Vorto komprenebla por ĉiuj ĉu ne? Verŝajne tamen ankaux por preskaŭ ĉiuj almenaŭ tiom same nekomprenebla. Antaux preskaŭ unu jaro oni demandis min kiaj estas miaj amrilatoj, verŝajne ne sciante mia familia situacio. Mi respondis : "Komplika" , pensante ke tiu vorto plej bone klarigas mian situacion; kiam mi vivas dise de edzino kun kiu loĝas filoj... Vere situacio estas malfacile klarigebla per nur unu vorto... Ĉiu jare mi pasas monato aŭ pli longe en Litovio kun familio, tamen mia vivo plejpatron da jaro estas insulana.

Mi havas familion kiun amas spite al ĉio; Fraton kiun ankau amas; geamikoj ankau amantaj; amas mi insulon sur kiu vivas; dialekton parolata... multegaj ecoj de mia amo ekzistas. Eble iu dirus ke mi miksas signifon de vortoj de ami kaj ŝati, sed mi opinias alie; mi ŝatas paroli Esperanton, ŝatas manĝi multajn specojn da manĝaĵoj, ankau ŝatas mi verŝajne pli da ecoj ol amas... tamen la ŝato malpli gvidas mia cerbo kiam io decidas kompare kun la AMO.

Hodiau matene mi pensis pri ĉi temo ĉar ne povis dormi, mi iomete skribis sur papero tamen nun publikigas miajn pensojn rete. Jen mia decido finfina:

Mi estas ENAMIĜINTA!!!

Ĉu miaj amrilatoj progresas bone aŭ ne tio tute ne koncernas ĉefan akcenton de mia vivo: mi amas, koncerne mia amrilata stato respondo estas kiel supre skribita: Enamiĝinta!!!

Mi forgesis simple danki al verdokula Feino, renkontiĝo kaj interparolo kun kiu malfermis miajn okulojn. Ne okazis ŝanĝoj de miaj sentoj, sed mia konscio pri ili,simple nun mi rigardas kun iom alia starpunkto. Veras ke mi nun estas pli ĝaja kaj pli feliĉa ol antauen... Verdokula Feino al vi grandan Dankon!