Malgarantio: Tiu ĉi teksto estas liverita de Ipernity al Esperanto-parolantoj nur informcele. La originala dokumento troveblas tie: www.ipernity.com/about/tos/?lg=fr

 

 

Ĝeneralaj Kondiĉoj por Uzado

Tiuj ĉi Ĝeneralaj Kondiĉoj por Uzado regas la uzadon de la publikiga, eldona kaj dokumenthaviga ciferecaj servoj kaj la interrilaton de uzantoj pere de la retejo www.ipernity.com (ĉi-poste, la «Servoj»), liveritaj de la societo Ipernity Org, SAS kun kapitalo de 300 000 eŭroj, kun sidejo en 1 place du château à Mougins (06250) Francio, registrita en la RCS [Régistre du commerce et des sociétés - Registro pri komerco kaj societoj] de la urbo Cannes sub n-ro 435069216 (ĉi-poste, «Ipernity»).

 

1. Akceptado de la Kondiĉoj por Uzado

1.1 Se vi uzas la Servojn, vi akceptas tiujn ĉi Ĝeneralajn Kondiĉojn por Uzado.

1.2 Krom tio la uzo de difinitaj elementoj de la Servoj povas implici, ke vi akceptas specifajn kondiĉojn, uzolicencon, aŭ ke vi respektas uzoĉarton, kiu troveblas sur la paĝoj dediĉitaj al tiuj elementoj de la Servoj. Se ne aperas kontraŭa avizo, tiuj ĉi specifaj reguloj aldoniĝos al tiuj ĉi Ĝeneralaj Kondiĉoj por Uzado. Tamen, okaze de kontraŭdiro, la pli specifaj reguloj havos prioritaton.

1.3 Uzante la Servojn, vi povas ankaŭ esti kondukata al partnera servo, kiun Ipernity proponas al vi pere de siaj Servoj. Tiuj ĉi servoj ĝenerale estas rekoneblaj per la markobildo de la partnero kaj estas akompanataj de iliaj propraj kondiĉoj por uzado. Uzante tiujn partnerajn servojn, vi akceptas ankaŭ iliajn kondiĉojn por uzado. En tiu ĉi okazo nur ties kontrakto regos viajn rilatojn kun tiu partnero, fremdaj al Ipernity.

1.4 Ipernity havas la rajton modifi tiujn ĉi Ĝeneralajn Kondiĉojn por Uzado, ĉu tute ĉu parte, kaj kiam ajn. Okaze de modifo, Ipernity komunikos al vi la novajn Ĝeneralajn Kondiĉojn por Uzado per ligilo atingebla fine de la paĝo de la retejo www.ipernity.com. Se uzanto plu uzas la Servojn post la komuniko de la modifoj, tiu tiel akceptas la novajn Ĝeneralajn Kondiĉojn por Uzado.

1.5 Estas konsilate al vi loke konservi ekzempleron de la Ĝeneralaj Kondiĉoj por Uzado.

 

2. Uzado de la Servoj

2.1 Vi rajtas uzi la Servojn nur se vi atingis la minimuman postulatan aĝon por kontrakti valide kaj se nek francaj nek viaj loĝlandaj leĝoj malpermesas al vi uzadon de tiuspecaj servoj.

2.2 Por uzi la Servojn vi devas disponi interret-aliron, ĉu rekte perkomputile, ĉu per alispeca retumilo, kiel ekzemple retumiloj enkorpigitaj en poŝtelefonoj aŭ poŝkomputiloj. Nur vi responsas pri eventualaj elspezoj kaŭzitaj de la interret-aliro kaj rilataj servoj.

2.3 Uzante la Servojn, vi povas esti demandita disponigon de aktuala kaj preciza persona identigo, aktuala loĝadreso, naskiĝdato, valida retpoŝtadreso kaj de aliaj informoj eventuale bezonataj por la aliĝo kaj/aŭ daŭriga uzado de la Servoj. Ĉi tiuj informoj estos kolektitaj kaj uzataj en akordo kun la Privateca politiko, detale legebla tie: www.ipernity.com/about/you

Vi konsentas:

  • disponigi pravajn, precizajn kaj kompletajn informojn;
  • prizorgi kaj regule aktualigi tiujn informojn;
  • ne aliĝi plurfoje – alidire unu fizika persono rajtas uzi ununuran konton.

