Tibor Sekelj estas unu el la plej grandaj E-verkistoj de ĉiuj tempoj, se oni juĝas laŭ la tradukoj de liaj verkoj al naciaj lingvoj. Lia sendube plej grava libro ĉefe verkita por infanoj sed legebla de ĉiuj estas la romaneto Kumeŭaŭa kiu estis tradukita al pli ol 25 lingvoj. Li naskiĝis en 1912 kaj la sekva jaro estas 100-jariĝo de lia naskiĝo. Mi tre esperas ke UEA proklamos por la E-mondo la Jaron de Tibor Sekelj. La libron Kumeŭaŭa en E eldonis UEA kaj la libron "Mondo de travivaĵoj" Edistudio en Pisa.
Antaŭ trideko da jaroj Kumeŭaŭa estis dum kelkaj jaroj deviga legaĵo por infanoj en Japanio.
La biografio de Tibor estas ege ampleksa, li agadis ege sukcese en minimume 10 kampoj de scienco kaj socia vivo, vizitis centon da landoj en la mondo kaj interalie estas ekskluzive merita por la dua rezolucio de UNESCO favora al Esperanto el la jaro 1985. Bedaurinde la E-mondo preskaŭ jam forgesis lin, ĉar li venas el malgranda popolo kaj ne multaj aferoj estis tradukitaj al la grandaj lingvoj (angla, franca). Mi ĝuste antaŭ kelkaj tagoj ricevis liston de filmoj arkivitaj en la kroata televido pri kaj kun li kaj estas impona kvanto, interalie dek arkivitaj pli ol 30-minutaj filmoj pri Australio kaj Novgvineo kiujn li filmis kaj reĝisoris kaj kiujn siatempe la kroata televido montris.
Indas sendube laŭeble rapide enretigi almenau Kumeŭaŭan kaj la "Mondo de travivaĵoj" (Li aŭtoris pli ol dudek diversajn librojn kaj verkis proksimume trionon en Esperanto, trionon en la hispana kaj trionon en la serbkroata. Dum siaj mondvojaĝoj li fondis 15 E-landajn asociojn kaj plurdekon da E-societoj en pli ol 20 landoj.

Strange, la literaturaj antologioj de E preskaŭ ne mencias lin kio estas absoluta maljustaĵo. Mi kredas ke liaj verkoj ĝuste pro sia simpleco kaj universaleco estas multe pli valoraj por la mondo ekster Esperantujo ol iu ajn verko de alia originala E-verkisto.