Ne timu tamen mi ne publikigos mian amleteron...

Lastatempe de kiam mi ŝanĝis mian amrilatan staton ofte mi provas kompreni en kiaj virinoj mi enamiĝas; ne tiom simpla demando, kun fine por mi ege simpla respondo. Longe mi pensis kaj komparis jen fina konkludo:

Mi havanta 44 jarojn sentas min ankoraŭ sufiĉe juna aparte kiam temas pri enamiĝo. Ĝis nun rememoras mi ses inoj al kiuj mi estis enamiĝinta; aldonus mi al tiu listo deko da inoj kiujn mi simpatiis sed pro iu kialo sentis ilin mi nur kiel amikinoj. Kion tiuj virinoj kunigis? Por respondi al tiu demando mi fermis okulojn por "vidi" ilin, fosis en memoroj kial Tio iam okazis...

Unue kaj vere por mi ĉiuj estis belegaj, kompreneble rigardante per miaj okuloj kaj nun rigardante bildojn en memoro eĉ mi dirus ke ne ĉiam tiel vere estis. Ĉiuj havis sian belecon, sed neniu estis kun idealaj proporcioj kaj aspekto... Inter ili estas blondinoj, nigrajharaj, kun longaj kaj mallongaj hararoj, do ne estas hararoj kulpaj... Komparante kun mia aĝo plejparte estas iom pli junaj ol mi sed estis eč pli granda diferenco kaj ankaŭ du estis pli aĝaj ol mi; denove ne grava afero... Estis pli altaj ol mi kaj malpli altaj, sveltaj (neniu estis vere malsane maldika) sed amkau pli dikaj (unu eĉ dika), unu havis edzon (ŝi eĉ pli amis min ol mi ŝin), unu estas divorcita; geedza stato povas kauzi moralaj duboj sed tamen ne influis mian enamiĝon, nek mia propra, nek ... Ili havis pli aŭ malpli grandaj "inaj atributoj" sed ĉiam belaj, vestaĵoj ankaŭ estas diversstilaj; do kion ili havis ke mi enamiĝis en ili?

Certa influo havas ankaŭ la unua sento, same kiel ĉe amikoj, por mi ege grava estis kion mi unua momente sentis renkontiĝante Ŝin, sed tiel same estas kun tiuj restintaj por ĉiam nur amikinoj... Animon, bonkorecon... mi kutime ekkonas per iom da tempo, sed ion mi rimarkas tuj alproksimiĝinte al Ŝi. Nur unu afero ligiĝas miajn lernejan amon (Do...), armean amon (Da...) ... edzinon (Da...) kaj Feinon (vere ekzistatan)... Ne permesu ke la unuaj literoj de nomoj trompu vin, ne ĉiuj nomoj komencas kun litero "D" , tamen mi nek ĉiuj skribos, nek skribos plenajn nomojn; por tio mi ne havas permeson eĉ de edzino... Komuna ligilo estas:

La OKULOJ!!! Koloro entute ne havas influon, sed Okuloj, aspekto kaj rigardo... En Slava tradicio oni diras ke okuloj estas spegulo de animo kaj por mi estas tion, kaj eĉ pli. Mi konas multajn belajn virinoj, tamen kiom ajn ŝi estu bela mi ne enamiĝos se ne havas enamiĝantajn okulojn. Eble mi imagas tion, sed eĉ sur fotoj mi vidas tian rigardon... Pro privateco de aliaj personoj mi nek fotojn aldonos, vi devus kredi nur al miaj vortoj, tamen ne ĉiuj: tiuj el seso en kiu mi estis-estas enamiĝinta scias tion kaj certe vidas en miaj okuloj!!!

Dankon al ili por tiu sento kaj por tio ke rigardis-rigardas min per la Okuloj!