Jes, bedaŭrinde oni devas defendi sin. Kaj defendi la nigralistanojn de mia kapablo dronigi ilin en iliajn proprajn elĵetaĵojn.

Mia nigra listo estas vere internacia: du latinamerikanoj, usonano, germano, gefrancoj. Kelkaj el ili insultis min. Iuj tute senkiale, aliaj insultis ĉar la insulto estas ilia kutima argumento.

Unu el la nigralistanoj fakte nenion malbonan faris. Li nur semis ĉie siajn tute ekstertemajn komentojn kiel: vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva...

Eble.

Mi ankaŭ petas tiujn, kiuj ne ŝatas min kaj miajn opiniojn forbari min de la komentado aŭ direkta alparolado. Tio ne evitigos la "renkontiĝojn" en la "neŭtrala akvaro", tamen. Se la kunvivado ne plaĉas, kial ne vivi dise?