Unu vesperon antaǔ pordego de Sankta Pankracio sidis virino kun kaĝeto enmane. Ŝi estis maljuna, grizhara, kun vizaĝo malhela kaj faltita. Sed ŝiaj okuloj estis vivaj kaj viglaj, ili kiel du nigraj skaraboj kuradis inter homoj, kiuj estis haltintaj ĝi tie por aĉeti nuksojn de maljunulo sidanta ĉe la dua flanko de la pordego; aliaj simple promenadis irante al Gianicolo por vidi belaĵojn de Romo.
Kiam iu preteriranto alproksimiĝadis, la virino levadis la kaĝeton kaj proponadis aĉeti birdon, kiu sidis ene sur vergeto.
Apud ŝi haltis du junuloj. Ili estis fratoj el montoj de Kalabrio, venintaj viziti sian onklon kardinalon kaj okaze de Sankta Semajno vizitinte Romajn bazilikojn ricevi indulgencon. Nun ili paŝis el preĝejo de San Pietro di Montori al Vatikano.
- Kia silenta birdo! - ekparolis la pli aĝa frato.
- Jes, vere, - konsentis la pli juna.
Momenton ili staris ĝuante. De malsupre venis trankvila urba bruo, kiun iam obtuzigis laŭtaj voĉoj ĉe la pordego.
- Kion vi dims, se ni aĉetus ĉi tiun birdon?
- Sed kion ni faros kun ĝi?
- Mi jam scias kion fari.
- Do kion?
- Ni donacus ĝin al nia onklo kardinalo.
- Kaj post nelonga marĉandado ili aĉetis la birdon kaj ekpaŝis al Vatikano.
Gardistoj, ekvidinte ilin kun kaĝo kaj polvokovritajn de longa promenado tra stratoj de Romo, ne volis enlasi. Interkrucinte halebardojn ili staris ĉe pordego en siaj striitaj uniformoj, kun pendantaj franĝoj de la ĉapoj kaj brilaj bukoj sur la ŝuoj.
- Ni volas viziti nian onklon, - diris pli aĝa frato. Li sentis, kiel lia kuraĝo degelas kaj ne sciis kiel teni tiun kaĝeton. Kaj la birdo tiutempe ekbaraktis, svingis la flugilojn kaj ekpepis.
Estro de la gardistoj diris:
- Kial vi tiun birdon kunportas? Vi ja iras ne en zoologian ĝardenon.
- Jes, eble ne tre bone, sed ni volis donaci ĝin al nia onklo kardinalo.
Ekaǔdinte nomon de la kardinalo la gardistoj disigis la halebardojn kaj enlasis tiujn du kalabrianojn.
Laǔ senhoma ŝtuparo ili grimpis supren, poste iris tra longaj koridoroj ĝis ili venis en grandan ĉambron tegitan per ruĝa damasko. La muroj ĉi tie estis borderitaj per oritaj kornicoj kaj sur ili pendis portretoj de papoj kaj kardinaloj. Tio estis atendejo de ilia onklo, kie tage kolektiĝadis ambasadoroj, episkopoj, dukoj, grandaj pentristoj kaj arkitektoj. Sed nun en antaǔvespera horo ĉi tie regis silento, ĉio aspektis mistere, kvazaǔ tiuj granduloj de la mondo sin kaŝis ie kaj interflustras tiel silente, ke ne eblas ilin ekaǔdi.
Eksonoris sonoriloj de baziliko de S-ta Petro kaj eksilentis longe vibrigante la aeron. La birdo en la kaĝeto, kiu jam dormetis, ekaǔdinte la sonoron, malfermis la okulojn kaj ekkantis saltante de unu vergo sur la alian.
- Eble ĝi estas malsata, - ekflustris la pli juna frato.
- Povas esti.
- Ĉu ni ankoraǔ longe atendos?
- Mi mem ne scias... Se venus iu servisto...
- Ankaǔ mi ne kuraĝas tiel rekte iri al la onklo.
