Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekverkis artikolojn por la esperantlingva vikipedio. En la komenco estis tre malbonkvalitaj, senbildaj, mallongaj ... Sed poste iom post iom danke al amiko Kani mi pli malpli intencas plibonigi ilin kaj la novajn. Mi pensas ke vikipedio povas esti bona argumento por la "ekstera mondo" kiu preskaŭ nenion scias pri nia ekzisto. Sed jenas la problemo: multaj artikoloj estas tre mallongaj kaj nekoncizaj. Mi mem preferas multfoje legi la hispanan version anstataŭ la esperanta pro manko de informado kaj eble multaj esperantoparolantoj faras la samon ĉar esperanto estas la "dua lingvo por ĉiuj" (esperantistoj) kaj oni devas verki artikolon pli ampleksa kaj kvalita, kie la homoj nepre devos viziti ĝin. Mi konstatis ke la diversaj versioj de la sama temo, ekz. "kulturo" havas diversajn informojn, kaj ni esperantistoj venas el diversaj lingvaj fonoj. Tio signifas ke ĉiuj povas kontribui el diversaj versioj kaj krei bonegan artikolon. Mi pensas ke estas bonega la kvanto, pli ol 102 mil artikoloj, sed la kvalito ne tiom. Do, mi invitas ĉiujn esperantistojn kiuj povas kontribui ampleksigi la artikolojn kaj krei novajn por nia profito kaj montri al la tuta mondo ke esperanto vere funkcias.