La disponigo de supre menciitaj informoj kaj ilia aktualigado tiel ke eblos ĉiam identigi vin estas necesa kondiĉo de via rajto uzi la Servojn.

2.4 Vi responsas pri la sekreta konservado de viaj salut-informoj. Vi responsas ankaŭ pri ĉiaj kaj ĉiuj agoj faritaj per via konto kaj vi konsentas tuj atentigi Ipernity okaze de eventuala misuzo de via konto, salut-informoj aŭ okaze de ĉiа ajn rompo de ilia sekurigo.

2.5 Ipernity nek responsas pri iu perdo kaj damaĝo rezultanta de malplenumo de viaj supremenciitaj responsoj nek responsas pri konduto de aliaj personoj uzantaj vian konton, pro intenca aŭ hazarda malkaŝo de viaj salut-informoj.

 

3. Deca konduto

3.1 Vi komprenas ke ĉiuj informoj, datumoj, tekstoj, programoj, muziko, sonaĵoj, fotoj, vidaĵoj, filmoj, mesaĝoj, aŭ aliaj aĵoj (ĉi-poste, la «Enhavo») estas la sola responso de la persono kiu publikigas ilin. Ipernity ne regas la Enhavon apriore, kaj ĝenerale ne devigas sin kontroli la Enhavon, kiun la uzantoj afiŝas per la Servoj. Tial, Ipernity rezervas la rajton, sed ne estas devigita, antaŭkontroli, vidi, malpermesi, aŭ forigi iun ajn Enhavon, kiu estas disponebla per la Servoj. Vi komprenas, ke per uzado de la Servoj vi eble rivelos al vi mem la Enhavon, kiu estas ofenda, maldeca, aŭ malaprobinda, kaj ke vi uzas la Servojn je via propra risko.

3.2 Vi konsentas ke vi estas responsa pri via propra konduto, pri iu ajn enhavo kiun vi kreas, transmetas, dissendas, aŭ montras dum uzado de la Servoj, kaj por iuj ajn konsekvencoj kiuj eble rezultos de tio.

3.3 Vi konsentas uzi la Servojn nur por celoj kiuj estas laŭleĝaj, decaj, kaj konforme al tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado.

3.4 Vi konsentas ke vi NE uzos la Servojn por:

 

  • a) alŝuti, verki, retpoŝti, aŭ alie transmeti, dissendi aŭ havigi iun ajn enhavon kiu estas kontraŭleĝa, malutila, minaca, ofenda, turmenta, afliktiga, kalumnia, triviala, maldecega, malutila al ies honoro, entruda en ies privateco, malamema, aŭ estas rase, etne, aŭ alie ofenda;
  • b) iamaniere damaĝi neplenaĝulojn;
  • c) retpoŝti, transmeti, dissendi aŭ alie disponigi enhavon, kiun vi ne rajtas disponigi laŭ iu ajn leĝo aŭ koncernante kontraktan aŭ komisian rilaton (kiel privilegian firmaan informon, komercan sekreton, aŭ proprietan kaj konfidencan informon, kiu estis eksciita aŭ malkaŝita dum dungiteco aŭ laŭ konfidencaj interkonsentoj);
  • d) ŝajnigi sin iu ajn persono aŭ ento, inkluzivante Ipernity-funkciulon, foruman estron, gvidanton, aŭ gastiganton, sed ne limigante al tiuj ĉi, aŭ false aserti aŭ alimaniere misprezenti vian filiecon kun persono aŭ ento.
  • e) falsi kapojn de dokumentoj aŭ alie manipuli identigilojn por maski la originon de enhavo kiu estas transmetita tra la Servoj;
  • f) alŝuti, verki, retpoŝti, aŭ alimaniere transmeti enhavon kiu malrespektas al aŭ rompas la intelektan propraĵon de iu patento, varnomo, komerca sekreto, permesilo, aŭ aliaj proprietaj rajtoj (ĉi-poste, la «Rajtoj») de iu ajn partio;
  • g) alŝuti, verki, retpoŝti, aŭ alimaniere transmeti iun ajn nepetitan aŭ nerajtigitan reklamadon, propagandilojn, "rubpoŝton", "spamon", "ĉenleterojn", "piramidajn investojn", aŭ iun ajn metodon de petado;
  • h) afiŝi, retpoŝti, au alimaniere transmeti aŭ dissendi iun ajn materialon, kiu enhavas virusojn aŭ alian tipon de komputa kodo, dosierojn, aŭ programojn kiuj estas konstruitaj por interrompi, detrui, aŭ limigi la funkciaron de iu ajn komputa programaro aŭ aparataro, aŭ telekomunikiloj;
  • i) disrompi la normalan fluon de dialogo, igi ekranon rulumiĝi pli rapide ol aliaj membroj de la Servoj povas tajpi, aŭ alimaniere malhelpi la eblojn de aliaj partopreni en realtempaj interŝanĝoj;
  • j) malhelpi aŭ disrompi la Servojn, aŭ servilojn aŭ retojn kiuj estas konektitaj al la Servoj, aŭ malobei iujn ajn postulojn, procedojn, politikojn, aŭ regularojn de retoj kiuj estas konektitaj al la Servoj;
  • k) uzi la Servojn por vendi, aĉeti, aŭ oferi vendi aŭ aĉeti registritajn aŭ neregistritajn valorpaperojn;
  • l) uzi la Servojn por publikigi, afiŝi, disvastigi, aŭ distribui iun ajn enhavon kiu estas falsa, ruza, aŭ planita por manipuli iun ajn posedvaloran, valorpaperan, aŭ alian tipon de borso aŭ aŭkciejo;
  • m) "altrudi vin al iu", "flami" aŭ alie turmenti alian; aŭ
  • n) kolekti, deponi, aŭ stapli datumojn pri aliaj membroj por iu ajn celo, aŭ uzi la datumojn en maniero kiu racie povus ofendi la personon, kiun la datumoj koncernas.

