La 22-an de februaro en litova urbo Telšiai gastis sinjoro Tang Jun kaj sinjoro Zhen Haitao de Ĉinia popola respublika ambasado en Litovio. Ili inaǔguris ĉinan foto ekspozicion „Harmonia Ĉinio: Celoj kaj revoj“ en urbsalono. Ili vizitis ĵemajtan – japanan – ĉinan domon - muzeon, kiu apartenas al sinjoro, juvelisto Alfredas Jonušas. Kiam mi trarigardis miajn malnovajn leterojn, inter ili trovis unun artikolon de mia korespondamiko Johannes Jankowski el Dortmund (Germanio). Li estas ŝatanto multe vojaĝi, pasigis en Ĉinio multe da tempo kaj skribis siajn impresojn en revuo „Litova stelo“ (2005 j. Nr. 2. P. 15 – 17.), kiujn mi proponas al via atento.

En la lando “Mezo de l' mondo” Kiam antaǔ jaro mi diris al konataj vojaĝemuloj, ke ankaǔ mi intencas viziti Ĉinion, ili respondis, ke mi malfruis 30 jarojn, ĉar vere la malnova Ĉinio ne plu ekzistas. Tamen mi ne perdis intereson viziti tiun mondmezan ŝtaton, kiun dum pasintaj jaroj germanaj kaj okcidenteǔropaj kapitalistoj eǔforie laǔdas, ĉar tie oni facile povas akiri grandajn profitojn, kiujn saĝaj homoj ne devas preterlasi. En televidraporto unu manaĝero eĉ diris pri Ĉinio, ke "li ĉiutage preĝas por ke la komunistoj restu regantaj Ĉinion". Tiel feliĉigis lin dio de profito! Dum kelkaj monatoj mi manĝis ĉiutage unu bulkon malpli kaj akumulis la bezonan monon, elektis favoran sezonon kaj je 20 % reduktitajn prezojn, kaj en novembro 2004 mi kun 12 aliaj kunvojaĝantoj post 12-hora flugo surteriĝis en Pekino. En Pekino estis la sepa frumatene kaj ĉiĉerono per aǔtobuso venigis nin al imperiestra Somera Palaco. Tie estis iomete da neĝo. Sekvis vizitoj al la Tiananmen-placo, la plej granda placo en la mondo, kaj poste al la Malpermesita Urbo. En tiu imperiestra palaco estis 9900 salonoj kaj ĉambroj, priservis 9000 servistoj, kaj ĝi estis malpermesita por simplaj homoj. Ankoraǔ ni vizitis Ĉielan Templon. La duan tagon estis vizito al la Granda Muro kaj Tomboj de la Ming-imperiestroj. Ambaǔ vidindaĵoj estas 60 – 80 km for de Pekino kaj okupas vastajn terenojn. Konstruado de la Granda Muro komenciĝis jam 656 jaroj antaǔ Kristo. La unua ĉina imperiestro (220 a. K) laborigis 800 000 homojn. Kiam la murego estis finita, ĝi estis 10 000 km longa, 6 – 7 km larĝa kaj 7 - 16 m alta. Unua impreso pri Pekino ĉe mi estis tia, ke homoj kaj vivo apenaǔ diferencas de tiu en okcidenteǔropaj urboj, escepte, ke en Pekino estas multe pli altaj domoj. La trafiko estas same vigla kaj intensa kiel ĉe ni. Laǔ informo de ĉiĉerono ĉiutage nombro de aǔtomobiloj kreskas je mil en tiu 13-milionhoma urbego. Vidi kvin urbojn dum du semajnoj kaj en tiel granda lando kiel Ĉinio, memorigas al mi Usonajn aǔ japanajn turistojn, kiuj traveturas "Eǔropon en 5 tagoj" kaj nur post reveno hejmen rivelante fotobendojn ili ekscias, kiujn ŝtatojn kaj urbojn ili vizitis. Post tagoj en Pekino ni flugis al Xi'an, urbo kiu dum mil jaroj (ĝis 900 p. K.) estis ĉefurbo de Ĉinio. Tie komenciĝis la Silkovojo kondukinta ĝis