Aldone al mia ĵusa blogero mi rimarkigu alian punkteton. Hodiaŭ iu ĵetis en mian vizaĝon ke "nur la timemulaĉoj kaŝas sin sub pseŭdonimoj".

Bedaŭrinde eĉ mia vera nomo ne kontentigas la "verserĉantojn". Antaŭ kelkaj jaroj iu reta kontraŭulo sciigis al tuta grupo ke li deĉifris (!) mian nomon kiu silabinverse estas "nazia slogano". Li "trovis" nur la vortojn ein Volk, sed tio sufiĉis por taksi ĝin nazia. (Tamen brave! provi solvi vortenigmon en la nekonata fremda lingvo estas tasko por veraj bravuloj).

Alia bonintenculo, dissendolistestro alskribis min persone riproĉante pro la uzo de la "pseŭdonimo". Responde mi sendis al li skanaĵon de mia identigilo. Li longe pardonpetis. Ĉar kun la gehomoj portantaj ekzotajn nomojn oni estu aparte PC, t.e. politike korekta.



Ĉu do D-ro Esperanto estis timemulaĉo?