- Sed kion ni faros, se neniu venos?..
Ĉi-momente malfermiĝis pordo el ĉambro de la kardinalo kaj aperis alta viro kun barbo kaj longaj lipharoj. Lia vesto estis abunde ornamita, glavingo estis tegita per oro kaj sur tenilo de la glavo brilis diamanto. La viro forirante kliniĝadis al ĉiuj anguloj, kvazaǔ la salono estus plena de homoj. Li kliniĝis eĉ antaǔ kalabrianoj. La fratoj konsterniĝinte rigardis liajn orajn galonoj, trikaĵojn sur liaj manumoj kaj ĉapon similan al boateto.
Rekonsciiĝinte ili ekvidis en la pordo sian onklon kardinalon.
- Kion vi faras ĉi tie, miaj infanoj? - ekdemandis li.
Ĝis kiam ili pensis kion respondi, la onklo klarigis:
- Li estas ambasadoro de Aǔstrio. Li malbone vidas, tial li kliniĝas ĉiudirekten. Malfacilaj tempoj venis, tre malfacilaj. Muzulmanoj jam atakas Vienon kaj sultano fanfaronas, ke baldaǔ li nutros siajn ĉevalojn en kortoj de Vatikano.
La junuloj rigardis mirigite. Ilia onklo aspektis tia neordinara, potenca, kaj samtempe ankaǔ trista... Ili ne kuraĝis alproksimiĝi, ne sciis kion fari kaj atendis.
- Tamen iru en mian cambron... Mi esperis, ke vi ne forgesos min maljunulon kaj hodiaǔ vizitos min.
Enlasinte la junulojn li sidigis ilin kaj gaje ekkrietis:
- Kaj kion vi ĉi tien kunportis? La fratoj ruĝiĝis.
- Ĉu vi donace tion ricevis?
- Ne, sed ni volis tiun birdon donaci al vi, - respondis kaj ambaǔ ankoraǔ pli ruĝiĝis. - Eble tio estis tre stulta penso...
La kardinalo prenis la kaĝeton kaj rigardis al la birdo. Ĝi pufigis kropon, per piedo ordigis la plumojn kaj fermetis la okulojn kvazaǔ pro dormemo.
Metinte la kaĝeton apude kaj eksidinte la kardinalo demandadis pri montoj de Kalabrio, pri naskiĝurbo, pri konataj homoj kaj pri ilia vojaĝo. Poste li rakontis pri maltrankvila tempo en la mondo, pri militoj kontraǔ turkoj kaj pri danĝero al ĉiuj kristanoj. Ankaǔ pri tio, kiel la papo tage-nokte preĝas kaj fastas zorgante, ke sanga eksterma tempesto foriĝu kaj malaperu.
Kalabrianoj diris:
- Ĉie dum la vojaĝo kaj en Romo ni vidis homojn gajaj, senzorgaj, kaj estas malfacile
kredi je tiaj teruraĵoj sur la tero.
Ĝis nokta krepusko ili interparolis pri Romo, pri la mondo, pri homoj kaj pri printempo en Kalabriaj montoj. Restinte sola la kardinalo prenis la kaĝeton, levis ĝin kaj ekpensis: kien meti ĝin. La birdo ŝajne havis neniajn zorgojn. Ĝi entiris la kolon, siajn okulojn ĝi kovris per blanka membrano kaj estis preta ekdormi.
Metinte la birdon sur la tablon, la kardinalo ekiigardis al la kupolo de la baziliko potence elstarinta super muroj de Vatikano, super la urbo kaj super la mondo. Malsupre ankoraǔ estis homoj kaj bralis lumiloj.
"Oni preparas sin por morgaǔa solenaĵo", ekpensis la kardinalo.
Subite al li venis ideo. Li ekrigardis al la kaĝeto kaj diris al si:
- Ja morgaǔ dum sankta Meso oni portos al la papo oferdonojn: panbulojn, bareletojn
da vino, diversajn birdojn. Kial inter ili ne povus esti ankaǔ mia birdo?
