La 9-an de aprilo 2011 en la Tagnovaĵoj (Dnevnik) de kroata televido Nova TV oni aperigis raportaĵon pri enketo farita en la parlamento de Kroatio pri la scio de la angla lingvo. Oni kostatis, ke preskaŭ neniu el la demanditaj parlamentanoj kapablis (oni montris kelkajn kiuj kuraĝis paroli al la raportisto) bone paroli la anglan, inkluzive de la registarprezidantino Jadranka Kosor. La raportisto kostatis ke estas simile ankaŭ en la pola Sejmo kaj ke tie oni entreprenas kampanjon ke la parlamentanoj intense lernu la anglan pro tio ke Pollando transprenos la prezidadon de EU en dua duono de 2011.

Ĉu tio ne estas okazo por proponi al la pola parlamento rapidkurson de E kaj poste la parlamentanoj premu EU-on kiam ili komprenos ke eblas lerni E-on multoble pli rapide ol la anglan?