Gustumo
Vivis ulo en Entverpeno,
kiu mang^is torton kun kreno.
Sed sur insulo Cipro
li mang^is g^in kun pipro,
kvankam tio estis por li c^agrono.
Cikonio
Cikonio el urbo Zagrebo
ekverdig^is pro tro longa s^vebo.]
Nun g^i portas infanojn
nur por la verdstelanoj.
Ankau~ al vi alportos g^i bebon.
Majstro Ludoviko
Ekstermonde Majstro Ludoviko
plendis pro la senc^esa kritiko:
"Por stultuloj - lerneja benko
ne aspiroj al fina venko.
Kaj pro kio mi laboris kiel formiko?"
En Akapulko
Verdklubano en Akapulko
kontetntig^is per malfres^a bulko
kaj per da akvo poto.
Poste iris, idioto,
fosi, c^ar jam stendis la sulko.
Senhontuloj
Oni diris en "Pola Radio",
ke krom Pettyn jam estas nenio.
Sed kelkaj senhontuloj,
kvazau~ ne estus nuloj
plu lekcias kaj verkas. Jen fio!
Sign-in to write a comment.