Venos baldaù la kongresa tempo kaj la feriperiodo. Kelkaj el vi sendube vojagxos al la Universala Kongreso en Kopenhago aù la kongreso de SAT, aù la Internacia Junulara Kongreso, aù aliloke...

Mi vojagxos sude de Francio iam. Mi ne partoprenis la Universalajn kongresojn ekde la jaro 2000. Tiu de 1998 okazis en Montpellier (Francio) kaj mi estis membro de la Loka Kongresa Komitato. Poste en 1999, mi vojagxis al tiu en Berlino. Mi suficxe bonege konas tiun urbon kie mi estis deko de fojoj ekde de 1975 cxu kadre de esperantistaj renkontigxoj, cxu kadre de la gxemela asocio de la Posxto.

Mi vere sopiras kaj revas pri reveno en Berlino, venontan jaron, kadre de la komuna germana, pola, dana kongreso. Mi esperas ke partopreno al tiu kongreso eblos. Mi atendas la unuajn informojn.

Agrablan kongreson al cxiuj ! Agrablajn feriojn al cxiuj !