur la flanko de bretoj: fotoj de famaj Esperantistoj. Ĉar ankaŭ la libroj sur la bretoj estas Esperantlingvaj.

En tia ejo ni lernis Esperanton. Ni ĉirkaŭsidis la rondan tablon, kaj li instruis. El la lernolibro de Julio Baghy (kies portreto pendis inter la granduloj) ni lernis. Anekdotoj sekvis unu la alian.

-- Ĉu vi jam aŭdis mian historion numero dekok? -- li demandis kaj rakontis novan historion el la Esperanto-movado. Li tre ŝatis la literaturon, historion – sed mi povas diri, ke ĉion, krom muziko.

Pri io ajn li parolis, jam li prenis la koncernan libron desur la breto kaj montris ĝin al ni.

Li parolis ankaŭ pri sia vivo. Li lernis Esperanton jam kiel pensiulo.

-- Mia gepatra heredaĵo estas en mia biblioteko -- li diris. Tiam li jam havis pli ol kvarmil librojn, kaj multajn periodaĵojn.

De tempo al tempo li tajpigis liston pri la libroj, kiuj mankis el sia biblioteko, alian pri tiuj, kiujn li havis en pluraj ekzempleroj, sendis la liston en la mondon. Li parolis ankaŭ pri la apero kaj historio de libroj. Li havis librojn, kiujn li povis akiri en pluraj eldonaĵoj. Li parkere sciis la lokon de ĉiuj libroj sur la breto. Li faris katalogon pri ĉiu libro el diversaj vidpunktoj. Laŭ aŭtoroj, laŭ titoloj, laŭ enhavo, ktp. En la katalogado helpis al li tajpistino Zsófi Pöll kaj bibliotekistino Marika Pataki, ili ambaǔ jam pensiulinoj. Post la kursofino ankaŭ mi kaj mia fratino helpis al li en ordigo de la periodaĵoj. Multfoje venis al li gastoj el diversaj mondopartoj, kaj li volonte montris ĉion, helpis studentojn per pruntodonado de liaj raraj libroj. Sed li kolektis ĉiajn Esperanto-rilatajn aĵojn. Li havis ankaŭ manskribon de Zamenhof.

Ni devas mencii la ofereman helpon de lia edzino Jolánka, kiu apogis lin en ĉio.

Ofte kaj kun amo li parolis pri sia naskiĝloko Fülöpszállás. Transdoninte la librokolektaĵon al la Fremdlingva Biblioteko li aĉetis familian domon tie.

La 20-an de aŭgusto 2002 ni vizitis lin. Fiere li gvidis nin tra la urbeto, kaj li montis al ni eĉ tiun lokon, kie li unuafoje (kiel infano) vidis tulipon. Li aktivis ankaŭ ĉi tie. Ne nur en la renovigo de sia domo, kiun li faris mem kun la filoj, sed li partoprenis en la urba vivo, li esploris la lokan historion kaj tiun de kumanoj*, al kiuj laǔdevene li konfesis sin. Kiam ni promenadis tra la stratoj, ĉie homoj plenestime salutis lin. Oni elektis lin honora civitano de Fülöpszállás.

Kiam li akompanis nin al la fervojo, li haltis, ĉar ekdoloris lin la piedo. Kiam ni volis apogi lin, li malakceptis la helpon pro fiero. Tiam li havis jam 91 jarojn, kaj li estas plena de planoj, celoj. Sed la okuloj, kiuj rapide malboniĝis, malhelpis lin labori.

La 3-an de februaro 2004. li poreterne forlasis nin. Antaŭ kvar jaroj -- jam.

*azi-devena popolo de tiu regiono

Pri Karlo Fajszi vi povas legi ankoraŭ ĉi tie:

www.ipernity.com/blog/32699/36173

www.ipernity.com/blog/33638

www.ipernity.com/blog/aleksandro/48971?c=1&s=edit

Fotoj:

www.ipernity.com/doc/a.juhasz/album/50827

http://www.ipernity.com/doc/33638/1250552?from=1250552