NIKOLAI VESTMAA
Allikas: Vikipeedia
Mine: navigeerimiskast, otsi

Nikolai Vestmaa (15. detsember 1898 Tori vald, Pärnumaa – 18. juuni 1983 Sydney) oli eesti loomaarst.

Õppis 1920 (vabakuulaja) ja 1922–1925 (lõpetas) Tartu Ülikoolis loomaarstiteadust.

Oli 1936–1944 Jõgeva loomaarst, 1944 põgenes Saksamaale, 1949 siirdus Austraaliasse.
---------------------------
Tiun ĉi mencion mi trovis en estonlingva "Vikipeedia". Ĉar la menciita persono estis mia onklo - mi jen provos plivastigi la enhavon. Estonan lingvon mi ne scipovas, sed konante la aferon - mi jenan tie tralegis: Nikolai Vestmaa (15 decembro1898 Tori vald (Estonio) - 18 junio 1983 - Sydney (Aŭstralio). Lernis 1920.........Tartua Universitato... veterinaria fakultato (?). Estis 1936-1944 veterinaro en Jõgeva.1944 fuĝis al Germanio, 1949 translokiĝis al Aŭstralio. Kaj tio ĉi estas ĉio.
Kiel mi menciis supre - li estis mia onklo. Mia avino havis du filinojn. La pliaĝa Valeria fariĝis edzino de Nikolai Vestmaa. La malpliaĝa fariĝis mia patrino. Kiam en 1940 jaro mia familio forlasis Vilnon kaj transloĝiĝis al Estonio - ni ĝuste en la domo de Vestmaa-familio trovis la unuan rifuĝejon. Tiam oni diradis, ke en Estonio - malgranda kaj nesignifa lando milito ne estos... Tamen en la sama 1940 jaro, junie, Estonio "libervole" aliĝis al la Sovetio. Kaj en Junio 1941 germana armeo surbordiĝis en Estonio kaj ekinvadis nordan parton de Sovetio. Miaj unuaj rememoroj devenas el la jaro eble 1940, certe el la jaro 1941. La militagadojn mi jam memoras. Fine de 1941 mi ekloĝis kun gepatroj en Tartu, sed ankoraŭ kelkfoje, en sekvintaj jaroj, mi vojaĝadis kun patrino kaj kun avino al geonkloj al Jõgeva. Kiam en 1944 fariĝis klare ke la germana okupado jam ne daŭros longe - onklo ekdecidis fuĝi el Estonio kune kun germana armeo. Kial? Dum la mallonga periodo de la unua soveta regado li donis al multaj kamparanoj atestilojn ke iliaj ĉevaloj ne taŭgas por militservo kiel tirbestoj. Poste - dum germana okupado - la loka gazetaro priskribis onklon kiel patrioton kiu per siaj agoj malutilis al soveta reĝimo. Kun tiaspeca "laŭdo" li certe ektroviĝis sur unuaj paĝoj de la listo de forportotoj al nordo aŭ al la Siberio. La sorto de liaj geinfanoj kaj edzino estus same terura. Nelonge antaŭ la militagadoj de la aŭtuno de 1944 jaro miaj gepatroj serĉis la familion, sed - ili trovis la domon en Jõgeva terebenigitan kaj provoj trovi ilin en Tallinn estis senfruktaj. La urbo estis plena de forkurantoj, en la haveno ĉiuj provis enŝipiĝi sur germanajn ŝipojn...
Nur en 1949 jaro mia patrino, pere de Ruĝa Kruco, trovis siajn parencojn en Germanio, en la usona zono. En la sama 1949 jaro ili elmigris al Aŭstralio. Onklo kun sia edzino kaj geinfanoj (Elga kaj Erik) feliĉe atingis Aŭstralion kaj tie pli kaj pli bonstate vivis. Post morto de mia patrino(en 1959 jaro) - mia avino kiu kune kun ni venis en 1945 al Pollando - ekdecidis veturi al Aŭstralio. Tio okazis komence de 1961-a jaro. Tie ŝi ĝisvivis 1976 jaron. Pri ŝia morto informis min onklo Nikolao. Mi poste korespondis kun li ruslingve ĝis lia morto en 1983 jaro (pri kiu fakto neniu min informis; la daton de lia morto mi nur el Vikipeedia sciiĝis).Rememoriĝis al mi ankoraŭ io:onklo havis fraton, kiu estis komunisto kaj post la milito ŝanĝis la familian nomon por ne havi saman kiel frato-forkurinto. Ni lasu lin. La nomon mi ne mencios.



27 de junio 1929 Nikolai Vestmaa kun sia edzino Valeria (fragmento de pli granda foto).

Nikolai Vestmaa. Apude mia patro tenas min (1940 aŭ 1941 jaro).












Mi aldonis ankoraŭ du fotojn: Nikolai Vestmaa sur sia motorciklo. Foto farita en 1940 jaro en la korto de lia domo. Malantaŭe la infano estas mi.

Dua foto fariĝis en 1958 jaro en Sydney (Aŭstralio). Tie videblas mia onklo, onklino kaj mia kuzo Erik.


1944 jaro. Nikolai Vestmaa, lia edzino Valeria filino Elga kaj filo Erik. Mi ne scias ĉu la foto fariĝis ankoraŭ en Estonio aŭ jam poste, en Germanio.