Vokinte serviston, la kardinalo donis al li la kaĝeton kaj ordonis porti ĝin al tiuj birdoj, kiuj estos oferdonataj al la papo.
Morgaǔ matene ekde sunleviĝo homoj komencis kolektiĝi en la baziliko. Ili venis ĉi tien el ĉiuj urboj de Italio, el malproksimaj landoj kaj ŝtatoj. Ankaǔ ambaǔ kalabrianoj estis en la homamaso, en la unuaj vicoj, por ke ili povu ĉion vidi kaj aǔdi plej bone. Ili vidis, kiel ĉe la altaro kunvenis grandaj sinjoroj, ambasadoroj, episkopoj kaj abatoj. Tie sidis dukoj kaj kelkaj parencoj de la papo. Pli proksime estis lokoj por kardinaloj kaj kelkaj jam tie atendis, legante brevierojn.
La pli aĝa kalabriano, staranta en la unuaj vicoj, mallaǔte diris al la frato:
- Ho, kiom multe da birdoj!
- Mi vidas, vidas, - respondis la pli juna. - Diversaj ili estas: kolomboj, turtoj, kanarioj.
- Sed mi povas ĵuri, ke tie ĉe la rando staras la sama kaĝeto kun nia birdo.
- Ankaǔ mi povas ĵuri je Sankta Antono, ke vi diras veron.
Tiutempe eksonoris arĝentaj blovmuzikiloj, la homoj ekondis kiel maro kaj ĉiuj rigardis al pordo de la baziliko: de tie oni portis la papon alte levitan, ĉe flankoj svingis grandaj ventumiloj. Post la papo iris kardinaloj, episkopoj kaj prelatoj. Hi ĉiuj iris malrapide, kun seriozaj kaj sanktaj mienoj, paŝante en takto de muziko.
Ĉio tio aspektis tre bele kaj solene. Sed ankoraǔ pli bele estis, kiam la suno pli alten leviĝinta ĵetis tra bazilikaj fenestroj faskojn da lumo al la homoj, al kolonoj, al kardinaloj kaj al la papo, kiu Celebris la sanktan meson. Tiuj lumfaskoj, invadintaj tra fenestroj, portis al homaj koroj ian foran kvietecon kaj ĝojon de bluaj ĉielspacoj. Ĉiuj sentis trankvilon en animoj, kvazaǔ ili forflugis ien kaj forgesis pri mizero, sango, ĝemoj, malkonkondo kaj morto. Eĉ la birdoj en kaĝetoj kvazaǔ duonsvenis de tiu lumo, muziko kaj kantado. Nur du kolomboj memŝate pufigis la kropojn, ĉar ili sciis, ke aliaj tiaj neĝblankaj kolomboj ne estus troveblaj en Romo nek en ĝiaj ĉirkaǔaĵoj. Ili ec iomete de supre rigardis al tiu birdo, kiu estis aĉetita far la fratoj kalabrianoj: ĝi sidis mizera, la kapeton entirinte, kaj aspektis enpensiĝinta, kortuŝita aǔ kaptita de granda ĝojo. Ĝi ne povis egali kolombojn, nek kanariojn, nek turtojn, nek aliajn birdojn, ornamintajn sin per flavaj, ruĝaj aǔ verdaj plumoj, aǔ tiel buntajn, ke ne eblis de ili la okulojn deturni.
