Marĝene de iu antaŭnelonga diskuto pri la rolvorteto "ĉe" sur iu dissendo listo, mi eluzas okazon disvolvi kelkajn pensojn.
La signifo de la rolvorteto "ĉe" estas transprenita elde pluraj etnaj lingvoj, en kiuj la koresponda rolvorteto/afikso plenumas pli-malpli samajn funkciojn.

Ĝi helpe de kunteksto plej ofte montras tuj-proksimecon:
"La statueto staras ĉe la muro." kontraste al: "La statueto staras apud la muro."

Sed helpe de kunteksto ĝi povas montri ankaŭ certan lokon ne nepre tuj-proksiman:
"Ĉe ni, en Baranja printempo alvenas sufiĉe frue." – temas pri nia regiono.
"Ni descendos el tramo ĉe la urbodomo." – verŝajne ne tuj ĉe enirpordo.

Tamen, sonadas iom pli klare diri:
"En nia regiono Baranja, printempo alvenas sufiĉe frue."
"Ni descendos el tramo apud la urbodomo."

Bedaŭrinde la gramatikajn regulojn de Esperanto formulis posteuloj, kiuj klopodis krei regulojn *nur* el la jam ekzistantaj modelfrazoj, tradukoj de Zamenhof, sen uzi la proprajn logikojn, prudentojn, kaj sen esti kapablaj rekoni en tiuj modelfrazoj erarojn, nenecesajn idiomaĵojn. 

Sed Zamenhof ne havis eblon krei modelfrazojn por absolute ĉiuj situacioj.
Por aferoj, por kiuj Zamenhof ne havis okazon verki modelfrazojn, ili kreis "malpermesojn", eĉ se la lingva logiko ebligas tian uzon.
Tiel povis okazi, ke en la libro "Rendszeres eszperantó nyelvtan" de Kálmán Kalocsay aperis malpermeso uzi la rolvorteton "ĉe" kaze de "en poŝo"; "en mansaketo".
Do, laŭ tiu senpripense kreita regulo oni ne rajtus diri:
"Petro havas monon ĉe li." - nur tial, ĉar eble pro etnolingva influo, Zamenhof alkutimiĝis uzi anstataŭe la vorton "kun".
Sed tio tute ne signifas, ke estas erare uzi tiucele la rolvorteton "ĉe", sed male!

Jen alia frazo de Zamenhof, en kiu ĝi ja uzatas tiasence:
"La rajto loĝas ĉe la venkinto".Z.  (evidente, la rajto ne loĝas en la loĝejo de la venkinto)

Sekve, estas tute logike diri:
"La identigilo estas ĉe mi." – iom pli trafe, ol:  "Mi havas kun mi identigilon."
"Ĉe mi estas sufiĉa mono." – iom pli trafe, ol:  "Mi havas kun mi sufiĉan monon."
Oni ja tenas pro sekureco siajn monojn, valorajn dokumentojn laŭeble tuj-proksime al korpo.

Sed ne estas tiom korekte diri:
"La biciklo estas ĉe mi." - ĉar oni ne tenas biciklon tiom streĉe al korpo. Oni lasas ĝin ofte en biciklo-stokejoj. En la kazo, ke oni tamen videble tenas per manoj la biciklon, ne plu bezonas klarigi tion, ke la biciklo estas "ĉe posedanto"). Do estas pli klare diri:
"Mi havas kun mi la biciklon."

Por diri tion, ke la biciklo troviĝas en ies hejmo, ne sufiĉas sole la rolvorteto "ĉe" (tio estas evitenda slangaĵo). Ĉi-loke R.E.Ny. de K. Kalocsay instruas slangaĵon: "Ĉe mi = lakásomban." (en mia loĝejo).
Korekte:
"La biciklo troviĝas ĉe mi, en loĝejo." aŭ tute simple: ”La biciklo troviĝas en mia loĝejo.” – t.e. ĉar ”ĉe io/iu” sen plua klarigo montras tuj-proksiman lokon al io/iu. Doni al tiu sola esprimo etenditan signifon estas slangaĵo aŭ idiomaĵo (salamandraĵo).

Ankaŭ la malsupraj frazoj estas logikaj, sed nur pro tiu signifo de tuj-proksimeco de la rolvorteto ”ĉe”:
"Tiu libro eldoniĝis ĉe "Mondial."
"Maria deĵoras ĉe hospitalo."

Tamen, estas pli klare diri:
"Tiun libron eldonis "Mondial."
"Maria deĵoras en hospitalo."
"Tiun citaĵon mi trovis en verkaĵo de Horaco."

”Ĉe” povas havi klaran sencon ankaŭ figurasence:
"Petro nur restu ĉe siaj teorioj." – Petro ne pridiskutu aliajn teoriojn.

Bedaŭrinde Zamenhof estis forte influata fare de etnolingvoj, kaj tial li foje ankaŭ salamandris, kiam uzis la rolvorteton "ĉe" anstataŭ: "en la kazo"; "kaze"; "havante"; "per"; "helpe de"; "dank'al", ktp.: 

"Ĉe ekzistado de lingvo internacia la popoloj povus pli bone kompreni unu la alian."Z.
Korekte:
"Kaze de ekzisto de (aŭ: Se ekzistos) lingvo internacia, popoloj povus pli bone kompreni unu la alian."

"Ĉe tiaj kapabloj li certe faros brilan karieron."Z.
Korekte:
"Havante tiajn kapablojn, li certe faros brilan karieron." 

"Ĉe via elokvenco vi certe konvinkos lin."Z.
Korekte:
1.) "Per via elokvenco vi certe konvinkos lin."
2.) "Dank'al via elokvenco vi certe konvinkos lin."

Evitante idiomaĵojn, salamandraĵojn, Esperanto iĝos vere multe pli facile alproprigebla, kaj firme uzebla planlingvo.