Temas pri koruptada agadsinteno heredita el komunismo, kaj plue aplikata en postfeǔdaleca kapitalismo, karakteriza en Eǔropo precipe por la intaj scialistaj landoj.

Oni jam havas sufiĉajn informojn pri la koruptada retrodistribuado de mono kaze de grandaj komopanioj konkursintaj por entrepreni realigon de gravaj investaĵoj. Sed mapli konata estas tiu koruptada fenomeno, kiu lastatempe multe disvastiĝis ene de kompanioj, pro la malmultiĝo de laborlokoj.

La plimulto de la enspezoj de multaj estruloj de kompanioj, devenas ne el oficialaj salajroj, sed el komercado per laborlokoj. Eĉ se iu kompanio arde bezonas novan dungiton, la estrulo tamen starigas korupcian postulon al aspiranto de tiu posteno. La kandidato al tiu posteno devas akcepti sekrete devon retropagi ĉiumonate (aǔ trimonate) certan procenton el sia onta neta salajro.

Ĉe pli grandaj kompanioj (200 - 500 dungitoj) tia korupcia neta enspezo povas atingi monate eĉ 3 000 Є por la estrulo. Rekompence, tiuj dungitoj ricevas certan garantion, ke ili ne perdos siajn postenojn.

La koruptaj estruloj ofte proponas al iuj dungitoj, ke forlasu la kompanion, kaj iĝu privataj entreprenantoj, kaj poste plenumu kiel eksteraj entreprenantoj taskojn por tiu kompanio. La celo estas tio, ke la estrulo povu pagi por la fakturo de la privata entreprenanto multe pli grandan monsumon, ol kiom li povus pagi kiel salajron por iu propra dungito. Sed tio ne okazas bonkor-cele, ĉar rekompence la privata entreprenanto devas retro-pagi al estrulo multe pli multe da mono el tiu ”grasa” fakturo, ol kiom iu kompania dungito povus pagi el sia neta salajro.