Laszlo Istvan TOTH Published on June 26, 2008
by Laszlo Istvan TOTH

Laszlo Istvan TOTH's blog

Browse posts
Kiel uzi la vorton au la vortoparon "nek"?
Posted on October 28, 2008
1 comment (latest 2 months ago)
Laŭ iuj, Esperanto regresas en disvastiĝo pro manko de diskonigo (reklamo)
Posted on September 21, 2008
32 comments (latest 11 months ago)
Pri la uzo de la refleksiva pronomo "si"
Posted on June 26, 2008
11 comments (latest 15 months ago)
Rimarkoj pri la verbo ”esti”
Posted on June 26, 2008
11 comments (latest 15 months ago)
Ne uzu la prefikson "re" anstataŭ "retro"!
5 comments (latest 18 months ago)
Pri la rolvorteto "ĉe"
Posted on June 26, 2008
9 comments (latest 18 months ago)
Komuna respondeco pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto
Posted on June 26, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Kiel traduki patrinlingvan tekston al fremda lingvo?
Posted on June 26, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Dubsenca frazo pro troa libereco en vortordo
Posted on June 12, 2008
6 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 510 times

Ne uzu la prefikson "re" anstataŭ "retro"!

Thursday June 26, 2008 at 09:41AM

Sendube, en multaj etnolingvoj la prefikso "re-" montras ankaŭ inversan direkton por ago, movo. Tial, influite de etnolingvaj uzkutimoj, iuj eminentuloj atribuis al la prefikso "re" ankaŭ la signifon de tiu "retro", simile, kiel ili atribuis por la rolvorteto "kun" ankaŭ la signifon de tiu "per".  Tiu nedezirata etnolingva influo estis tiom forte karakteriza, ke la erara uzo de "re" jam aperis eĉ en vortaroj:
(iri) tien-reen  – tio fakte signifas iri tien, kaj poste iri denove tien!
Korekte:
iri tien-retren - [iri sencele]

Ĉu distingi la prefikson "re" disde "retro" estas nura harfendado? – eble kaze de neregulaj lingvoj, plen-plenaj per idiomaĵoj tio povas esti superflua harfendado, sed en la kazo de racie kompilita, regula planlingvo tio estas ne harfendado, sed rajta postulo, ĉar planlingvoj devas esti laŭeble liberaj de idiomaĵoj kaj de plursencaj vortoj.

- La prefikso "re" devas konservi sian klaran signifon pri denova, unufoje ripetita ago:
rediri: diri denove (ripeti la diron)
redemandi: demandi denove
repuŝi: puŝi denove
resendi: sendi denove
refari: fari denove
repensi: pensi denove
respeguli: speguli denove
ktp.

- La prefikso "retro" montras inversan direkton por ago, movo:
retroiri: iri al kontraŭa, mala direkto
retrorigardi: rigardi al kontraŭa, mala direkto
retropuŝi: puŝi al kontraŭa, mala direkto
retrogliti: gliti al kontraŭa, mala direkto
retrospeguli: speguli al kontraŭa, mala direkto
ktp.

 Se jam ekzistas la konvena prefikso "retro" por montri inversan direkton, tiukaze per kia "racio" eblas argumenti la eraran uzon de "re" anstataŭ "retro"?

5 Comments / add your comment?

Peter Bowing says:
Laŭ tiu supra analizo eraras jene:

HIERAŬ MI REVENOS HEJMEN.

Vi preferas 'retrovenos'

Tamen mi opinas eĉ pri Esperanto estas du aspektoj. Unue estas la semantika logiko, kiu vi ĉiam apogas, sed dua estas ankaŭ la kutimoj de la la 120 jara lingvo-uzado.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
"Laŭ tiu supra analizo eraras jene:
HIERAŬ MI REVENOS HEJMEN.
Vi preferas 'retrovenos'"
---

Tute ne, ĉar reveni hejmen signifas denove veni hejmen. Do, mi preferas diri "reveni". :-)
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Cetere, *reveni* estas ankaux Zamenhofa.

Blazio
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Vladimír Türk*pro says:
Laŭ mia sento la frazo HIERAŬ MI REVENOS HEJMEN estas erara pro malbone uzita tempo, ĉu ne? Hieraŭ mi ja revenis kaj denove revenos nur morgaŭ.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
"Laŭ mia sento la frazo HIERAŬ MI REVENOS HEJMEN estas erara pro malbone uzita tempo, ĉu ne? "
---

Estintan futuron eblas esprimi koncize per kompleksa konjugacio:
"Hieraŭ mi estis revenonta hejmen." = "Hieraŭ mi intencis/planis reveni hejmen."
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...