Entute mi trovis 1072 ul-vortojn. La plej ofte uzata vorto estas « Eternulo » (699 foje). Mi miris pri la multeco da diversaj vortoj. En la originala teksto multaj vortoj estas en la plurala kaj/aŭ akuzativa formo.
Jen la listo
adultulo, aligentulo, altrangulo, arogantulo, atestulo, blindulo, ebriulo, eminentulo, Eternulo, falsemulo, fanfaronulo, feliĉulo, fidelulo, fierulo, fortikulo, fortkorulo, fortulo, fremdulo, grasulo, humilulo, junulino, junulo, justulo, karulino, kontraŭulo, krimulo, kunulo, kvietulo, majestulo, malaltrangulo, malbenulo, malbonagulo, malbonulo, malfeliĉulo, maliculo, maljunulo, malklerulo, malliberulo, maljunulo, malnoblulo, malpiulo, malriĉulo, malsaĝulo, malsatulo, malvirtulo, malvivulo, mizerulo, mutulo, pekulo, perfidulo, perfortemulo, perfortulo, piulo, plejaĝulo, Plejaltulo, Plejpotenculo, posteulo, potenculo, proksimulo, prudentulo, purkorulo, purulo, ribelulo, riĉulo, saĝulo, sangavidulo, sanktulo, senfruktulino, senhavulo, senklerulo, senkorulo, senprudentulo, sensaĝulo, sensciulo, simplanimulo, skeptikulo, solulo, sopranulo, surdulo, timindulo, venĝemulo, virtkorulo, virtulo.


Mi intencas fari la saman laboron pri la Sentencoj de Salomono kaj mi estas scivolema, ĉu mi trovos ankoraŭ pli da ul-vortoj.