3.5 Laŭvole kontaktu Ipernity por raporti iun ajn agon aŭ enhavon kiu eble estas malobservo de la Kondiĉoj por Uzado.

3.6 Uzantoj kiuj loĝas ekster Francio konsentas konformiĝi al la lokaj leĝoj kaj reguloj kiuj rilatas al interreta konduto kaj akceptebla enhavo, inkluzivante regulojn kaj regularojn (reglamentojn), koncernante datuman importadon/eksportadon al aŭ de Francio, aŭ al aŭ de via loĝlando.

 

4. Protekto de la privata vivo kaj de infanoj

Informoj pri niaj principoj por protekto de la privata vivo estas troveblaj ĉe: www.ipernity.com/about/you

4.1 Ipernity zorgas pri la sekureco kaj privateco de ĉiuj siaj uzantoj, speciale de infanoj. Tial, gepatroj dezirantaj permesi al siaj infanoj uzi la Servojn helpu al ili per kreo de koncerna konto kaj per superrigardo de ilia aliro al la Servoj. Permesinte al via infano aliron al la Servoj, ĝi kapablos aliri ĉiom de la Servoj, inkluzive de internaj retmesaĝoj, forumoj, tujmesaĝiloj kaj babilejoj (inter aliaj). Bonvolu memori, ke la Servoj estas kreitaj por plaĉi al vasta publiko. Sekve estas via responso kiel laŭleĝa gardanto, konstati ĉu iu parto de la Servoj aŭ enhavo estas taŭga por via infano.

4.2 Uzante la Servojn vi agnoskas kaj konsentas ke Ipernity rajtas aliri, konservi kaj malkaŝi informojn el via konto kaj ajnan enhavon rilatan al tiu konto, se leĝo tion postulas, aŭ pro fido ke tia aliro, konservado aŭ malkaŝo estas laŭracie necesa por: (a) plenumi iun aplikeblan leĝon, regulon, laŭleĝan procedon aŭ devigan registaran postulon, (b) devigi plenumon de la Kondiĉoj por Uzado, inkluzive esploradon de eventuala malrespekto al tiuj ĉi, (c) malkaŝi, eviti, aŭ alimaniere pritrakti trompadon, aferojn de sekureco aŭ teknikajn problemojn (speciale inkluzive de filtrado de trudmesaĝoj), aŭ (d) protekti kontraŭ minacoj al la rajtoj, propraĵo aŭ sekureco de Ipernity, ĝiaj uzantoj aŭ la publiko, kiel postulate aŭ permesate de leĝo.

4.3 Vi agnoskas ke la teknikaj traktado kaj transmeto de la Servoj, inkluzive de via Enhavo, povas ampleksi (a) transmeton per diversaj retoj; kaj (b) ŝanĝojn por konformiĝi kaj adaptiĝi al teknikaj bezonoj de la retoj aŭ aparatoj kaj konektiloj.

