Sano Yoko (1977)



Iam milionfoje vivis kato
Li milionfoje mortis, li milionfoje vivis.
Estis belega tigrostria kato.

Miliono da homoj amis lin,
Kaj miliono da homoj ploris kiam li mortis.
Sed neniam ploris la kato.

Foje, li estis posedaĵo de la reĝo.
La kato ja malamis la reĝon.



Batalema, la reĝo ĉiam bataladis.
Li ĉiam metis la katon en belegan kaĝon kaj kunportis ĝin kun li.
Iun tagon, devojiĝanta sago trafis la katon, kiu pro tio mortis.
Meze de la militkampo, la reĝo premis la katon
kaj ploris.
La reĝo forlasis la batalon kaj revenis en sian palacon.
Li enterigis la katon en sia palaca ĝardeno.

Foje, la kato estis propraĵo de maristo.
La kato malamegis la mariston.



La maristo kunportis lin tra ĉiuj maroj kaj havenoj de la mondo.
Iun tagon, la kato elfalis el la ŝipo.
Li ne scipovis naĝi.
La maristo rapide elakvigis la katon per reto kaj metis lin sur la ŝipo.
Sed la kato estis ĝisoste trempita, kaj jam mortis.
La maristo premis la katon similan kiel trempita viŝtuko
kaj brue ploris.
Li enterigis la katon sub arbo en la parko de fora havenurbo.

Foje, la kato apartenis al cirka magiisto.
La kato malamegis cirkon.



Ĉiutage, la magiisto metis la katon en skatolon,
Kaj poste li tranĉis la skatolon en du partojn.
Li elskatoligis la katon kiu sekure volviĝis en bulo,
Kaj la spektantaro aplaŭdis lin kaj ĝoje kriegis.

Iun tagon, la magiisto spertis malsukceson, kaj li mise distranĉis la katon en du fragmentojn.
La magiisto premis kontraŭ si la katajn fragmentojn, tenante po unu fragmenton en ĉiu mano
kaj li bruege ploris.
Neniu aplaŭdis.
Li enterigis la katon sub la tendo de la cirko.

Foje, li apartenis al rabisto.
La kato malamegis rabadon.



La rabisto ĉiam kunportis la katon al la urbon meznokte,
trairante la mallumajn stratetojn kiel la kato, per veluraj paŝoj.
La rabisto ŝtele eniris nur la domojn kiuj havas hundon.
Kiam la hundo bojas kurante post la kato, li sekure eniris la domon.
Iun tagon, la kato estis mordita de la hundo, kaj pro tio mortis.
La rabisto premis kontraŭ si la katon kun ŝtelita diamanto, trairante la stratetojn
kaj plorante kun granda bruo.
Li revenis hejmen kaj enterigis la katon en sia ĝardeneto.

Foje, la kato estis posedaĵo de maljuna soleca vidvino.
La kato malamegis la maljunan solecan vidvinon.



Ĉiutage, la vidvino premis la katon sur siaj genuoj
Rigardante kelkfoje eksteren tra la fenestreto.
La kato sidis sur la genuoj de la vidvino kaj dormetis.
Kun tempofluo, la kato maljuiĝis kaj mortis.
La maljuna sekiĝinta vidvino premis kontraŭ si la sekiĝintan katon
Kaj ŝi ploris la tutan tagon.
Ŝi enterigis la katon sub arbo en sia ĝardeno.

Foje, la kato apartenis al knabino.
La kato malamegas la infanojn.



La knabino kelkfoje metis la katon sur sia dorson
aŭ dormis tro premite lin kontraŭ si.
Kiam la knabino ploris, ŝi viŝis siajn larmojn per la dorso de la kato.
Iun tago, la knabino dorsoportis la katon,
nodante snureton ĉirkaŭ la kolo de la kato. La kato mortis.
La knabino premis kontraŭ ŝi la katon kies kapo svingetis
kaj ŝi ploris la tutan tagon.
Ŝi enterigis la katon sub arbo en sia ĝardeno.

Morto ne tedas la katon.

Foje, la kato apartenis al neniu.
Li estis vaganta kato.
Por la unua fojo, la kato estas sia persona kato.
La kato amegis sin mem.
Kiel vi scias, estis belega tigrostria kato.
Certe li fariĝis belega tigrostria kato.



Ĉiuj junaj katinoj deziras fariĝi la edzino de la kato
Iu donacis al li grandajn fiŝojn.
Iu donacis al li la plej bongustan raton.
Iu donacis al li katherbojn.
Iu lekis lian belegan felon per sia lango.
La kato diris: « Mi jam mortis milionfoje. Post tiom longa tempo ĉio estas bagatelo! »




Estis nur unu katino, kiu neniam rigardis la katon.
Ŝi estis bela blanka katino.



La kato alproksimiĝis al ŝi kaj diris : « Mi jam mortis milionfoje ! »
« Ĉu » estas ĉio, kion diris la katino.
La kato ekkoleretis, kiel vi scias, li amas sin mem pli ol iu ajn.
La sekvantan kaj la sekvantan tagojn, la kato alproksimiĝis al la blanka katino kaj diris :
« Ĉu veras, ke vi estas vivinta eĉ ne unu fojon ? »
« Jes » estas ĉio, kion la katino diris.

Foje, la kato ekstaris antaŭ la blanka katino
kaj faris tri sinsekvajn saltojn.



Li diris : « Foje, mi estis cirka kato, ĉu vi scias. »
« Ĉu » estas ĉio, kion la katino diris.
« Ĉu vi scias, ke mi jam mortis unu… » ekdiris la kato, poste
« Ĉu mi tedas vin se mi estas apud vi ? » li demandis al la blanka kato.
« Ne », ŝi respondis.

Kaj de tiam, la kato ĉiam estis apud la blanka katino.
La katino naskis multe, multe da ĉarmaj katidoj.
La kato ne plu diris : « Ĉu vi scias, mi estis… »
Finfine la kato amis la blankan katinon kaj ŝiajn katidojn
pli ol li amis sin mem.



Kun la fluanta tempo, ĉiuj katidoj kreskiĝis
kaj ĉiuj foriris laŭ sia bontrovo.
« Ili fariĝis belegaj vagantaj katoj, ĉu ne ? »
diris la kato kun fiereco.
« Jes » diris la blanka katino, ronrone.

La blanka katino iomete maljuniĝis.
La kato pli milde murmuris
Li volis ĉiam vivi kun la blanka katino.



Iun tagon, la katino kuŝis apud la kato, kaj kviete ĉesis moviĝi
La kato ploris por la unua fojo
La tutan tagon kaj la tutan nokton.



Kaj ankoraŭ la tutan tagon, la tutan nokton li ploris milionfoje.
Tage kaj nokte, tage kaj nokte la kato ploris,
Ĝis iun tagon, kiam la suno leviĝis kaj brilis, li ĉesis plori.
Kuŝante apud la blanka katino, li kviete ĉesis moviĝi.

La kato ne plu renaskiĝis.



Esperanta traduko de Nguyen Xuan Thu, el la franca versio (2015)