T
om ektimis. Ĝi reiris en la kampon, kaŭriĝis, provis sin kaŝi. Sed ĝi estis jam malkovrita. Per unu eksalto, Dick plonĝis en la tritikon kaj stariĝis sur la malantaŭaj piedoj por retrovi la lokon, kie kaŝiĝis la malamiko. Tom komprenis, ke ĝi devos akcepti la batalon. Ĝi restariĝis, firme rektiĝis sur siaj fortaj piedoj harditaj pro la kutimaj penoj. Kaj, eĉ nevole, ĝiaj spinharoj hirtiĝis, ĝiaj lipegoj leviĝis; ĝi estis preta por interbatali.

Alvenis la malamiko. Estante vidalvide, ili hezitis, ronde iris unu ĉirkaŭ la alia. Kaj, elmontrante la dentegojn, Dick bruske decidis impeti. Ĝi provis mordi sed ne trafis sian celon. Tom evitis ĝin, flanken glitis, kaj samtempe, subite turnante la kapon, longe ekŝiris la flankon de la kontraŭstaranto. Dick furioze kriegis. Per returniĝo, ĝi refoje alfruntis Tomon, antaŭ ol tiu ĉi povus mordkapti ĝian gorĝon. Dume de malproksime alkuris la doganisto. Tiam Tom returniĝis kaj forkuris, ĉar ĝi ja sciis, ke ĉio estos finita se la homo alvenos pafdistance. Furioza pro tio, ke fuĝas nun sia predo, la hundo impetis malantaŭ ĝin, saltis sur ĝian dorson, provis enplanti siajn kaninojn en la ŝultron. Sed la grandega tabaksako protektis Tomon. Dick ne eltrovis prenon sur tiu amaso senforma, kiun vane mordis ĝiaj makzeloj. Dume Tom kuntrenis la beston pli foren en la tritikokampo. Kiam ĝi taksis, ke ĝi estas sufiĉe for de la mastro, sen ia grunto, sen ia averto, Tom malrapidigis sian kuradon, kaj flanke enigis la dentegojn en la gorĝon de sia malamiko.

Ili sin rulis surtere, miksitaj en furioza interbatado. Dick sufokis, baraktis, koleris ĉar ĝi sentis sin mortanta. Ĝi tordiĝis, sin movis per grandegaj skuadoj. Ĝenata pro sia pakego, Tom ne havis sufiĉan flekseblon; ĝi klopodis por restariĝi, kiam ŝoko faligis ĝin dorsen. Dick sukcesis liberiĝi. Poste okazis konfuza miksbatalo : malsupre Tom, supre Dick mordante ĝian ventron kaj elŝirante haŭtopecojn. Ili sovaĝe gruntis, spiregis, ĝemis... ĝis kiam Tom sukcesis mordi la antaŭan kruron de la malamiko, iom sub la ŝultro. Sub ĝiaj molaroj la osto fleksiĝis kun longa krako, kvazaŭ seka ligno, kaj nete rompiĝis.

Dick haltis, ĉesis mordi, eligis ĝemon, kiu sinistre trenadis antaŭ ol estingiĝi. Jam estis Tom starinta kaj ĝi rapidegis tra la tritikoj. Ĝi alvenis la nudan areon, la sterilan erikejon, kie alkuris la doganisto. Ĝi ekvidis, ke la homo haltis; la hundo ja sciis, kion li tuj faros. Tial ĝi plilongigis siajn eksaltojn, antaŭen impetis per mirindegaj malstreĉoj de siaj poplitoj. Aŭdiĝis pafo. Dum ĝi sovaĝe saltis, io krude trafis Tomon kaj ruligis ĝin surteren. Sed nenion ĝi sentis. La kuglo nur trairis la dikan tabaktavolon, kiun ĝi portis surdorse. Kaj tuj restarinte, Tom daŭre forkuris kaj alvenis al la unuaj ondantaj dunoj; tie, ĝi ĉesis kuri, haltis malantaŭ maldika arbetaĵo, kiu kreskis sur la sablo, kaj rigardis. Ĝi vidis la doganiston, kiu alproksimiĝis al sia hundo. La vundita besto daŭre hurladis. Dua pafo... tuj ĉesis la hurladoj.

Tom longe atendis, ke la luno estu denove nubkaŝita. Poste, ombrego kuris sur la senvivan vastejon kiam pasis nubo. Nur tiam Tom forlasis sian kaŝejon antaŭ ol malaperi inter la dunojn.

Ankoraŭ longatempe ĝi plu kuradis. Ĝi grimpadis supren-suben montetojn, ondiĝojn kun krutaj deklivoj, ree supreniris, dum unu momento malkovris la senvivan kaj senliman hulon de la dunaro, kaj denove plonĝis. Ĝi tuŝetis veprojn, kuradis sur la seka herbo, kiun la vento svingis per turmentaj tremoj.

Ĝia neerarema flaro anoncis la ĉeeston de alia doganisto iom pli malproksime. Por eviti lin, ĝi devis alproksimiĝi al la maro. De tiam Tom laŭiris la strandon. Firme sur siaj piedoj, ĝi nelacigeble kuradis sur la malseka sablo, kie la alfluo bruete deponis malpurajn ŝaŭmpaketojn. Blovadis fortega vento. En la stranga purblua ĉielo fuĝis nuboj, krudaj masoj tra kiuj malvarme lumis la luno. Ĝi arĝente franĝis la ondokrestojn, kuŝigis mirigitajn kontrastojn de lumo kaj ombro sur la dunoj, inundis la senliman strandon de pala radiado, kiu heligis la flavan sablon. Tie, laŭirante la flusolinion, projekciante sur la grundon netan kaj fortikan ombron, Tom senlace plilongigis sian rapidan kaj regulan paŝon, rapide kaj senpene trotadis, apenaŭ elspirante. Ĝi estis kapabla tiele iradi horojn, kun tiu sama facileco. Ĉirkaŭ la hundo, plenigante la spacon, blovis la vento kun monotona kaj senŝancela kanto. Dum la silentaj intertempoj, aŭdiĝis nur la basvoĉo profunda kaj majesta de la ondoj. Ili alkuris el la plej fora alfluo de la tajdo, haste kaj regule, plenaj de kolosa kaj retenata forto. Ili ĉiuj ŝajnis konverĝi al Tom, mole venis sur la strandon por morti ĉe ĝiaj piedoj, kaj kelkfoje dolĉe lekis ĝiajn krurojn, kun tremeto de ŝaŭmanta akvo.

Ĉirkaŭ noktomezo, tra la dunaro, Tom revenis en la domon de sia mastro. Kaj demetita de siaj dek-ok kilogramoj da kontrabanda tabako, ĝi englutis kun ĝoja apetito grandegan pladon da ĉevalaĵo kun brano, antaŭ ol ekdormi.

---------------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------------