Proksimiĝis tempo de oferado. Preĝkantoj kaj muziko eksilentis. En inundo de sunradioj tra fenestroj ekregis tia silento, ke eĉ malgrandaj beboj sur manoj de patrinoj ĉesis plori. Kaj en tiu silento subite eksonis sonora, serena kaj samtempe sopira voĉo. Ĝi sonis en la tuta baziliko tiel klare kvazaǔ la birdo trilus apude ĉe via orelo. Ĉiuj ekmiris kaj rigardis, de kie tiu kanto sonoras. Tiam kardinaloj, episkopoj, abatoj, ankaǔ du fratoj el Kalabrio ekvidis, ke kantas tiu birdo, kiu estis aĉetita ĉe pordego de Sankta Pankracio. Retrofleksinte la kapeton la plej malgranda kaj griza birdeto, ĉion forgesinta, preskaǔ duonsveninta de granda doloro aǔ de ne eldirebla feliĉo, ĝi kvivitis el tuta koro, ke la homoj rigardis al ĝi konsole kaj ankaǔ gaje. Ili pensis, kio nun okazos: ĉu tiun birdon oni forportos aǔ alimaniere silentigos aǔ restigos ĉi tie.
Ĉirkaǔrigardante la homoj ekvidis, ke dekano de la kardinaloj, jam tre maljuna saĝa kaj sankta viro, kovris la vizaĝon per breviero kaj mallaǔte ridis. Ankaǔ aliaj kardinaloj ne povis deteni ridetojn, nur forturnis la vizaĝojn - ja ne decas grimaci ĉi tie ĉe la tombo de Sankta Petro. Eĉ tiuj, kies vizaĝoj dum multaj jaroj fariĝis tre severaj kaj piaj, eĉ ili sereniĝis de birda trilado. Kiuj staris pli proksime poste rakontis, ke ankau vizago de la papo, malgaja, turmentita de fastoj kaj pregoj, ke ankaǔ ĝi sereniĝis kaj apenaǔ detenis rideton. Sed la papo sinreĝis, kaj kiam li returniĝis de altaro al homoj, lia vizaĝo estis serioza, nur iomete pli hela kaj malpli dolora.
Li returniĝis por akcepti la oferojn.
Oni portis al li panbulojn, kaj li benis ilin; alportis bareleton da vino, kaj li benis ĝin. Dume la birdo kantis kaj kantis el tuta koro, kvazaǔ forgesinta ĉiujn kardinalojn, monaĥojn kaj gardistojn kun halebardoj.
Venis vico porti la birdojn. Kolomboj, kiel decas al tiu serioza momento, gracie etendis la kolojn kaj sidis flanken ne rigardante, ne kveris kaj ne ordigis la plumojn. Simile kondutis ankaǔ turtoj, piroloj kaj kardeloj. Kvazaǔ ili estis instruitaj kiel konduti. Nur la birdo de Kalabriaj junuloj ne ĉesigis sian kanton eĉ kiam la papo benis kolombojn kaj turtojn. Ĝi sidis en la kaĝeto kaj kvazaǔ ne vidis, ke oni jam alportis ĝin al la papo. Nur kiam la papo benante metis la manojn sur la kaĝeton, ĝi subite eksilentis kaj jam ne plu trilis.
La homoj, kiuj tiutage estis en la baziliko, poste parolis:
- Rigardu, kvazaǔ ĝi havus menson. Apenaǔ la papo surmetis la manojn, la birdo eksilentis.
Novaĵo pri la birdo disvastiĝis en Romo, en Italio, atingis ankaǔ aliajn landojn.
Jen kardinalo Radvila (1556-1600, la unua litova kardinalo), reveninte al Vilnius, rakontis pri la evento al analisto de Litova Grandduko kaj tiu priskribis okazintaĵon en libroj, sed ili poste forbrulis dum incendio de la kastelo.
Kaj la birdon kune kun kolomboj, kardeloj kaj turtoj post la diservo oni portis tra koridoroj de Vatikana palaco kaj okazis, ke tie oni renkontis la papon iranta kun akompanantaro. La Sankta Patro diris:
- Alportu ĉi tiun birdon al mi.
- Jes, Via Sankteco! - kliniĝis la kardinaloj kaj ĉiuj ĉeestantoj.
