Mesagxo de HORI Yasuo

> Mi sendas raporton pri la japana katastrofo. Mi ekiros al Danio la 17an de
> julio, do eble mi ne povos verki g^is mia reveno la 1an de augusto. G^is!

La 14an de julio

Post la morto de mia patrino en majo mi havas multajn laborojn: funebraj
aferoj kaj preparo por transloĝiĝo al miapatrina domo, pro kio mi ne havis
tempon por raporti pri seriozaj aferoj. Hodiaŭ mi ĉesis labori por tiuj
domaferoj kaj dediĉas min por raporti pri tri mapoj pri la nuklea akcidento.

Kvanto de de-ekstera radioaktiveca eksponiĝo
La Japana Atomenergia Agentejo (duonŝtata organizo) publikigis jenan mapon
titolitan “Provkalkulo pri kvanto de de-ekstera radioaktiveca eksponiĝo dum
du monatoj post la akcidento”. Komence ĝi montras jene “gravajn aferon por
kompreni la provkalkulon”:
1. La kalkulo baziĝas sur la hipotezo, ke homoj eksponiĝus ekstere dum 24
horoj tage, tial efektiva kvanto de eksponiĝo malpliiĝas.
2. Por kalkuli por unu jaro oni emas multobligi la montritajn ciferojn per
6, sed tio ne estas ĝusta, ĉar dum la postaj 10 monatoj la kvanto de
radioaktiveco ne estos tiel granda kiel dum la komencaj du monatoj.
3. Ankaŭ sur la maro ni kalkulis la kvanton de la eksponiĝo same kiel sur la
tero, sed en la maro radioaktiveco disvastiĝas kaj maldensiĝas, tial la
ciferoj ne havas signifon.
4. Ni ne inkludis radioaktivecon eliĝintan el la reaktoroj n-1 kaj n-ro 3
dum la 12a-14a de marto, tial en nia analizo la eksponiĝa kvanto povas esti
malpli ol la reala kvanto, kaj krome dum tiu periodo povas esti, ke
radioaktiveco flugis maren.
5. Post la 15a de aprilo kvanto de radioaktiveco eliĝinta el la reaktoroj
malpliiĝas, tial nia kalkulo povas esti pli ol la realo.
Kaj poste la Agentejo klarigas la diagramon: la lokoj, kiuj eksponiĝis per
pli ol 1 mikro-Sieverto da radioaktiveco, estis nur malgranda parto de la
gubernio Fukuŝima, ekzemple 1,012 mSv en Sugicuma en la urbo Fukuŝima (62
kilometrojn fore de la centralo) kaj 16,32 en Nagadoro en la urbo Iitate (33
kilometroj).
Kaj sur la mapo oni aldonis atentigon jene: “Tiu analizo baziĝas sur
simulado kaj sur supozata proporcio de eliĝinta radioaktiveco, tial ĝi ne
montras la realan kvanton de radioaktiveco”.
Kiel vi interpretas tiujn klarigojn?

Kiel disvastiĝis radioaktiveco?
Prof. Hajakaŭa Jukio de la universitato Gunma, kies fako estas vulkanoj,
uzante sian scion pri la disvastiĝo de vulkana cindro, trovis 4 vojojn de
fluganta radioaktiveco. (laŭ la semajna gazeto Gendai)

La gazeto klarigas jene:
1. La 21an de marto pluvis, pro kio en Tokio kaj la ĉirkaŭaj urboj oni
trovis malpuran akvon.
2. La terura afero estas, ke neniu scias, kiam eliĝis grandkvanto da
radioaktivaĵoj. Eble rompiĝo okazis ie en la instalaĵoj kaj elŝprucis forta
radioaktiveco. Tion atestas la 3a vojo en la vespero de la 15a de marto,
kiam ne okazis eksploda akcidento, tamen forte flugis radioaktivaĵoj.
La artikolo prezentas la liston de 100 lokoj pri radioaktiveco en la
orienta Japanio. Laŭ ĝi la duono de la lokoj estas pli malpurigitaj ol la
normo.

Al la tuta mondo
Tiu nuklea akcidento malpurigis ne nur Japanion, sed ankaŭ la tutan
mondon. La teamo de universitatoj Kjuuŝuu kaj Tokio publikigis mapojn, kiuj
montras, kiamaniere disvastiĝis radioaktiveco el Japanio. Laŭ la klarigo:
1. Post la nuklea akcidento, radioaktivaĵoj estis blovitaj pli ol 5000
metrojn alten, transportitaj per la okcidenta vento kun rapideco de 30
metroj/sekunde kaj post 3 tagoj atingis la okcidentan marbordon de Usono
9000 kilometrojn foran. La radioaktivaĵoj ekflugis per alia okcidenta vento
kaj atingis Islandon la 20an de marto. Poste ĝi suden flugis, atinginte
Eŭropan kontinenton. La 23an de marto radioaktiveco estis detektita en
Svislando. Oni diras, ke la denseco fariĝis maldensega, nome 100-milionone,
kaj ne kaŭzas malsanon al homoj.

Ne malmultaj ankoraŭ insistas pri atomenergio
La nuna novaĵo rilate al la nukleaĵo estas malpurigita bovaĵo produktita
en la gubernio Fukuŝima. La viando estas jam preskaŭ konsumita en 8
gubernioj. Terkulturisto aperinta en televido kun larmo diris, ke oni baldaŭ
ne povos produkti terkulturaĵojn en la tuta Japanio pro radioaktiveco. Li
estas prava.
La 29an de junio aperis jena senrjuu, satira hajko, en la ĵurnalo Asahi:
Registriĝu tuj
La tutan Japanion,
atomheredaĵ’
Tiamaniere la nuklea akcidento de Fukuŝima malpurigas la tutan Japanion, kaj
eĉ la tutan mondon, sed ankoraŭ ne malmultaj homoj insistas pri nuklea
energio. En la industria mondo homoj timas, ke pro la manko de elektro
industrio stagnos, sed dum la pasintaj 3 monatoj elektro ĉiam sufiĉis. Kion
ili timas? Homoj, kiuj laboras por nukleaj centraloj, timas perdon de sia
laboro, sed ĝis la perfekta haltigo de la centralo oni bezonas multajn
jarojn, kaj dume ili ne perdos laboron. Al ambaŭ tavoloj mankas internacia
vidpunkto kaj perspektivo por estonteco. Ĉu ili rajtas kaŭzi suferon al la
homaro kaj al la estonta generacio? Se ili pensus tiamaniere, la respondo
estus nur unu: ĉesi dependi de atomenergio.
La japanoj estas la unuaj, kiuj suferis pro atomenergio, nome atombomboj de
Usono, kaj mi deziras, ke ili estu la lastaj, kiuj suferigis la homaron per
atomenergio.

La polico rekalkulis la malaperintojn kaj ĝisdatigis la nombron la 7an de
julio.

>