 

5. Rajtoj de posedo

 

  • Rajtoj de Ipernity

5.1 Vi agnoskas ke la Servoj de Ipernity kaj ĉiuj programoj uzataj enkadre de la Servoj (ĉi-poste, la «Programaro») enhavas konfidencajn informojn protektatajn de aplikeblaj leĝoj pri intelekta propraĵo kaj aliaj leĝoj kaj traktatoj.

5.2 Konforme al la Kondiĉoj por Uzado, Ipernity donas la vi personan, netransdoneblan kaj neekskluzivan rajton kaj permeson uzi la celkodon de sia Programaro; kondiĉe ke vi ne kopiu ĝin, ne modifu ĝin, ne kreu iun derivitan verkon el ĝi, ne retroprojektu ĝin, ne maltraduku ĝin, nek alimaniere provu eltrovi iun fontkodon de ĝi, ne vendu ĝin, ne pludonu ĝin, ne disdonu ĝin sub derivita permesilo aŭ sub garantio, nek transdonu iumaniere iun ajn rajton rilatan al la Programaro, kaj ankaŭ ne permesu al iu ajn tria fari ĉion ĉi, krom se tian agadon eksplicite permesas aŭ postulas leĝo.

5.3 Vi konsentas, ke vi ne modifu la Programaron iumaniere, kaj ke vi ne uzu ajnan modifitan version de la Programaro, speciale inkluzive de uzo kun la celo de senpermesa aliro al la Servoj de Ipernity.

5.4 Vi konsentas ke vi ne aliros la Servojn alimaniere ol per la interfaco aŭ per la Programaro disponigita de Ipernity por tiu celo, aŭ per programaro de ekstera liveranto, kiu estas eksplicite rajtigita de Ipernity.

5.5 Vi cetere konsentas, ke vi ne forigos, ne kaŝos, nek modifos iujn ajn markojn de Ipernity aŭ de tria flanko rilatajn al aŭtorrajtoj, varmarkoj aŭ aliaj proprecaj rajtoj, kiuj estas skribitaj en la Programaro, aŭ kiujn la Programaro enhavas, aŭ kiujn vi aliras per la Programaro.

5.6 Vi agnoskas ke aliaj, inkluzive de uzantoj de Ipernity, posedas ĉiujn rajtojn, titolojn kaj interesojn rilatajn al la enhavaro gastigita per la Servoj aŭ alimaniere prezentita al vi per la Servoj de Ipernity, kaj ke tiu enhavaro estas protektita per aŭtorrajtaj leĝoj kaj internaciaj kontraktoj pri aŭtorrajtoj, same kiel per aliaj leĝoj kaj kontraktoj pri intelekta propraĵo, kaj vi konsentas respekti ĉiujn tiujn leĝojn kaj kontraktojn.

 

  • Rajtoj de la uzanto

5.7 Ipernity ne pretendas posedon de enhavo kiun vi sendas, afiŝas aŭ montras aŭ havebligas en aŭ per la Servoj. Vi (kaj ĉiu koncernata alia) plu tenas ĉiun patenton, varmarkon kaj aŭtorrajton pri ajna enhavo kiun vi sendas, afiŝas aŭ montras en aŭ per la Servoj kaj vi responsas pri protektado de tiuj rajtoj, kiom aplikeblaj.

5.8 Enhavo deklarita privata kaj sendita al la Servo povas hazarde esti videbla por la publiko, okaze de misuzo de funkcioj fare de uzanto, de piratado, kodrompado aŭ pro eraroj rilataj al komputiloj. Tial estas forte rekomendate ne sendi iujn ajn datumojn aŭ informojn konfidencajn, privatajn aŭ kaŝindajn.

5.9 Sendante, afiŝante aŭ montrante enhavon en aŭ per la Servoj, vi donas al Ipernity tutmonde validan, ne-ekskluzivan kaj senpagan permeson reprodukti, adapti, disdoni kaj publikigi tiun enhavon per la Servoj, inkluzive pere de RSS-fluoj aŭ per alia informflua metodo, kiun la Servoj proponas.

5.10 Aldone, pri enhavo kiun vi sendas, afiŝas aŭ prezentas cele al disponigo en publike alireblaj partoj de la Servoj, vi donas al Ipernity tutmonde validan, ne-ekskluzivan kaj senpagan permeson reprodukti, adapti, disdoni kaj publikigi tiun enhavon cele al prezentado de, disvastigado de, kaj varbado por la Servoj.

