Ivica Truto Published on February 10th, 2010
by Ivica Truto

Ivica Truto's blog

Browse posts
Vintro - Zima
Posted on January 22nd, 2011
1 comment (latest 15 months ago)
Memor-tabuloj de Gornji Humac
Posted on October 24th, 2010
5 comments (latest 18 months ago)
Kio estas "Arto"?
Posted on October 14th, 2010
3 comments (latest 18 months ago)
Sango donacado...
Posted on May 23rd, 2010
2 comments (latest 7 months ago)
Revolucio?!
15 comments (latest 18 months ago)
Fino kaj komenco de jaroj!!!
Posted on December 20th, 2009
5 comments (latest 2 years ago)
Amo (Amata) kiel vi aspektas?
Posted on December 11st, 2009
6 comments (latest 7 months ago)
Amrilatoj? Enamiĝinta!!!
Posted on December 10th, 2009
20 comments (latest 18 months ago)
Klasikado de Homoj...
Posted on December 10th, 2009
10 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 137 times

Revolucio?!

Wednesday February 10th, 2010 at 06:51PM

Antaŭ nelonge sur Ipernity mi auskultis malnovajn revoluciajn kantojn... Al mi ili plaĉis antaŭe kaj nuntempe ankaŭ. Legite komentojn estis videble ke mi ne estis sola tia... Poste mi pensis pri revolucio; kion ĝi alportas kaj alportis ĝis nun al la homaro. Ne estas facile respondi al tiu demando, pro du kialoj: unue ĉiuj revolicuoj estis ĝis nun faritaj elverŝante riveroj da sango; due nek unu rezulto estis pli ol duonkontentiga...

Servis mi du armeojn, ĉeestis unu militon, kun kiaj rezultoj? En armeo mi trovis kelkaj amikoj kaj lernis gladi vestaĵojn; en milito ... nek mi iun mortigis, nek iu mortigis min. Ĉu milito por sendependigo (ia speca kontrarevolucio) alportis ion al mi, krom ke oni povas glori pri sia ŝtato, nur malbonaĵojn.Nun mi devas timi ĉu havos laboron venonta monate, ĉu oni pagos al mi por laboro, sanasekuro ne funkcias...

Nuntempe mi agadas ene de Sindikato por protekti min kaj iomete plibonigi mian staton, kun ne tre granda sukceso. Dum lasta tempo, ne nur pro kantoj, mi ofte pensis pri forigo de kapitalismo; sed kiamaniere? Mi estas firme konvikinta ke ĉiujn problemojn de nuntempa mondo estas kauzita far kapitalisma sistemo. Problemo estas kiel ŝanĝi tion? Ne certas mi ke vera respondo al ĉi demando estas perforta revolucio. Historio jam pruvis ke tio ne estas plejbona rimedo, sed ĉu ekzistas alia maniero? Mi opinias ke jes; iom pli longdaura sed malpli sanga. Ni ĉiuj havas rajton elekti (ne parolas mi pri demokratiaj elekto sistemoj en kadre de kapitalismo) kia maniere ni vivos. Dum mia infaneco homoj estis pli riĉaj ne ĉar ili havis pli da mononj aŭ aĵojn, sed ĉar estis pli Homecaj, ni helpadis unu al alia dum iuj laboroj, pli ofte renkontiĝadis, paroladis vespere kun familianoj aŭ geamikoj... Dum tempo ni pligrasigis per mono sed perdis tiun homecon. Oni ofte provas gajni monojn neglektante ke iŭ alia pro tio suferos... Mono komencas esti ĉio!!!

Ni nun denove bezonas revolucion, jes mi certas; aliamaniere la Homaro malaperos... Ne mi nun ne invitos vin preni armilojn kaj pafi kapitalistojn, regantojn aŭ iu alia... Mi invitas vin fari revolucio komence de vi mem; ni ŝanĝu nin; kunlaboru ni kun najbaroj, helpu unu la alian; kreu ni novan socion de sube, por tion fari ni ne bezonas armilojn, policion, gvidantojn, ŝtaton... Nur bonan volon ne fari malbonon al alia Homo. Serĉis mi proksiman ideologion kaj trovis ĝin en Anarkismo, ni per nia rekta agado faru revoluciajn ŝanĝojn sur voje al komunismo (ideala socio) kie mezuro de ĉio estus nur Homo. Kunlaboro inter homoj tra historio kreis nuna Homo per evoluo el simio simila besto. Ne permesu ni nun ke okazu kontraŭdirekta evoluo: de Homo al ne scias mi kianoma besto.

