Juna usonano por sperti kaj spertigi aliajn pri la kvanto de rubaĵo kiun ni ĉiuj estigas decidi ne forĵeti la rubon dum unu jaro.
Mi vidis la foton de lia loĝejo. Kaj legis la komentojn de la vizitintoj de lia retpaĝaro.
Multaj estis laŭdaj. Kelkaj estis acidaj.
Iu demandis: ĉu vi amasigiis ankaŭ la necesejpaperon?
Same en Eŭropo ĝis antaŭ duionjarcento ne estis rubaĵoj: ĉiuj putreblaj ruboj (inkluzive al entenon de la nokto-potoj!) iradis sur la sterkejo, le vestoj estis reuzitaj sur pluraj generacij da infanoj, eĉ foje da plenkreskuloj. utilaĵoj estis daŭraj (kaj solidaj!) bombonojn oni aĉetis elde la vitrobombono, la manĝaĵojn oni pakigis en la legitaj folioj de la taggazeto (kiu ankaŭ utilis por la necesejo!), la raraj ladskatoloj kiuj entenis biskvitojn, ne estis -, kompreneble! - ĵetitaj, sed zorge konservitaj kaj utiligitaj por konservi fadenojn, naztukojn, malnovajn leterojn ktp, ktp, la boteloj, lavitaj reutilis por la sekvanta vino, akvo venis de la puto per kruĉo, ktp. Rubuĵkamionon ili ne bezonis. Nur iomete en la urboj.
Nun ...
Mi bone memoras en jaro 1967, kiam en Francio unuiĝis, jam! tri kapitalismaj firmaegoj Boussois, Souchon, kaj Nevecel = BSN kaj Saint-Gobain, ili triumfe diris, ke ili trovis maŝinon por elfari vitrobotelojn malmultekostaj, kaj tiel oni povos ilin forĵeti! huf! ne repagigi returne al la butiko, (parenteze, la sama firmaego investis en pluraj famaj firmaegoj de .... mineralakvoj, kaj bieroj! hazarde?).
Nun ni estas superŝutitaj per malplenaj boteloj!!!
kaj nun divenu!
Nun "oni", la registaroj, kulpigas nin, krimigas nin, se ni ne iras intence, kun nia rara libera tempo! kaj proprakoste (niakoste) al for-foraj lokoj por tien meti "niajn" malplenajn botelojn, ke ili estus "reciklitaj" per industrioj, oni admonas nin esti "ekologiaj! ĉu ne estus pli ekologia komence ne krei tiujn maŝinojn kaj plu reporti siajn botelojn al la butiko kaj repagigi sin.
Sed estintus malpli PROFITDONA por la firmaegoj ...
Kaj la registaro ne havintus "levilon" por igi senti siajn regatojn kulpaj .... kaj kontroli policistece ilin ...
Milokula Kato has replied to Roland PlatteauSign-in to write a comment.