Estis profunda nokto. En Vatikanaj palacoj ĉiuj dormis, krom gardistoj starantaj ĉe pordegoj. Jam post noktomezo en unu fenestra aperis lumo kaj prilumis blanke vestitan maljunulon. Li estis la papo, kiu ankoraǔ preĝis vokante sian Dion, ke tiu metu en homajn korojn veron, amon kaj paeon, ke forigu danĝeron de invado de paganoj en la Sanktan Urbon kaj kristanajn terojn.
- Ho Dio, - parolis li, - donu al la homoj paeon, revenu ĝojo en iliajn korojn; haltigu incendiojn, sangoverŝadon kaj masakron de senkulpuloj. Aǔskultu mian voĉon, prenu min kiel oferon por ĉiuj kiuj suferas, redonu lumon en homajn mensojn kaj venigu ilin sur vojon de trankvilo, justeco kaj amo...
Tiel li preĝis levinte la manojn kaj faltoj en lia vizaĝo respegulis doloron kaj zorgon pri la tuta mondo. Kaj subite li eksentis tian ĉagrenon kaj malgajecon en la koro, kia ĝis nun neniam tunnentis lin. Li ĉirkaǔrigardis en malplena sia ĉambro, direktis la rigardon al la fenestra, kie estis videbla kupolo de la baziliko kaj kie dormis la granda urbo Romo. Poste lian atenton altiris kaĝeto kun la birdo. La birdo ne dormis. Ĝi trankvile rigardis al tiu blanka maljunulo kaj ne ektimis, kiam li aliris, prenis la kaĝeton kaj metis ĝin sur fenestrobreton. Kvazaǔ forgesiĝinte li karesis stangetojn de la kaĝeto rigardante al tiu eta griza birdeto.
Kaj tiam la birdo denove ekkantis same sopire kaj serene, kiel hieraǔ en la baziliko. La Sankta Patro aǔskultis kliniĝinte la grizan kapon kaj al li ŝajnis, ke en la kanto sonas ĝis nun ne aǔditaj voĉoj. Tiuj voĉoj parolis pri belaj mondoj, pri trankvilo, pri konkordo kaj amo, en ili ne estis kolero, nek ĵaluzo, nek murdoj kaj venĝoj. La kanto leviĝis ĉiam pli kaj pli alten. Ŝajnis, ke tiu trilado plenigos la tutan palacon, la placon malsupre, la urbon kaj rutan teron. La papo meditis:
- Jen la birdeto krias vortojn de sopiro kaj samtempe el ĝia gorĝo eliĝas ĝojo.
Kaj li aǔskultis ĝis en oriento aperis matenruĝo kaj ekvekigis la homoj. Tiam li eksentis certecon en sia animo, ke ankaǔ lia preĝo estos aǔskultita, kordoloro mildigita kaj sangonubo retenita.
La birdo eksilentis. Ĝi sidis en la kaĝeto kuntiriĝinta, trankvila kaj rigardis tra kradoj al oriento, kie la suno jam leviĝis kaj al ĉielo impetis potencaj kolonoj de lumo. La Sankta Patro malfermis la kaĝeton kaj, preninte la birdeton en la manon, malfermetis la fenestron.
La birdo ankoraǔ ne flugis. Per ungetoj ĉirkaǔpreninte fingron de la maljunulo ĝi sidis, kvazaǔ al ĝi estas bone ĉi tie kaj ĝi ne scias kien flugi. Poste ĝi etendis flugilojn, eksvingis kaj forflugis tien, kie malantaǔ domoj kaj arboj levigis la suno. Ĝi flugis rekte kaj baldaǔ malaperis en fajra disko, kiu malrapide grimpis alten super tegmentoj de la eterna urbo.
Homoj, kiuj tiumatene frue iris tra placo de Sankta Petro, rakontis, ke ili vidis, kiel el la fenestra de la papo elflugis tre bela birdo, kvazaǔ blanka kolombo, simila al Sankta Spirito, kiel oni pentras ĝin en bildoj.
Esperantigis Marius DYGLYS