Eǔropo. Nuntempe Xi'an estas fama pro antikva arbaro de 2300 steleoj. Krome la urbo altiras turistojn rigardi elfositan terakotanarmeon, kiun kamparanoj malkovris en 1974. La unua ĉina imperiestro Ŝihuangdi (221 - 206 a. K.) devigis 700 000 laboristojn konstrui subteran palacon por sia postmorta vivo kaj 6000 terakotajn soldatojn de normala grando kaj ĉiu kun individuaj trajtoj de vizaĝo. La imperiestra tombo ankoraǔ ne estas elfosita kaj nur ĉ. 1000 soldatoj estas elfositaj kaj eksponataj. Sekvis flugo al Guilin, urbo en suda Ĉinio, tre ŝatata de turistoj pro eksterordinara pejzaĝo kun konusformaj montoj kaj plaĉa Lirivero, kie ŝipoj invitas al 3-4-hora veturado. En Guilin estas fama kaj viztinda stalaktita kaverno. En la ĉirkaǔaĵo de la urbo ni vizitis ankaǔ vilaĝojn kaj domojn de kamparanoj. En ĉiu urbo nin akompanis alia cicerono kaj mi ĉiam demandis pri salajroj. Laǔ iliaj informoj meza monata salajro estas: en Pekino - 2000 juanoj, en Guilin - 1500 juanoj, en Ŝanhajo - 2500 juanoj. Minimumaj salajroj en ŝtataj entreprenoj kaj oficejoj estas 800 juanoj, sed en privataj entreprenoj ofte nur 400 juanoj; la kamparanoj ricevas eĉ mapli. (10 juanoj egalas al 1 eǔro) Oficistoj kaj laboristoj de ŝtataj fabrikoj, atinginte certan aĝon, ricevas pensiojn. Tamen kamparanoj (800 milionoj el 1300 milionoj da ĉinoj) pensiojn ne ricevas. Urbanoj rajtas naski nur unu infanon en familio, en kamparaj regionoj estas permesataj du infanoj. Tamen la loĝantaro de Ĉinio ĉiujare plimulfiĝas je 9 milionoj. Lasta granda urbo, kiun ni vizitis, estis Ŝanhajo. De tie ni veturis al "malgranda" urbo Suzhou kun nur 1,4 milionoj da loĝantoj. Ĝi estas 70 km norde da Ŝanhajo. Laǔdire tie antaǔ 800 jaroj estis Marko Polo, kiu portis al eǔropanoj unuajn informojn pri Ĉinio. La "urbeton" trafluas multaj kanaloj, tiel ĝi estas nomata Venecio de la Oriento, krome la urbo estas fama pro belaj ĝardenoj. Ŝanhajo havas 17 milionojn da loĝantoj, el kiuj 2 milionoj estas migrantoj (tiel oni nomas alvenintojn el foraj provincoj sen loĝejoj). Pri tiu urbo oni diras: se vi revenos post 6 monatoj, vi ĉi tie trovos tute alian urbon! Verdire ĉie oni vidas domegojn, pontojn kaj altajn stratojn en konstruo. La ĉiĉerono fiere diris, ke en Ĉinio la meza vivodaǔro estas la plej longa en tiu ĉi urbo kaj por virinoj estas 85 jaroj. Antaǔ 10 jaroj en Ŝanhajo estis 200 domoj pli altaj ol 20-etaĝaj; nun tie estas 2500 tiaj domegoj kaj ilia nombro ĉiujare pliiĝas je 200. La plej alta konstruaĵo atingas 420 metrojn. Jam antaǔ 150 jaroj Ŝanhajo estis fifama pro malvirtoj kaj senindulga ekspluato de laboristoj. Tiutempe iu misiisto diris: "Se Dio toleras tian urbon, Li devas pardonpeti pro Sodomo kaj Gomoro." Dum la jaroj 1860-1942 Ŝanhajo estis regata de britaj, Usonaj, francaj kaj japanaj komercistoj kaj estis urbo, kie ĉiu povis ekloĝi sen vizo aǔ permeso. Antaǔ reflugo ni uzis la Maglev (magneta fervojo) por atingi flughavenon de Pudong. Tiu Maglev estis evoluita en Germanio, sed