5.11 Ipernity rezervas al si la rajton laŭ propra bontrovo rifuzi afiŝadon, prezentadon aŭ transmetadon de ĉia ajn enhavo. Ipernity rajtas aldone forigi ĉiun ajn enhavon laŭ propra bontrovo.

5.12 Ipernity ĉesos uzi tiun permeson post komerce racia tempo, post kiam la koncerna enhavo estas forigita de la Servoj.

 

6. Politiko pri aŭtorrajtoj kaj markoj

6.1 Estas la politiko de Ipernity reagi al sciigoj pri suspektata malobeo de aŭtorrajtoj se tiuj sciigoj konformas al la franca leĝo kaj al internaciaj leĝoj pri intelektaj proprietoj. Ĉia malobeo de regulo aŭ plendo pri aŭtorrajto rezultos en nemalfarota forigo de la koncerna materialo.

6.2 Ni rememorigas ke la kontraŭleĝa interŝanĝo de registraĵoj kaj protektataj verkoj same kiel la piratado nocas la artisman kreadon. Ni memorigas ankaŭ ke la ne-respekto de aplikataj leĝoj, pli precize tiuj kiuj koncernas la respekton de la intelekta kaj artisma proprietaĵo, povas rezulti en jura persekuto kaj kondamno.

6.3 Ĉio aŭ parto de la enhavo konservita ĉe la Servoj povas, kun aprobo de iliaj aŭtoroj, esti publikigitaj en TTT-ejoj aliaj ol tiuj de la Servoj (la «eksteraj TTT-ejoj»), pere de ligiloj provizataj de la Servoj. Se vi uzas tiajn ligilojn, metante ilin en eksterajn TTT-ejojn, vi konsentas, ke la publikigita enhavo estu referencata, pere de alklakebla ligilo, al la paĝo prezentanta la koncernan enhavon de la Servoj. Tiu ĉi eblo validas kadre de la respekto al la aŭtorrajtoj kaj iliaj verkoj.

6.4 Neniu punkto de tiuj ĉi Kondiĉoj de Uzado rajtigas vin uzi komercajn nomojn, komercajn markojn, servomarkojn, emblemojn, retregionajn nomojn, aŭ aliajn karakterizaĵojn de la marko, kiu identigas Ipernity aŭ la Servojn.

 

7. Ĝeneralaj principoj pri uzmaniero, konservado kaj servoj

7.1 Vi akceptas ke Ipernity neniel estas responsa nek pri forigo, nek pri eraro en la funkciteno aŭ en la disponigo de ajna Enhavo aŭ de alia komunikado sendata aŭ konservata ĉe la Servoj. Estas konsilinde konservi kopion de ĉiu Enhavo aldonita al kaj gastigata de la Servoj.

7.2 Vi rajtigas Ipernity limigi la nombron de transsendoj kiun vi povas ricevi aŭ aldoni pere de la Servoj, sed ankaŭ la kvanton de spaco por konservado, de kapacito aŭ de aliaj risurcoj, kiujn vi povus uzi, kaj Ipernity konservas la rajton fermi aŭ haltigi vian konton en la okazo de supero de la utiligaj limoj.

7.3 Vi rajtigas Ipernity kompaktigi ĉian Enhavon kiun vi povus publikigi per la Servoj, inkluzive la originalajn formatojn.

7.4 Kiam vi ĉesos uzi la Servojn, kaj precipe post alveno ĉe Ipernity de ajna dokumento aŭ oficiala certigilo kiu konfirmas vian forpason, Ipernity fermos vian konton kaj la Enhavo ne plu estos alirebla.

 

8. Malpermeso de pluvendo

8.1 Vi konsentas ne reprodukti, obligi, kopii, vendi, interŝanĝi, pluvendi aŭ ekspluati por komerca celo, la Servojn aŭ ajnan parton de ĝi, de ĝia utiligo aŭ de aliro al la Servoj.

 

9. Modifoj al la Servoj kaj Premium-Servoj

9.1 Ipernity rezervas por si la rajton, en ĉiu ajn momento, modifi aŭ ĉesigi la Servojn, tute aŭ parte, portempe aŭ definitive, kun aŭ sen sciigo. Vi akceptas ke Ipernity ne devos responsi al vi aŭ al tria persono en okazo de modifo, nuligo, aŭ definitiva ĉesigo de la Servoj.

