Malĝusta koloro.


El miaj rememoroj el la tempoj de milito mi ankoraŭ neniam rakontis pri ... malĝusta koloro de mia ĵerzo.
Estis jaro 1942. Tiutempe kun miaj gepatroj mi loĝis en Tartu (Estonio) ĉe la Riia Maantee (Riga Ŝoseo) - nun estanta daŭrigo de la mezurba strato Riia, en domo kun nuna numero 48. La "Ŝoseo" estis komenciĝanta malantaŭ la vagonara ponto. Se tion ĉi iam legos iu Tartuano aŭ konanto de la urbo - estos klare kie mi loĝis. Mi frekventis antaŭlernejon situitan ĉe la strato Näituse 5. La domo ekzistas ĝis nun.
Tiun tagon hejmen kondukis min mia avino kiu loĝis en Jõgeva, sed videble tiam estis en Tartu. Ni pasis la vagonaran ponton kaj iris ĉe dekstra flanko de la strato. Mi surhavis ruĝan ĵerzon kun same ruĝaj butonoj. De alia flanko de la strato alproksimiĝis al ni germana oficiro kaj alparolis avinon (ŝi rakontis tion ĉi al mi multe pli poste) ke "ĉi tie ne devas flagri la ruĝa koloro"; ŝi devas depreni la ĵerzon de infano aŭ fari ion ke ĝi ne estu videbla. Mia avino kiu estis german-ital-estondevena, parolis perfekte elegantan germanan lingvon - komencis ion - ke ja infano, ke ja la "Nazi-Socialista flago estas ja same ruĝa"...Oficiro nur ordonis "plenumi, ne diskuti".
Reston de la vojo mi iris vestita per avina ĵarzo, longa sur mi ĝis la tero. Nur tion mi memoras - kiel mi iris en tiu ĵerzo.
Oni diras - stultulojn oni ne semas. Ili naskiĝas mem. Kelkaj fariĝas eĉ oficiroj.