tie ne estis realigita pro tro altaj kostoj. Por 33 km da veturo oni devas pagi 50 juanojn kaj la veturo daǔras 7 minutojn. Dum duonminuto la trajno atingas rapidecon 431 km en horo. * * * Post morto de Maǔ Zedong (en 1979) la regpotenco en Ĉinio transiris al teknokratoj, kiuj provas imiti sukcesojn de Singapuro, Japanio kaj Tajvano. Estis vokitaj kapitalinvestoj el eksterlandoj kaj en 2003 ili atingis 53 duilionojn (53.10 12) da USD kaj devizorezervoj de Ĉinio atingis 400 duilionojn da USD. En nuntempa Ĉinio estas produktataj 75 % da ĉiuj ludiloj, ĉiu dua fotilo, ĉiu tria portebla telefono, ĉiu kvara lavmaŝino kaj 50 % da eksportataj vestaĵoj. Ravitaj ekonomiistoj el Usono kaj Eǔropo diris: "Neniam dum tiel mallonga tempo (1995-2004) tiom multe da homoj povis plibonigi siajn vivkondiĉojn kiel en nuna Ĉinio". Sed ĝis nun la plibonigon eksentis nur 500 milionoj el 1300 milionoj da ĉinoj. Okcent milionoj en foraj provincoj estas ankoraǔ ekskludataj de la progreso. La grandajn domegojn en urboj konstruas migrantaj laboristoj, kiuj ofte estas mizere pagataj per minimuma salajro kaj promeso, ke ili ricevos kroman monon, kiam la konstruaĵoj kaj loĝejoj estos venditaj. Depost 1995 novaj loĝejoj estas vendataj laǔ merkata prezo: por 1 kvadratmetro oni devas pagi 6000-10000 juanojn. Tio signifas, ke loĝejo de 40 m2 kostas ĝis 200 monataj salajroj de laboristo. La komunista partio de Ĉinio havas 68 milionojn da membroj. Laǔ tio, kion mi aǔdis, la direktivo de ĝia supera gvidantaro estas: "Pli bone, ke en urbo estas kelkaj riĉuloj kaj multaj malriĉuloj, ol ke en ĝi vivas nur malriĉuloj". Germana kapitalisto diris, ke ne nur pro malaltaj salajroj ili investas en Ĉinio, sed ankaǔ pro laboremo kaj adaptiĝemo de ĉinoj. La salajroj en kelkaj Eǔropaj ŝtatoj estas malpli altaj, ekzemple en Ŝanhajo 1 laborhoro kostas 2 eǔrojn, en Rumanio nur 1 eǔron, en Germanio 28 eǔrojn. La laboremo de ĉinoj ŝtelas laboron de Eǔropaj kaj Usonaj laboristoj. Mi legis, ke ĉinoj devas pagi ankaǔ por infanoj, kiuj vizitas elementajn lernejojn. Komunistoj, al kiuj mi tion rakontis, ne volis kredi. En Ĉinio ĉiujare 325 000 inĝenieroj finas studojn en superaj lernejoj (en Germanio - 40 000). La ĉina registaro intencas konstrui 1000 novajn altlernejojn, el kiuj 10 estos superaj elituniversitatoj. Nun ankaǔ ĉinoj rajtas viziti aliajn ŝtatojn en grupoj. Al Ĉinio en 2003 venis 20 milionoj da vizitantoj el aliaj landoj, ekskluzive Tajvanon, kies loĝantoj ne bezonas vizojn por veni en Ĉinion (ankaǔ ĉinoj povas senvize viziti Tajvanon). Laǔ la planoj de kompartio, Tajvano ĝis la jaro 2020 devas reveni al Ĉinio. Kelkaj prezoj jam estas samaltaj kiel en Germanio, ekzemple enirbileto en muzeojn aǔ vizitindaĵoj. Por vizito de la Granda Muro oni devas pagi 2-8 eǔrojn; tie mi trinkis tason da kafo kaj pagis 2,50 eǔrojn. En Ŝanhajo tranokto en malmultekosta hotelo kostas 300 juanojn (30 eǔrojn). Johannes Jankowski (Germanio). El „Litova Stelo“. 2005 j. Nr. 5. P. 15 – 17.