Margit Juhász Published on January 18, 2008
by Margit Juhász

Margit Juhász's blog

Browse posts
MIA UNUA ESPERANTO-INSTRUISTO
15 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 111 times

MIA UNUA ESPERANTO-INSTRUISTO

Friday January 18, 2008 at 12:11PM

 

Aldono al rememoroj de Imre Szabó kaj Éva Juhász pri Karlo Fajszi

 

Leginte rememorojn pri Oĉjo Karlo Fajszi, dolore ekbatis mia koro. Jes, jam ankaŭ li ne estas inter ni… jam ekde kvar jaroj. Kompreneble, mi ne nun sciiĝis pri tio. Sed venis la memoroj.

Esperanton, nian Belegan, Bonegan lingvon mi lernis de li. Li estis mia unua Esperanto-instruisto. Nia tiama Esperanto-kurso en la lernojaro 1977-1978 okazis en lia admirinda biblioteko, ĉar ni ne ricevis lokon en la Kulturcentro de Poŝtistoj.

Neniam mi forgesos tiun kurson, lian individuecon, neniam mi forgesos la etoson de lia biblioteko. Ankaŭ nun aperas antaŭ miaj okuloj lia hejmo: De planko ĝis plafono Esperantaj libroj sur la bretoj en la ĉambroj. Ĉiun liberan loketon kovris fotoj, insignoj, ĉio, kio rilatas pri Esperanto. Al tiuj, kiuj konis Oĉjon Karlo kaj lian kolektaĵon, ne estas necese rakonti. Antaŭe neniam mi pensis, eĉ imagi mi ne povis, ke la Esperanta literaturo estas tiel riĉa, tiel grandioza. Tiel vidi, kunkolektite preskaŭ ĉion, kio rilatas pri Esperanto, vidi la librojn, periodaĵojn, revuojn ekde la naskiĝo de Esperanto, estis pli ol entuziasmiga. Ni admiris lian senlacan, ofereman laboron, kiun li faris por Esperanto dum longaj jaroj.

Esperanton lerni en tiu belega Esperanta biblioteko… Pri kio ni lernis, ni tuj povis rigardi ofte en la originalo, ni povis tuŝi, preni en manoj ankaŭ tiajn rarajn trezorojn, pri kiuj multaj nur sonĝas. Pri ĉiu libro, periodaĵo, Esperantaĵo li sciis ĉion.

Ni ne nur la lingvon mem lernis de li, sed li ofte rakontis al ni pri la esenco de Esperanto, pri la Esperanto movado, pri la ofte stranga historio de la libroj kaj ni mirante aŭskultis liajn rakontojn pri la kolekta- kaj libro-restaŭriga laboro.

 

Li korespondis kun multaj kolektantoj el la tuta mondo. De tempo al tempo li preparis kaj dissendis la mankolistojn pri tiuj Esperantaĵoj, pri kies ekzisto li sciis sed kiujn li mem ne posedis. Kaj la kolektaĵo kreskadis, pligrandiĝis, plibeliĝis. Jes plibeliĝis, ĉar la difektiĝitajn, malbonstatajn librojn li mem riparis, restaŭris propramane.

Li rebindis ilin majstre se estis necese, ĉar li ellernis ankaŭ la libro-restaŭradon en la Biblioteko Széchenyi.

 

Krom la kolektado, aranĝado li ofte aranĝis pri la libroj, afiŝoj migrantajn ekspoziciojn, kies celo estis konatigi, popularigi Esperanton ĉie, kie eblas. Al ĉiuj interesiĝantoj li volonte, afable prezentis la bibliotekon. Ja, kiel li diris, la kolektado ne estis propracele.

 

Jam kiel pensiulo li ellernis Esperanton. Tiam li komencis ankaŭ la kolektadon. Li volis celon por kio vivi. Li ofte parolis pri tio, ke li volus scii post sia morto en bonaj manoj la bibliotekon. Kaj li mem aranĝis la sorton de la kolektaĵo. Kun multega laboro, kun helpo de profesia bibliotekistino, li preparis la tiutempe plej modernan bibliotekan katalogon. Li volis, se iu granda biblioteko transprenos la kolektaĵon, ankaŭ tio estu preta kaj la kolektaĵo senzorge estu uzebla per ĝia helpo.

 

La bibliotekon li donis en manojn de la Fremdlingva Biblioteko (en Budapeŝto). Tie ĝi estas nun trovebla, vizitebla kaj uzebla. La adreson, la vizit-tempojn kaj ankaŭ aliajn informojn Vi povas legi sur ilia hompaĝo:

http://www.oik.hu/eszperanto/tartalom2.htm

Kun Oĉjo Karlo lastan fojon mi renkontiĝis du jarojn antaŭ lia morto. Li loĝis jam en Fülöpszállás, en sia amata naskiĝurbo. Sed neniu pensu, ke ripozante li pasigis siajn maljunajn tagojn! Ho, ne. Li havis jam naŭdekunu jarojn, tamen havis planojn. Li atendis nin en la stacidomo, kiam nia grupeto vizitis lin. Li mem montris al ni la urbeton, pri kiu li sciis ĉion. Li rakontis al ni pri tio, ke li helpas la laboron de la Lokhistoria Muzeo de la urbo, kaj planas instrui Esperanton por infanoj. (Mi ne scias, ĉu tio realiĝis aŭ ne.) Multe Li laboris propramane en la renovigo, riparado de sia freŝe aĉetita domo kaj eĉ ankaŭ en la ĝardeno. Kaj interesis lin ĉio. Kaj li rakontis, anekdotis kun sia bona humuro, kion ni nemiam forgesos.

