Karaj, mi sendas raporton de la 25a de majo.

La 25an de majo

Intervjuo kun honora profesoro Anzai Ikuroo
Evidentiĝis, ke la nukleaj reaktoroj n-roj 1, 2 kaj 3 atingis la staton
de kernofandiĝo. Pri tiu kaj aliaj aferoj, ĵurnaloj diverse raportas
relative trankvile, kaj pro tio legantoj emas opinii, ke la akcidentoj pli
kaj pli kvietiĝas, sed aliflanke semajnaj gazetoj raportadas terurajn
novaĵojn, fotojn kaj antaŭvidojn pri la nuklea infero. Homoj nun ne multe
fidas tiel nomatajn specialistojn pri nukleo el famaj universitatoj, kiuj
ofte aperis en televido, tial estas malfacile kompreni, kio estas vera.
Hodiaŭ mi tradukos intervjuon kun honora profesoro de la universitato
Ricumeikan en Kioto s-ro Anzai Ikuroo, kiu aperis en la ĵurnalo Akahata la
22an de majo. Li diplomiĝis en la fakultato de atomteknologio en la
universitato Tokio. Li estis kontraŭ la konstruado de nukleaj centraloj,
tial li ne estis akceptita en “la vilaĝo de atom-esploristoj”, kiuj
subtenadas la nukle-energian politikon de la registaro. Li fondis
“Pacoficejon” en la urbo Kioto kaj agadas por demokratio. Jen estas la
traduko:

Nuna Stato de la reaktoroj
La elektra kompanio Tokio kaj Subministeria komitato pri nuklea kaj
industria sekureco raportas, ke kvanto de eliĝanta radioaktiveco pli kaj pli
malmultiĝas, sed en efektiveco la kriza problemo de tiuj damaĝitaj reaktoroj
tute ne solviĝis. Ne nur en la reaktoro n-ro 1, sed ankaŭ en n-roj 2 kaj 3,
oni ne scias, kio okazis/as al la grandkvanto da uzitaj nukleaj brulaĵoj.
La 30an de marto 16 homoj, kiuj antaŭenpuŝis la nukleenergian politikon
kiel gravuloj en la registara komitato pri sekureco de atomenergio, deklaris
sian pardonpeton al la popolo kaj publikigis la urĝan proponon. En ĝi ili
klarigas jene:
Kernofandiĝo povos fandi reaktor-sekurujon, kio kaŭzos detruon de la
funkcion fermi radioaktivecon en la reaktor-sekurujon.
La eventuala hidrogengasa eksplodo povos okazigi grandskalan kaj seriozegan
nuklean malpurigadon.
Mi opinias, ke tiu stato ankoraŭ daŭras.

Faru mapon pri la malpurigado
Kvanto de radioaktiveco akumulita en la nukleaj brulaĵoj en la reaktoro
estas grandega. La kvanto grandiĝas laŭ la longeco de la funkciado de la
reaktoro. Nun tiu radioaktiveco eliĝas eksteren. La 12an de aprilo, kiam la
Subministeria komitato pri nuklea kaj industria sekureco konstatis, ke tiu
ĉi akcidento estas 7a nivelo laŭ la internacia normigo, same granda kiel tiu
de Ĉernobil, ĝi kaj la Komitato pri nuklea sekureco respektive publikigis
jene kvanton de radioaktiveco elirinta eksteren:
370 000 000 000 000 000 bekereloj
630 000 000 000 000 000 bekereloj
Tiu kvanto estas neimageble grandega. Se tiu kvanto egale estus disĵetita en
la tuta Japanio, troviĝus 800000 radioj en 1 kvadrata metro ĉiun sekundon.
Se radioaktiveco plu eliĝos eksteren, kion ni faru? Ni devas prepari
evakuplanon anticipe.
Oni ofte parolas pri la danĝero de jodo 131, kiu akumuliĝos en la tiroido
en la homa korpo, sed eliĝas ankaŭ cezio 137, kiu restos en la tuta korpo,
kaj stroncio, kiu akumuliĝas en ostoj, ktp. Oni faru mapon, kiu montras, kie
kaj kiom troviĝas kiu radioaktiveco. Tio ne estas malfacila laboro. Sen tia
mapo oni ne povos eĉ plani la hejmenrevenon de la loĝantoj ĉirkaŭ la
centraloj.

Kiun energipolitikon ni havu?
En Japanio troviĝas 54 nukleaj reaktoroj, el kiuj 40 funkcias. La nuklea
centralo Hamaoka, kies haltigon la kompanio decidis laŭ la peto de la
registaro, ne estos forĵetita. La decido estas nur haltigo ĝis la finaranĝo
de kontraŭcunama rimedo, kvankam ĝi staras sur la nesto de la antaŭvidata
tertremego.
En la gubernio Hukui troviĝas 15 reaktoroj, kiuj liveras elektron al la
urboj Osako, Kobeo, Kioto ktp. en la regiono Kansai. Ĉi tie ekzistas aktiva
fendego. Se okazus granda akcidento en tiuj reaktoroj, estos malpurigitaj
tiuj urboj situantaj en la radiuso de 100 kilometroj kaj ankaŭ la lago Biŭa,
kiu liveras akvon al tiuj.
Pri ĉi-foja akcidento ne nur la elektro kompanio Tokio sed ankaŭ la
registaro estas kulpaj, ĉar la nuklea energio estis enkondukita laŭ la ŝtata
politiko. Kaj malantaŭ la akcidento estas diversaj problemoj: malbona
kapablo de la kontrolado pri la sekureco, blinda kredo al la sekureco de la
nukleaj centraloj, nedemokratiaj leĝaro kaj administrado, kaj malakcepto de
kritikoj kaj kritikantoj ktp.
Japanio, la tertrema insularo, kiu tute ne estas taŭga por la konstruado
de nukleaj centraloj, ne dependu de tiuj. Ni retiriĝu de la nuklea energio
iom post iom kaj direktu sin al ekspluatado kaj disvastigo de recirkuligebla
energio kaj energiŝpara vivado. Tio devas esti en la “Granda projekto por la
venontaj 100 jaroj”. (Fino)

En gazetoj ofte aperas fotoj de la detruitaj reaktoraj domoj. En televido
oni ne povas vidi detale, sed en tiuj fotoj troviĝas teruraj pejzaĝoj. La
domoj estas detruitaj kaj la tegmentoj falis suben pro la tertremo, la
cunamo kaj la posta gaseksplodo. Kial la reaktoroj povas esti sendifektaj en
tia situacio? La elektra kompanio Tokio ne volas agnoski tian situacion kaj
ĉiam malfrue prenas la taŭgajn kontraŭrimedojn.

>
> HORI Jasuo (s-ro)