9.2 Ipernity povas en ajna momento proponi aldonajn kaj opciajn Servojn kaj/aŭ risurcojn (ekde nun nomatajn «Premium-Servoj») en la kadro de la Servoj, kiel la atribuo de aldona monata kapacito. La Premium-Servoj povos havi specialajn kondiĉojn, inkluzive pagon de kostoj.

 

10. Ĉesigo

10.1 Ĉi tiuj Kondiĉoj por Uzado validas por la tuta daŭro de la uzo de la Servoj.

10.2 Vi rajtas ĉesigi la uzadon de la Servoj en ajna momento, sen devo informi Ipernity.

10.3 Ipernity rajtas iam ajn ĉesigi vian aliron al la Servoj aŭ fermi portempe aŭ definitive vian konton, proprainiciate, speciale en la jenaj okazoj:

 

  • (a) longa periodo de neaktiveco de via konto;
  • (b) nerespekto de unu aŭ pluraj eroj de tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado (ĉu pro via konduto, ĉu pro la de Ipernity taksata risko, ke vi ne intencas aŭ povas respekti tiujn ĉi Kondiĉojn por Uzado);
  • (c) Ipernity havas laŭleĝan devon (ekzemple, se provizata servo estis aŭ fariĝis kontraŭleĝa);
  • (d) Ipernity ĉesigas provizi la Servojn al uzantoj de la ŝtato en kiu vi loĝas; aŭ
  • (e) la provizo pere de Ipernity de la Servoj ĉesas esti komerce vivipova.

10.4 Se Ipernity vin malpermesas aliri vian konton, tio povas havi kiel konsekvencon vian nepovon aliri la Servojn, aŭ informojn ligitajn al via konto, al ĉiuj dosieroj, la enhavon, kaj/aŭ ĉiun alian dokumenton kutime alireblan tra via konto.

10.5 Kiam tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado ĉesos validi, ĉiuj rajtoj de kiuj Ipernity kaj vi profitis kaj la devoj al kiuj vi kaj Ipernity estis ligitaj (aŭ kiuj aldoniĝis dum la periodo kiam la Kondiĉoj jam validis) ne estos influataj.

 

11. Reklama agado

11.1 La Servoj estas finance subtenataj, ĉu parte ĉu tute, per reklamaj enspezoj kaj povas enhavi reklamon aŭ aĉetostimulajn agojn. La manieroj, metodoj kaj kvanto de reklamo ĉe la Servoj de Ipernity povas ŝanĝiĝi laŭ ties bontrovo. Vi agnoskas, ke Ipernity ne responsas en okazo de perdo aŭ ĉiuspeca difekto, kiu povus rezulti de tiaj agoj, aŭ de la ĉeesto de reklamantoj en la Servoj.

 

12. Ligiloj

12.1 Ipernity aŭ iuj ajn eksteraj personoj povos doni ligilojn al aliaj TTT-ejoj aŭ rimedoj, kiuj ne estas regataj de Ipernity. Ĉar Ipernity ne kapablas superregadi tiujn aliajn TTT-ejojn aŭ rimedojn, vi malkontestas ke Ipernity ne estos responsa pri ilia alirebleco, kaj ke Ipernity ne subtenas kaj ne liĝiĝas al ajna enhavo, reklama mesaĝo, dokumento, alirebla en tiuj TTT-ejoj aŭ rimedoj, kaj do, ke Ipernity ne estos responsa je neniu maniero.

12.2 Krome, vi agnoskas ke Ipernity ne respondecas, rekte aŭ nerekte, pro perdo aŭ damaĝo kaŭzita (aŭ pri kiu oni asertas ke ĝi estas kaŭzita) de la uzo de tiuj ĉi enhavoj, varoj aŭ servoj haveblaj ĉe tiuj ĉi retpaĝoj au rimedoj, aŭ pere de ili, aŭ de fido je ili.

