Inter la 22-a kaj la 26-a de aprilo estis organizita en Sete (34) la interasocia renkontigco cxe Mediteraneo. Kaj, mi ecx aldonu ke la renkontigxo ankaù daùris la 27-a cxar estis organizita plusa ekskurso.

Kion diri pri tiu renkontigxo ? Unue, ke gxi estis bonege organizita kun abundaj programeroj. Sed unue, kiuj estis la partoprenantaj asocioj : Esperanto France, SAT Amikzro, FFEA (Franca Fervojista Esperanto Asocio), FKEA (Franca Katolika Esperanto Asocio), GEE (Groupe des Enseignants Esperantophones) Eurokka kaj Langvedoka Esperanto Federacio. Aligxis al la renkontigxo preskaù 400 partoprenantoj.

Kion diri pri la kongresejo ? Tre taùga estas havi la logxadon kaj la cxefajn salonojn sur la sama loko. Le Lazaret, fericentro jam multe konata de la esperantistoj cxar akceptas la partoprenantoj de federaciaj stagxoj jam delonge. Mapon de la centro ni havis en la kongresan libro, tio multe faciligis la sxercadon de lokoj. La dometoj havas tre interesan nomon « Les flamants, les goëlands, le cormoran... ». La restoracioj senprobleme akceptis la gekongresanoj kaj cxiuj miris pri la rapideco de la servistoj tagmeze kaj vespere.

Kion diri pri la programo ? Gxi estis abunda kaj rixcplena ! Imagu dum 3 tagoj, estis organizitaj 15 prelegoj (helpo al migruloj, cxu esperanto estas facila lingvo, esperanto en politiko, humuro Lorjak kaj Beaucaire, ... kaj multaj aliaj) sen forgesi la ekzamensesioj de KER kaj 6 muzikaj spektakloj kaj 1 teatrajxo.



Kion opinias la kongresanoj pri tiu renkontigxo ? Hazarde survoje : Bonege organizita... Belega programo.... Tro da prelegoj samtempe... Tromulte da spektakloj...Bonega ideo kunvenigi pluraj asocioj samtempe... Asocioj perdas identecon kiam ili kune kongresas....