Karaj geamikoj!!!

Alproksimiĝas fino de la jaro, kaj mi kiel ĉiujare forrestos dum vintraj ferioj, ĉi jare verŝajne iom pli longe, el la hejmo mi salutos vin denove post iom pli ol unu monato. Kompreneble tio estas mia plano, kio okazos intertempe ni ne povas scii. Mi kiel ĉiujare en ĉi tiu tempo vojaĝas al Litovio por ĝoigi la filojn kaj helpi al Dalia prizorgi ilin. Kompreneble mi kunportos fotilon, kiel ĉiam, kaj esperas havi bonajn ŝancojn por alporti hejme belajn fotojn. Se tiel estos vi povos ĝui ilin fine de januaro...

Intencas mi de tempo al tempo viziti mian paĝon por vidi kion faras miaj geamikoj, tamen ne atendu tujajn reagojn pro simpla afero ke mi uzos feriojn ankau por ripozi de komputilo. Ĉiu okaze al ĉiuj miaj geamikoj kaj vizitantoj deziras ĝajajn festotagojn kaj ke Nova jaro plenigu ĉiujn viajn dezirojn. Restu sanaj kaj feliĉaj!!!

Al SAT kaj SAT-anoj prosperan kaj sukcesan laboron...

Al verkistoj kaj foto-ŝatantoj inklinon de Muzoj...

Al Feino kaj aliaj ŝatantoj de neĝaj ĝuoj mi deziras neĝoza jarfino kaj bela vetero por skiado...

Al ĉiuj ankorau foje per nia tradicia novjara saluto: Na dobro van Mlodo lito!!!