Laŭ Unesko la duono de ĉiuj lingvoj parolataj en la tuta mondo ( ĉ. 6.000) estas grave minacataj kaj multaj el ili malaperos je la fino de la 21a jarcento i.a. pro la usona globaliĝo, malriĉeco de la landoj kiuj ne povas evoluigi iliajn lingvojn pere de amaskomunikiloj, eldonado ktp; malagnoskado de la registaroj de lokaj lingvoj. Multaj el ĝiaj parolantoj estas dulingvuloj kaj multfoje ne instruas la lingvon al la idaro ĉar la unua estas "pli grava ol la dua". Esperanto ankaŭ apartenas al la grupo de minoritataj lingvoj (ĉar ĝi ne havas multajn milionojn da parolantoj kiel la ĉina, hispana, angla, franca, hinda aŭ kelkaj aliaj) kaj neniu registaro finance subtenas ĝian uzadon aŭ lernadon por ke ĝi daŭre ekzistu. Kvankam ĝi estas uzata de homoj kaj grupoj el diversaj landoj ankoraŭ malmultas amasaj grupoj ie ajn en la mondo, eĉ en landoj kie tradicie oni diras ke estas multaj esperantistoj la vero estas alia. Mi mem kaj aliaj tre aktivaj esperantistoj pensas ke la kvanto de 2 milionoj estas troiga sed multfoje malvero ripetata fariĝas vero. Mi mem uzas ĝin por scivoluloj. Laŭ mi esperanto postvivos la 21an jarcenton ne pro la subteno de UN aŭ registaro. Ĝi postvivos pro la amo kaj sindediĉo de la esperantistoj kiuj vivigis ĝin dum 120 jaroj. Do, ni ne devas atendi helpon de ekstere ĉar eble ĝi ne venos, ni devas esti la iniciatintoj. Ni ne povas halti nian laboradon "eĉ guto malgranda, konstante frapante".