 

13. Monkompensado

13.1 Vi konsentas senŝarĝigi kaj monkompensi Ipernity, siajn filinajn kompaniojn, anojn, estrojn, oficistojn, agentojn, salajrulojn, partnerojn (eĉ reklampartnerojn) por ĉiu agado aŭ peto eldevenanta de iuj ajnaj eksteraj personoj en la kadro de la Servoj, aŭ rezultanta de via uzado de la Servoj, se vi ne respektas tiujn ĉi Ĝeneralajn Kondiĉojn por Uzado, aŭ ĉiu alia agado ligita al la uzado de la Servoj. Do, vi simile konsentas senŝarĝigi kaj monkompensi Ipernity pri ĉiu responso aŭ elspezoj rezultantaj de ĉiu ajn peto, perdo, difekto (vera kaj serioza), agado, proceso, juĝado, elspezoj ĉiuspecaj por advokato kaj justico. En tiu eventualaĵo, Ipernity skribe rimarkigos al vi la ekzistadon de tiuj petoj, procesoj aŭ agadoj.

 

14. Deklaroj kaj garantioj

14.1 Se vi estas konsumanto, neniu kondiĉo de la tiuj ĉi Ĝeneralaj Kondiĉoj por Uzado povas tiele afekti viajn rajtojn. Vi nepre konsentas ke:

14.2 Vi uzas la Servojn proprariske kaj propradanĝere.

14.3 La Servoj estas "tiele liveritaj", kaj "laŭ disponeblo".

14.4 Neniu klaŭzo, neniu kondiĉo, neniu garantio (inkluzive neniun implicitan deklaron pri la kvalito, la konformeco de la priskriboj aŭ de la adekvata uzada karaktero) aplikiĝas al la Servoj ekster la nepre cititaj okazoj en tiuj ĉi kondiĉoj.

14.5 Ipernity neniam garantias ke:

 

  • (a) La Servoj povos respondi al ĉiuj viaj bezonoj kaj aspiroj;
  • (b) via uzado de la Servoj estos senhalta, rapida, fidinda aŭ senerara;
  • (c) la informoj kaj sciigoj, kiujn vi ricevos dum via uzado de la Servoj, estos tiaj kiaj estas viaj bezonoj; kaj/aŭ
  • (d) la mankoj kaj difektoj de la Programaro estos korektitaj aŭ riparitaj.

14.6 Ĉiuj dokumentoj aŭ elementoj elŝutitaj aŭ akiritaj dum la uzado de la Servoj, estas alŝutitaj laŭ via propra diskreteco kaj je viaj riskoj, kaj vi estos la sola respondeculo pri la ekaperintaj difektoj de viaj sistemo kaj ilaro, kaj ĉiu perdo de datumoj rezultantaj de tiaj alŝutoj.

14.7 La konsiloj, indikoj aŭ informoj, parolaj aŭ skribitaj, liveritaj de Ipernity aŭ akiritaj per la uzado de la Servoj, neniam povos esti interpretitaj kiel liverantaj iun ajn garantion, kiu ne estos nepre citita en la tiuj ĉi Ĝeneralaj Kondiĉoj.

 

15. Limigo de responso

15.1 La mencioj de tiuj ĉi klaŭzoj ne sendevigas nek limigas la responson de Ipernity okaze de perdoj, krom en la okazoj antaŭviditaj de la valida leĝaro.

15.2 Konforme al tio, kio antaŭe estis menciita, Ipernity ne povas esti responsa pri iu ajn perdo, pri iuj ajn kostoj, ĉu rektaj ĉu malrektaj, kiuj rezultus:

 

  • (a) de la fakto, ke vi ne povas uzi aŭ aliri la Servojn;
  • (b) de la kostoj kiuj sekvas el la akirado de varoj aŭ anstataŭaj servoj kiuj sekvas el la akirado de varoj, donitaĵoj, informoj, aŭ servoj, el la ricevo de mesaĝoj, aŭ el transakcioj faritaj pere de aŭ en la Servoj;
  • (c) de ŝanĝoj de aŭ nerajtigitaj aliroj al viaj transsendoj aŭ donitaĵoj;
  • (d) de deklaroj aŭ kondutoj de eksteraj personoj en la Servoj; kaj/aŭ
  • (e) de kiu ajn alia kialo ligita al la Servoj.

Konforme al la unua paragrafo de la nuna artikolo, Ipernity ne povas esti responsa:

 

  • (a) pri perdo de via fameco aŭ reputacio;
  • (b) pri perdo de viaj donitaĵoj;
  • (c) pri perdo de la Enhavo;
  • (d) pri perdo de via gajno aŭ pri alia ekonomia perdo, kiun vi estus kaŭzinta, kaj/aŭ
  • (e) pri iuj ajn nerekta perdo, kiu estus ligita al via uzo de aŭ aliro al la Servoj.

