Kiam iu inform-registra/kolekta sistemo sufiĉe disvastiĝis, la potenc-instancoj tuj prenas ĝin je siaj protektadoj.

Komence la poŝtelefona (mobiltelefona) sistemo iĝis utila ilo por inform-akiremaj sekretaj servoj. Aperis eĉ leĝo, kiu devigas la mobiltelefonajn kompaniojn registri kaj gardi komunikaĵojn, tekstajn mesaĝojn dum kvin jaroj. Eĉ pli, mobiltelefonaj kompanioj estas nuntempe rekte kontrolitaj fare de sekret-servaj instancoj.

Ĝis kiam temas nur pri agado eviti terorismon, la afero aspektas eĉ laǔdinde. Sed kazoj pri misuzoj estas tamen magnitude pli oftaj.

Nuntempe la mesaĝilo Gmailo ŝajnas furori, do la super-monde agantaj (regantaj) sekretaj servoj prenis ĝin je siaj prtektadoj. Tiuj servoj laǔplaĉe kontrolas mesaĝojn senditajn, ricevitajn, ne nur fare de potencialaj teroristoj, sed ankaǔ (precipe) fare de potencialaj politikaj kontraǔuloj (temas do pri misuzo).

Simile, nuntempe furoras la portalo FaceBook, sur kiu portalo individuoj kundividas ”senpage kaj senaltrude” siajn personajn, privatajn informojn.

Evidente, la profesiaj teroristoj estas pli ruzaj, ol afiŝi informojn pri si sur tiaj portaloj (kiel ekz. FaceBook), aǔ sendi gravajn mesaĝojn tra furoraj mesaĝiloj (kiel ekz. Gmailo).

Tamen la sekretaj servoj investas influon kaj monon por instigi ĉiujn interretumantojn aliĝi al la portalo FaceBook, kaj al la mesaĝilo Gmailo.

Do, la informoj rikolteblaj desur tiaj portaloj povas servi precipe por politikaj potencoj, aǔ por personal-estruloj de firmaoj, por kontroli siajn dungitojn, ktp.

El esprimiĝoj de frenezuloj, psikopatiuloj (kiel ekz. Breivik) ne eblas konkrete interpreti la nekalkuleblajn krimo-eventojn, kaj eviti la realiĝojn de tiaj kaŝitaj krimoplanoj. Por eviti tiajn tragediojn, instancoj devus por ĉiam ĉesi la nekontrolatan, liberan akireblon pri armiloj, eksplodiloj. Sed al tio kontraǔstaras la liberala, profitorientata kapitalisma sistemo.