Pri du oficiroj.

Apude mi skribis mian memoraĵon pri stulta oficiro. Nun - ion pri aliaj oficiroj.
Estis aŭtuno de 1944-a jaro. Se Vi legis miajn aliajn artikoletojn - Vi scius, ke tiutempe mi loĝis, kun gepatroj, en Estonio. La jaron 1944 ni pasigis en vilaĝo Peedu - 25 kilometrojn sude de Tartu. Tien evakuigis nin devige la germana okupa povo antaŭ antaŭvidata soveta invado.
Ekde nia alveno al Peedu, en februaro ni loĝis en "Vana veski" - malnova muelejo.( Sufiĉe malbona foto kune kun foto farita de mi en 1993-a jarro - kiel aldonaĵo). Poste - somere ni transloĝiĝis al domo de iu profesoro Daaniel. Domo tre bela, en granda ĝardeno. Tie ni ĝisatendis foriron de germana armeo kaj eniro de la soveta.
Mia patro havis biciklon kiu staris en malgranda hangaro - ekster la domo. Unu tagon mia patro tra fenestro vidis kiel soveta leŭtenanto eniris la ĝardenon, iris al la hangareto kaj forkondukis la biciklon. Patro ne reagis - ja li na interbatados kun armita "liberiginto". Adiaŭ biciklo.
Poste miaj gepatroj segis hejtlignon kiu restis antaŭ la malnova dometo. Ankaŭ mi tie ĉeestis. Estis bona vetero. Alvenis - promenante - generalo. En unifotmo, kun aro da meritmedaloj. Salutis, alparolis - miaj gepatroj parolis bone la rusan lingvon. Sidiĝis sur la traboj... Mia patro al li - iel tiel -" kamarado generalo - oficiro antaŭ nelonge ŝtelis mian biciklon de la hangareto". La generalo: "Jes, mi kredas. Vidu kun kiaj homoj mi devas labori"...
Subite tra la ponteto alvenis simpla soldato kondukanta... la patran biciklon. Li rigidiĝis antaŭ generalo. Patro kuris rapide al la loĝejo kaj alportis la biciklan atestilon. Vere - la numero estas la sama.
La soldato iris perpiede - eble el Tartu kaj trovis kuŝantan biciklon. Per ĝi li pli rapide venis tien ĉi. Ŝajne oficiro forĵetis la biciklon kiam veturis ia aŭtomobilo.
Tiel mia patro reakiris sian havaĵon kaj soldato, certe feliĉa ke renkontiĝio kun generalo bone finiĝis, iris for.
......."Vidu kun kiaj homoj mi devas labori".
---
Sur la foto estas dometo(sur la unua plano), en kiu ni loĝis komence. La lignon gepatroj hakis ie antaŭ la domo. Videblas ankaŭ - malantaŭe - la ponteto trans rivero Elva


www.ipernity.com/doc/32594/3848304/in/album/103849