Tiuj ĉi limigoj de respondeco aplikiĝos sendepende de la fakto, ĉu Ipernity informis aŭ ne informis vin pri la risko de tiaj perdoj.

 

16. Elekto de la lingvo

16.1 Kiam Ipernity montras al vi tradukon de la franca versio de la nunaj Kondiĉoj por Uzado, vi konsentas ke tiu traduko estas montrata al vi nur kiel indiko, kaj ke ekskluzive la franca versio difinas la enhavon de viaj kontraktaj rilatoj kun Ipernity.

16.2 Okaze de kontraŭdiroj aŭ nekonsekvencoj inter la franca versio kaj la alilingvaj versioj de la Kondiĉoj por Uzado, la franca versio havas prioritaton.

 

17. Eksteraj partioj rajtigitaj

17.1 Vi akceptas, ke ne ekzistas eksteraj partioj rajtigitaj de tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado, escepte de tiuj okazoj eksplicite antaŭviditaj en tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado, kaj escepte de la filioj kaj filiigitoj, kiujn Ipernity konsideras partioj.

 

18. Informado

18.1 Vi konsentas, ke Ipernity transsendas al vi ĉiajn informojn, interalie ĉiajn ŝanĝojn de la Kondiĉoj por Uzado, per retpoŝto, poŝto aŭ publikigo per la Servoj.

 

19. Ĝeneralaĵoj

19.1 Licencado kaj subkontraktado. Ipernity rajtas subkontrakti, transdoni aŭ vendi iujn ajn el siaj devoj kaj/aŭ rajtoj, ĉu tute, ĉu parte, en akordo kun ĉi tiu interkonsento.

19.2 Integreco de la interkonsento. Tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado (inkludante ĉiujn principojn, gvidliniojn aŭ modifojn pri kiuj vi estos informita dum la paso de tempo) formas la tutan interkonsenton inter vi kaj Ipernity kaj regas vian uzadon de la Servoj, anstataŭante ajnajn antaŭajn interkonsentojn inter vi kaj Ipernity pri la uzado de la Servoj. Vi povas submetiĝi sub aldonaj reguloj kiuj povas iĝi aplikeblaj kiam vi uzas aŭ aĉetas certajn aliajn servojn de Ipernity, de ĝiaj partneroj, aŭ enhavon aŭ programaron de ekstera liveranto.

19.3 Aplikebla leĝaro kaj kompetenta juĝejo. Al tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado, same kiel al viaj rilatoj kun Ipernity tie ĉi priskribitaj, aplikiĝas la leĝaro de Francio. Vi kaj Ipernity konsentas, ke vi submetos vin ekskluzive al juĝado en Cannes, Francio rilate al la solvado de ĉiuj juraj konfliktoj kaj ĉiaj juraj demandoj. Tamen, vi konsentas ke Ipernity turnu sin al ĉiu ajn alia juĝejo kompetenta por ricevi de ĝi ĉiuspecajn urĝajn dekretojn, sekurigajn agojn, efektivigojn, ordonojn kaj ekvivalentajn agojn.

19.4 Rezigno kaj malvalideco. La manko de Ipernity praktiki aŭ efikigi ajnan rajton aŭ klaŭzon de tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado ne signifos rezignon pri tiuj rajtoj aŭ klaŭzoj. Se kompetenta juĝejo deklaras iun klaŭzon, aŭ plurajn klaŭzojn, de tiuj ĉi Kondiĉoj por Uzado nevalida, la partioj konsentas, ke la aliaj klaŭzoj restas validaj, kaj ke la koncerna juĝejo devos strebi respekti la intencojn de la partioj pri la klaŭzoj konsiderataj nevalidaj.

19.5 Limiga statuto. Vi konsentas, ke malgraŭ kontraŭa statuto aŭ leĝo, iu ajn reklamacio aŭ kaŭzo por proceso, kiu rilatas al la uzo de la Servoj aŭ al la Kondiĉoj por Uzado, devas esti prezentita ene de unu (1) jaro post la kaŭza evento.

19.6 La sekciaj titoloj en la Kondiĉoj por Uzado celas plifaciligi la legadon; ili ne havas leĝajn aŭ kontraktajn meritojn.

 

Dato de tiu ĉi Esperanto-versio: 2007/11/23 - Ĝi baziĝas sur la franca originalo de: 2007/04/16.