translate into English

15 Comments / add your comment?

Roland Platteau
Roland Platteau says:
tre interesa teksto, kiu klare sed efike taksas plurajn gravajn, fakte hodiaŭtempe gravegajn, problemojn.
nek mi scias vere kiel fari !
pri malapero de sociaj ligoj, tio estas des pli maltrankviliga fenomeno, ke opinieble la regantoj de la nuna mondo INTENCE malperigas ilin, izolajn, nekundiskutantajn, individuismajn, frustritajn, malsekurajn homojn estas pli facile subpremi ....
(mi ne scias kiel estas en Kroatio, sed en Francio ĉiuj tradiciaj lokoj de sociemo - ekzemple trinkejoj - malaperadas, kaj kie homoj plu preterpasas kune sociemo malaperis anstataŭtita de malfido kaj paranojo ! Feliĉas, ke ekestis Interreto, kiu kreas novan spacon kaj eblon, eĉ eblegon, tial la "mastroj" volas nun malaperigi aŭ totalisme kontroli ĝin ... )
Jes se ne estas revolucion homaro malaperos eble, kaj ĉiuokaze Civilizo kaj homaj dignoj kaj valoroj malaperos. La danĝero eble neniam estis tiom granda, pro la nun tiom pli efikaj rimedoj, kaj de detruo, kaj de venenigo de la vivanta medio, kaj de Orwell-a totalismo kaj malhomigado de la individuoj ....
2 years ago
Ivica Truto
Ivica Truto replies:
Feliĉe mi ĉi vespere estis kun amikoj, ni sidis apud fajro bakis "kaŝtradina" (fumita ŝafa viando) trinkis nigra vino kaj estis bonege; samtempe ni pridiskutis unu vilaĝa problemo kaj interkonsentis kion nun fari...
2 years ago
Marion
Marion says:
Dankon pro via teksto !
Laù mi eblas multon fari en tiu "revolucio"...
Aĉeti malpli, aĉeti duamanajn aferojn, partopreni en senmonaj interŝanĝaj retoj, kun-uzi aùton, aĉeti manĝaĵojn ĉe lokaj produktistoj, krei loĝkooperativon...

Kelkajn el tiuj aferoj mi faras, kelkajn ne...

Kore,
Marion
2 years ago
! - Sulko Bonsano
! - Sulko Bonsano says:
Ni, fakte - estas space malproksimaj, sed laŭ feliĉo - ni estas mense tre proksimaj! Tial ni interŝanĝu niajn opiniojn kaj faru la medion kie ni povos fariĝi pli kapablaj esti memstaraj sendependaj liberaj homoj kiuj povos revenigi perditan homan dignon.
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Ivica, mi tre gratulas vin pro tiu teksto, ankaŭ mi plene konsentas pri tio.
Mi aldonos, ke ni nepre devas ŝanĝi nian vivmanieron pro la gravaj krizoj pri energio kaj krudaj materialoj (kiuj baldaŭ ekelĉerpiĝos).

Ŝparemo, kunlaborado, respekto... Se ni ne praktikos tion, estos denove militoj, kaj probable la Homaro spertos la riskon tute malaperi.
2 years ago
Ivica Truto
Ivica Truto replies:
Jes sed mi pensas ke ni devus forigi la tutan kapitalisman sistemon...
2 years ago
! - Sulko Bonsano
! - Sulko Bonsano replies:
Ni povas pereadi kontraŭ maljusto, kiel faris tre multaj viktimoj, sed - tio ne estas nia celo. Ni devas kapabliĝi ke ni ne estu viktimoj, aŭ almenaŭ - iu generacio post ni.
2 years ago
Roland Platteau
Roland Platteau replies:
des pli, ke ni vidas ke multaj jam pereadis por celoj, kiuj eĉu post esti atingitaj, estas nun denove detruitaj kaj tretataj! Ekzemple kiam oni pensas pri liberoj de la gazetaro aŭ respekto de privateco, sekreto de koresmondado, ktp, por kiuj esti bezonitaj genaracioj da progreso kaj luktoj, kaj certe kelkaj eĉ pereis pro ti, kiuj nun estas ĉie detruitaj, eĉ la liberoj gajnitaj dum la 19-a jarcento, kaj kiujn oni meze de la 20-a jarcento oni konsideris kiel evidentaj akiritaĵojn de ĉiuj civilizaj socioj estas nuntempe iom post iom (kiel en la simbolo de la dolĉe kuirata rano) redetruitaj.
2 years ago
Ivica Truto
Ivica Truto replies:
Ni agu ke neniu fariĝu viktimon! Perei ne estas konsilinde...Helpu ni al najbaro!!
2 years ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Sistemo kiu permesas al vi fari preskaŭ ĉion:- asocii. kuntroviĝi, (sed ne troule), estigi kooperativojn, sporti...ĝis kiam vi faros ion taksata kiel danĝera al propra pluvivado, tiam via libero tuie reduktiĝos au eĉ malaperos.
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Cetere... Kie en Ipernity aŭskultis vi revoluciajn kantojn?
2 years ago
Ivica Truto
Ivica Truto replies:
Saluton!!! Revoluciajn kantojn mi auskultis ce blogo de Bojana. Temas plejparte pri Jugoslaviaj kantoj... Bela ciao vi povas auskulti ankau ĉe Reza.
2 years ago
Ivica Truto edited this comment 2 years ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Dankon!!!
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Rigardu ankaŭ ĉi-tie:
http://www.ipernity.com/doc/59209/album/76534

Estas italaj protestaj kantoj, enretigitaj de Hektoro. Li ankaŭ afiŝis tradukojn esperanten.
2 years ago
Ivica Truto
Ivica Truto replies:
Bedaurinde paĝo ne pli atingeblas, se vi scias similan mi petas enskribu...
18 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...