Forpasis nia kara amiko TAON de La Mevo el Japanio !

Ni ĵus ricevis tre tristan novaĵon; la forpaso de nia amiko Taon kaj unu el la plej fruaj kunlaborantoj de EUROKKA kaj Vinilkosmo (Taon kreis la unuan retpaĝon de EUROKKA / VINILKOSMO ankoraŭ disponebla ĉe www.s-w.co.jp/~taon/eurokka )

Li estis ankaŭ famkonata kiel artisto sub nomo "La MEVO" (www.s-w.co.jp/~taon/lamevo/lamevo.html) kiu eldonis 3 albumojn "La Nomkarto" en 1987, "Bluo" en 1991 kaj "Vizaĝoj" en 1993.. plej laste laŭ instigo de Flo de Vinilkosmo li finfine eldonis en 2003 "Kompilaĵon" en limigita kvanto kiu kunigis la tri albumojn kaj ankaŭ la remiksitan muzikon "Flava Brankul' " aperintan en Vinilkosmo-Kompil' vol.1 eldonita en 1995.

Krom en la muzika kampo, Taon aktivis en Jokohama Esperanto-Rondo.

Li estis unu el la du motoroj por la projekto fari elektronikan esperanto-japanan vortoliston al ĉiu kapvorto de PIV. Pri tiu ĉi lasta agado, s-ro Hirotaka, alia motoro, skribas en sia blogo je la 14a de oktobro, ĉe: http://www.vastalto.com/blog/ .

Taon naskiĝis en Jokohamo la 9an de majo 1961 kaj forlasis nin la 11an de oktobro 2008

Malapero de Esperanto-artisto estas granda perdo por esperanto-kulturo kaj estas dolora al niaj koroj...

Aldonajn informojn pri Taon kaj lia muzika agado vi trovos en tiuj retejoj :

http://www.s-w.co.jp/~taon/

eo.wikipedia.org/wiki/Ono_Takao
eo.wikipedia.org/wiki/La_Mevo

Kondolence kaj omaĝe al nia amiko ni aldonas ĉi tie la kanton de lia Flava Blankul' aperinta en

Vinilkosmo-Kompil Vol 1 kaj en la "Kompilaĵo" de La Mevo.

Ĉi tiu estas la reprilaborita kaj remiksita versio en la "Kompilaĵo" de 2003

"Flava Blankul'" - La Mevo


Ĉi sekvas la informo sentita de SIBAYAMA Zyun'iti

Al la muzikamantoj,

Ni informas, ke la 11an de oktobro, forpasis s-ro ONO Takao

pro kancero, en urbo Jokohamo, kie li kreskis kaj agadis.

Li estis esperantista muzikamanto, kun grupo

nomata La Mevo, fondita en 1986.

(lia retejo ankoraŭ restanta: http://www.s-w.co.jp/~taon/ )

(la prezento en MusicExpress:

http://www.musicexpress.com.br/artisto.asp?Artista=280 )



{{{ sibazyun@nifty.com SIBAYAMA Zyun'iti }}}