Filip Van Snaeskerke's most read articles
-
Inferno, I, 32
- 672 visitsDe naskiĝo de l’tago ĝis naskiĝo de l’nokto, leopardo, en la lastaj jaroj de la XIIa jarcento, vidadis kelkajn lignajn tabulojn, kelkajn vertikalajn ferajn stangojn, ĉiam novajn virojn kaj virinojn, muron kaj eble ŝtonan kanaleton kun sekaj arbofolioj. Ĝi ne sciis, ĝi ne povis scii, ke ĝi sopiras je amoro kaj krueleco, je la brulanta plezuro disŝiri la karnojn kaj je la vento portanta la odoron de la predoj. Tamen io interne igis ĝin sufoki, ribeli, kaj Dio parolis al ĝi dum sonĝo : « Vi vivas k…
-
Everything and nothing
- 477 visitsNeniun li havis en si ; malantaŭ lia vizaĝo (kiu, eĉ laŭ la malbonaj pentraĵoj de lia epoko, similas neniun alian) kaj malantaŭ liaj paroloj, kiuj estis abundaj, fantaziaj kaj malkvietaj, estis nur iom da malvarmo, iu sonĝo, kiun neniu sonĝis. En la komenco li kredis, ke ĉiuj homoj estas kiel li, sed la mirado de amiko, kun kiu li provis komenti tiun malplenecon, avertis lin pri lia eraro kaj definitive komprenigis al li, ke individuo ne devas malobei la normojn de la specio. Iam, li pensis, ke…
-
Juan López kaj John Ward
- 433 visitsDiktis la destino, ke ili vivu en stranga epoko. La planedon oni estis dividinta en diversajn landojn, kaj ĉiu el ili havis siajn verojn, siajn karajn memorojn, probable heroan pasintecon, rajtojn, riproĉojn, apartan mitologion, eminentulojn el bronzo, datrevenojn, demagogojn kaj simbolojn. Tiu divido, kiun ŝatis la kartografoj, invitis al militoj. López estis naskiĝinta en la urbo ĉe la senmova rivero ; Ward, apud la urbo, tra kiu Patro Brown vojiradis. Li estis studinta la kastilian por le…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter