1.) La homoj daŭre okupiĝas pri konservado de sano kaj bonfarto per diversaj dietoj kaj sportoj; sed vidu: se la piedirado estus vere tiom saniga, la poŝtistoj neniam malsaniĝus; la baleno manĝas nur fiŝojn, konstante naĝas, tamen estas grase dika; la testudo sin movas malrapidege kaj trankvile, neniam hastas, preskaŭ ĉion manĝas, ĝi vivas tamen centjarojn; la leporo estas vegetarana, ĉiam kuras kaj saltadas, tamen ĝi vivas nur ĉ. kvin jarojn.Lasu do la sportojn kaj manĝu laŭplaĉe!

2.) Laŭ la statistikoj 23%-jn de trafikaj akcidentoj kaŭzas homoj sub influo de alkoholaĵoj. Sekve la restantajn 77%-ojn kaŭzas la pli danĝeraj homoj, kiuj trinkas nur akvon, teon, lakton, fruktosukojn kaj aliajn senalkoholajn trinkaĵojn. Gardu vin de ĉi tiaj danĝeraj homoj !