Jam preskaŭ nenion li vidis tiam, pro malsano de la okuloj, tamen ofte li veturis per trajno al Budapeŝto, se li havis ian aranĝendan aferon. Lia granda malĝojo estis la nesanigebla, rapida malboniĝo de la okuloj. Ege mankis al li la legado. Li volis akiri legomaŝinon, tio okupigis pleje lin tiam. Dum nia vizito ni faris kelkajn fotojn. Mi metis ilin sur mian ĉefpaĝon, akceptu bonkore.

 

Pri Karlo Fajszi vi povas legi ankoraŭ ĉi tie:

www.ipernity.com/blog/32699/36173

www.ipernity.com/blog/a.juhasz

Fotoj:

http://www.ipernity.com/doc/32840/1250301?from=1250302

http://www.ipernity.com/doc/32840/1250236?from=1250302

http://www.ipernity.com/doc/32840/1250302?from=1250302

http://www.ipernity.com/doc/32840/1101763?from=1173496

http://www.ipernity.com/doc/32840/1101762?from=1173496

http://www.ipernity.com/doc/33638/1250552?from=1250552

 

 

15 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Belega skribo pri ocxjo Fajszi. Ankaux mi konis lin persone.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Dankon por sciigi nin pri Fajszi!
Mi ne konis lin bedauxrinde.
Brakumon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon pro via bona prezento de via ekkono de esperanto kaj de Karlo Fajszi. Gratulon!

Blazio
Posted 21 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Margit.

antaxunelonge aperis ankau la dua parto de Katalogo de Esperanto-Kolektaĵo de Károly Fajszi,
ĉu vi vidis ĝin? - Ĝi surhavas la jaron 2005 (supozeble tiam estis preta la manuskripto au aperis "interna ekzemplero"), sed presitaj ekzempleroj "ekestis" vendataj nur en 2008. Ni laŭdu s-ron Fajszi Ankaŭ la kunlaborintajn Maria Pataiki CZELLER, Eva NOVÁK. Zsuzsa BARCSAY György ZSEBEHÁZY).

Kore kaj amike salutas vin
Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Margit Juhász says:
Kara Blazio, koran dankon pro la sciigo. Mi aŭdis ke ĝi estas dum preparo, sed mi ne sciis ke jam estas vendata. Jes, vi tute pravas, ankaŭ la kunlaborantoj meritas dankon kaj laŭdon pro la bela kaj granda laboro. Amike Margit.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
La dua volumo aperis en 2005 je unu aŭ kelkaj ekzempleroj, ĝi ne iĝis tiam multobiligita.... (mi ne scias, ion ajn pri la presejaj aferoj). Sed nun ĝi jam estas laŭ mia scio aĉetebla.Oni dankas
titolpaĝe profesroron Humphrey Tonkin kaj doktoron Detlev Blanke pro financa kontribuo.

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Margit Juhász replies:
Mi dankas vin pro la informo. :-) Margit.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Kiel bele vi skribis pri li...
Mi ege bedaŭras tion, ke mi ne povis koni Lin!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Dankon Anna, li estis vere ne ĉiutaga homo. Ĉu vi jam vidis lian kolektaĵon en la Fremdlingva Biblioteko?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Margit Juhász edited this comment 16 months ago.
Anna Karlik says:
Ne, mi ankoraŭ ne estis tie.
Eble mi iam devus iri...
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Onklo says:
Oh,denove Hungaria vivanta zamenhof forlasis ĉi tiun mondon ! MI altetaksas lian entuziasman vivon kiel Esperantisto.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Sumin U'an says:
Mi tralegis vian Blogon pri S-ro Karlo Fujszi,mi sciis,kial la movado de Esperanto en Hungario estas tiel vigra !Dankon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Dankon por bela teksto pri sia esperano-instruisto.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Masakato says:
En 1987 mi vizitis la bibliotekon de Karlo Fajszi en Budapesto. Tiam mi miris, ke li havis ne nur liston de posedataj libroj, sed ankaŭ eĉ ne posedataj libroj, kiujn li volis enmanigi por sia biblioteko. Mi notis la liston de "mankantaj libroj" eldonitaj en Japanio antaŭ multaj jaroj, kaj poste sendis al li tiom kiom mi povis enmanigi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Margit Juhász replies:
Dankon pro via komento kara Masakato.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...