Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Ret Marut

  • Ret Marut: ? (rimpoemtraduko )

    - 11 Jun 2013
    Ret Marut ? Vian jupon levu, in', montru viajn surojn, rekta bukla stratulin', donas vi plezurojn. Iras tien, tien ĉi. Haltu, kara mia. Iru ni, mi pagas pli, pli ja ol alia. Via korpo os sen uz', nur ĝojigu min. Ridu al mi por amuz', trinku de la vin'. Mankaresu, kara, min frunte kun rid' kaj favor'. Ĉu vi jam divenas ĝin, kial mi pagas vin per or'? tradukis Hans-Georg Kaiser Ret Marut ? Mädel raff' die Röckelein, Raff' sie bis zur Wade;…

  • Ret Marut: Rakonto pri neentombigita mortinto (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Ĉu la nubo estas la animo de mortinto?
    Ret Marut Rakonto pri neentombigita mortinto Estis terure malgaje. Kaj tamen la fakto ne kontesteblas, ke la kamparano Jozefo Malantaŭagro el Kokinbosko levis de la tero frostmortan viron kaj pakis ĝin sur sian ĉaron kaj kunprenis lin en la vilaĝon. Kiam oni pli precize rigardis lin, montriĝis, ke la viro estis jam delonge morta. Krome li estis metiisto-junulo kaj sufiĉe povre aspektanta vagabondo. Oni deŝarĝis lin antaŭ la pumpila dometo kaj tie kuŝigis lin sen grandaj ceremoni…

  • Omaĝe al B.Traven (muzikkodisko de Kramer-eldonejo)

    - 11 Nov 2011
    B. Traven: KD
    Muzikkodisko omaĝe al B.Traven 1. B. Traven – A Life of Privacy , dj gott manfred 1. B. Traven – Vivo de privateco , dj gott manfred 2. Im Busch in Mexiko , Die Passanten 2. En la ĝangalo de Meksiko, La pasantoj 3. La Rosa Blanca , Toubab featuring Ziska 3. La Rozo Blanka, Toubab featuring Ziska 4. Den blauen Jungens sagt ein Mädel niemals nein , Die Kassierer 4. Al la bluaj knaboj knabino neniam diris, ke ne, La kasistoj 5. Song of an American Sailor…

  • Ret Marut: Pentroarto (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Blumenbild vor dunklem Hintergrund
    Ret Marut Pentroarto Juna bone kreskinta knabino staras en forte ruĝa bluzo, en jupo mezlonga kaj draste griza, kun ŝtrumpoj en alludita bruno, kun blankaj ŝuoj kaj larĝa flava pajloĉapelo enbrake meze de vasta herbejo de plej saturita verdo. Ie zigzagiĝas nigra arbo en la senkoloran aeron. Kaj tute fone oni vidas ankoraŭ en vapora nebula briltremo montaran arbaron en bluo kun aludo al lilo. Tiel la bildo aspektis, en kiun Evald Henkeding metis grandan esperon, kaj kiu tamen migris d…

  • Ret Marut: Fremda soldato (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Mortanta arbo
    Ret Marut Fremda soldato En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro. Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj h…

  • Percy Bysshe Shelley: Ozymandias (Reimgedichtübersetzung von Ret Marut)

    - 24 Mar 2012
    Ozymandias
    Ozymandias Von Percy Bysshe Shelley Ich begegnete einem Wanderer, der, kommend aus altem Lande Mir sagte: "Zwei ungeheure und rumpflose Beine aus Stein Stehen in der Wüste. Nahe bei ihnen auf dem Sande Halb versunken, liegt ein zerbrochnes Gesicht, dessen gerunzelte Stirn Und gerümpfte Lippen und ein Grinsen kalten Befehls Erzählen, daß sein Bildner sehr wohl jene Leidenschaften las Die, aufgedrückt diesen leblosen Trümmern, noch übrig blieben Und von seiner Hand, die j…

  • Ret Marut: Interparolado (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Pirho - mapo
    Ret Marut Interparolado Kiam Cineas vidis, ke Pirho decidiĝis iri al Italio, li diris iutage al li: „Vi do intencas konduki viajn armilojn kontraŭ la romianojn. Bone. Sed, se ni tiam bonŝance estos venkintaj ilin, kiu avantaĝo tiam elkreskos el tiu venko por ni?“ „Se la romianoj foje estos venkitaj“, respondis Pirho, „apartenos tuta Italio al ni.“ „Kaj se ni tiam estos la mastroj de Italio, kion ni faros tiam?“ „Sicilio tiam falos al ni kiel matura frukto en la sinon, preskaŭ…