Informo :

laŭ "facebook" >> Universala.Esperanto.Asocio

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto, UFE.

Lillo estas la ĉefurbo de la regiono, en kiu situas ankaŭ Bulonjo-ĉe-Maro. La urbo de la unua UK tamen ne havas la necesajn kondiĉojn por konsiderinde pli granda kaj ankaŭ laŭ sia programo alispeca evento ol tiu en 1905, dum la kongresejo Lille Grand Palais en la regiona ĉefurbo fariĝis populara ejo de plej diversaj grandaj kongresoj, foiroj kaj aliaj eventoj. Tamen, dum la 100-a UK okazos tuttaga ekskurso al la proksima Bulonjo-ĉe-Maro.

Universala Kongreso de Esperanto estas unu el la plej longedaŭraj kongresaj tradicioj en la mondo. Kvankam tiu tradicio komenciĝis en 1905 kaj do estos jam 110-jara en 2015, la jubilea UK en Lillo portos la numeron 100, ĉar dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj UK ne povis okazi. La 100-an datrevenon de la unua UK oni festis per la 90-a UK en la litova ĉefurbo Vilno en 2005