Profesia planlingvo por Eŭropo

Eŭropo Unio bezonas komunan lingvon, sed tiu lingvo devas esti multflanke taŭga por la nunaj pretendoj de la membroŝtatoj.
Ekzistas tre multaj planlingvo-projektoj, iuj pli disvastiĝintaj, aliaj malpli. La grado de disvastiĝeco dependas ne nur de la kvalito de la koncerna planlingvo (facileco en prononco, en skribo, en ellerno, kaj kontentiga esprimkapablo), sed ankaŭ de ĝia apogiteco.

En la kazo ke EU decidos enkonduki por komuna uzo iun planlingvon (kiel iam Israelo la re-kompilitan hebrean lingvon), tiukaze EU aŭ elektos iun jam ekzistantan planlingvon (malpli verŝajne), aŭ komisios internacian grupon de fakuloj por kompili novan planlingvon (pli verŝajne).
La ĉefa kialo, pro kiu EU ne akceptos iun jam finkompilitan planlingvon estas tiu fakto, ke la ĝisnunajn planlingvojn (escepte tiun hebrean duon-planlingvon), kreis nur unu, aŭ tre malmultaj personoj, ofte amatora(j).

Gravan, kompleksan verkaĵon ne eblas profesie krei fare de nur unu, aŭ kelkaj personoj, des malpli, se tiuj verkaĵoj ne havis lektorojn. Profesia verkaĵo ja postulas ampleksan kunlaboron de multaj *fakuloj* kaj faklektoroj.

Esperantistoj vane sopiras/revas, ke EU eventuale povus akcepti Esperanton. Pluse al ĉio, Esperanto havas gravan malavantaĝon: ĝia gramatiko estas "enbetonita". Pro la testamento de Zamenhof, neniu rajtas tuŝi Fundamenton! Tio estas decida argumento kontraŭ ĝia akceptebleco: EU neniam akceptos planlingvon, kiu kreiĝis antaŭ 120 jaroj, dume ĝia gramatiko en la lastaj 120 jaroj ne rajtis ŝanĝiĝi, kaj kiun planlingvon oni eĉ estonte ne rajtas ŝanĝi. Tian planlingvon EU ne povos adapti al la nunaj pretendoj.
Esperanto povas servi maksimume kiel specimeno por eksperimentado, kiel fonto de spertoj por krei novan planlingvon.

Helpe de la nunaj multkapablaj komputiloj eblas sufiĉe rapide kunkolekti la necesan vortotrezoron, eĉ prilabori la unuopajn vortojn laŭ la plej oportuna prononco (ĉio dependas nur de kvalitaj komputil-programoj), nur gramatikon necesas kompili "permane". Ĉi-kaze neniu sopiros je persona gloro, do estiĝos vera, efika, fruktodona gruplaboro. Mankos nek armado de lektoroj, do eraroj aŭ stultaĵoj malverŝajne ornamos tiun planlingvon.

La sukceso de iu profesia, grupa kunlaboro helpata de komputiloj, estas milfoje pli granda, ol kaze de ajna amatora solulo sen lektoro(j).
Vere nur decido mankas, kaj la nova, furora planlingvo relative rapide realiĝos. Se tiun planlingvon ekuzos miloble pli multaj homoj, ol Esperanton, tiukaze ankaŭ ĝia literaturo riĉiĝos miloble pli rapide, ol tiu de Esperanto. Do ne necesos jardekoj, por aperi la sama sortimento de literaturaj verkaĵoj, kiel en Esperanto.