Hodiaǔ mi volas rememori pri homo, de kiu mi lernis multe. Kaj pri kiu mi neniam ankoraǔ povis rememori, ĉar tiutempe, kiam li mortis, en Hungario neniun interesis la rememoro pri li.

Obstina kalvinano li estis, obstina, ŝtipkapa kalvinano. La vivo estis por li misio ĉi-tere. La sola celo estis Esperanto. Ĝis la lasta colo, eĉ transe. Li ŝajnis eterne vivi, scianta ĉion pri nia tuta Esperanto-historio. Kaj li ĉiam povis diri ion novan.

-- Kio estas la sekreto de la longa vivo? -- mi demandis.

-- Ĉiumatene havu por kio ellitiĝi kaj ĉiuvespere havu por kio enlitiĝi -- li diris, palpebrumis, ke tiom, kaj ne plu.

Foje li kaptis min:

-- Junulo -- li diris --, kaj ĉu vi scias kiel povis realiĝi fizike Literatura Mondo? Okazis -- kaj li jam rakontis plu nehaltigeble, nereturneble --, ke Gyula Bénik laboris tiutempe kiel presisto en urbo Vác. Kaj Teodoro Schwartz ne havis sufiĉe da mono por presigi la gazeton.Gyula entreprenis post la labortempo senpage presi la gazeton, kondiĉe ke la ĉefo permesos tion. Li permesis, kaj aperis la solvo: nu, bone, esperantistoj, pagu nur la paperon kaj la funkciajn kostojn.

Alifoje li kaptis min:

-- Junulo -- li diris --, ĉu vi volas, ke mi montru ion interesan? -- Kontraǔdiri maleblis, prefere rezigni pri tutposttagmeza programo. -- Vidu tiu libron binditan per uzita subpantalono. Libro de Baghy el la militkaptitejo, de tie li konis Schwartz-on.

Kaj tiel plu. La okazaĵojn mi povus vicigi longe. Se mi iris al li, mi estis kaptita liberigeble nek propravole, nek fremdaforte.

Malfruvespere mi altelefonis lin:

-- Mi ne memoras, ĉu mi esperantigis la Aǔtunan kanton de Verlaine?

-- Revoku min post kvin minutoj!

-- Jes, ĝi aperis en Fonto, tiam, sur tiu paĝo.

Li estis instanco kun sia Esperanto-biblioteko reale videbla kaj kun aparta biblioteko en la kapo. Li estis -- kiel strange estas eĉ nun skribi la vorton en pasinta tempo -- masto de flago, kiu firme staris en ajna vento. Masto. Obstina kalvinano.

Per ĉiuj akireblaj rimedoj li vastigis sian kolektaĵon. Li vendis proprajn domon kaj fruktoĝardenon por akiri Esperantaĵojn. Li veturis per sia veturilo Trabant eĉ eksterlanden por havi tiun aǔ tiun raraĵon.. Sen trarigardi la heredaĵon, ĝian enhavon, li kutime diris al la vidvino: mi pagas tiom kaj tiom. Se iu ne pagos pli, voku min, kaj mi venos. Li luktis hun Hungara Esperanto-Asocio por havigi al si kelkajn senpagajn ekzemplerojn de la noveldonitaj libroj.

Li vaste korespondis -- onidire la Hungara Poŝto devis dungi apartan leterportiston por li (nuntempe mi supozas, ke tio eble eĉ ne estis ŝerco). Ho, kiel ofte li plendis: la poĉto forprenas lian plenan pension.

Obstina flagmasto! Por kiu ne gravas, ĉu teni flagon aǔ jam nur ĉifonojn... Li spitis la rapidajn ŝanĝojn en la Esperanto-movado, la sociajn tien--reenevoluojn en la hngara politika vivo, la privatajn sortobatojn.

Kiam ni entombigis lian cindron inter liaj du (sinsekvaj) edzinoj en la tombejo Farkasréti (Budapeŝto) la 8-an de marto 2004. (en la Tago de Virinoj), estis okultranĉa neĝado. Kaj al mi venis tiam enla kapon iu alia tombeja okazintaĵo kun li.

Antaǔ nur kelkaj jaroj, kiam ni entombigis Zsuzsa Barcsay, gvidantinon de Pedagogia Komisiono de HEA, revene de la tombo Oĉjo Karlo plendis:

-- Infanoj, ĉu vi scias, kiel doloras min la ostoj kaj ĉiuj muskoloj? -- La bedaǔrvortoj estis jam surlipe al ni: jes ja, tamen naǔdek jaroj..., sed ni ne povis ekparoli, ĉar li daǔrigis. -- Vi scias, ke la hungara ŝtato deklaris mian kolektaĵon netuŝebla nacia trezoro kaj aĉetis ĝin, mi transdonis la plenan kolektaĵon al la Hungaria Fremdlanda Biblioteko, tie ĝi estas sur la balkono de la legohalo ĉirkaǔe apud ĉiuj kvar muroj. Mi ricevis la monon, kaj mi aĉetis familian domon en mia naskovilaĝo Fülöpszállás, tre belan domon mi ricevis el la milokcentaj jaroj, kiun loĝis malriĉuloj malhavantaj monon por fuŝigi ĝin, do ĝi estas tre bela, sed mankas interne la komfortestablaĵoj. Nun mi enkondukigis la akvon, kaj por la akvotuboj mi devis fosi tranĉeon -- li uzis intence tiun ĉi militan terminologion --, kaj mi levis ĉirkaǔ dek kubometrojn da tero. Terure doloras min la ostoj.

Ni ne plu bedaǔris lin, sed admiris.

Monaton antaǔ la morto mi telefonis al li. Li plendis, ke la okuloj ne plu servas bone, ili havas glaǔkomon, li apenaǔ vidas, li bezonas blankan bastonon, li volas akiri legmaŝinon, ĉar li apenaǔ vidas, kaj ankaǔ pasinttage li falis desur la hejma ŝtuparo, ĉar li apenaǔ vidas.

Li ellernis Esperanton jam kiel pensiulo tiam, kiam aliaj homoj finas la vivon. La fina vivkalkulo por li donas 93 jarojn.

Mi ne devas rakonti plu al vi pri lia grandeco, vi propravide -- kiun plilongigas nun interreto -- konvinkiĝu pri lia grandeco http://www.oik.hu/eszperanto/tartalom2.htm

La blanka roko falis. Restis por ni nur liaj cindroj, lia kolektaĵo kun la spirito, kaj lia instruo, kiun li ĉiam ripetis: "rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante"

Tiom.

Ni adiaǔas kaj bonvenigas lin.

*

Kompletigoj:

Kun la financa helpo de UEA kaj HEA baldaǔ aperos la dua volumo de la Katalogo de la Klektaĵo Fajszy en la eldono de la Landa Fremdlingva Biblioteko.

Du bildoj pri li videblas en la hejmpaĝo de Éva Juhász http://www.ipernity.com/doc/32840/1101763 kaj http://www.ipernity.com/doc/32840/1101762.

Novaj artikoloj kaj fotoj pri li ĉe Éva Juhász: http://www.ipernity.com/blog/a.juhasz/32583 kaj ĉe Margit Juhász http://www.ipernity.com/blog/33638.