Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: sinteno

  • Hans-Georg Kaiser: Geht doch sorgsam mit euch um (Reimgedicht)

    - 16 May 2010
    anĝelo
    Hans-Georg Kaiser Geht doch sorgsam mit euch um Viele Junge sind wie Greise, selten aber früh schon weise. Daneben treibt der Rest Welt, egal, ob es ihm so gefällt. Und ich selber, ganz zerissen, sollte es wohl besser wissen. Guter Rat gibt sich sehr leicht, wenn man allen andern gleicht. Manche Alte sind wie junge, freche Sprüche auf der Zunge. Geht doch sorgsam mit euch um. Seid nicht grob, doch auch nicht dumm. Seid nicht dreist und nicht so kühl, habt doch einmal au…

  • Cezar: Spuron mi pentras, mian propran — poemo laŭ ĉinesko Zuihuayin (ebrio sub ombro de floroj)

    - 07 Mar 2010
    Piedspuroj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-spuron-mi-pentras-mian-propran.html Cezar Spuron mi pentras, mian propran Baladeskas mia sent' eĉ en malkontent', mi trobadoro sen popolo plu kantas al vent'. Ne necesus eĉ koment'. Mi paŝas sen pent'. Spuron mi pentras, mian propran, kun aŭ sen konsent'. PS: —laŭ la ĉineska versformo 'Zuihuayin' (ebrio en la ombro de l' floroj) skemo: (7,5,545)x2 a,a,xxa

  • Hans-Georg Kaiser: Humaneco (rimpoemo)

    - 26 Jul 2013
    Amoro plantas amon.
    Hans-Georg Kaiser Humaneco Ju pli altas la moralo des pli bruas posta falo. Spite al asert' stupora, humanec' plu estas fora. Sin kondamnas mem la homoj, ofte en la propraj domoj. Spite al voluptreklamo sankta estu nur la amo. Amon ne nur al amikoj, eĉ al certaj klanoj, klikoj. Amon trovu eĉ pekuloj kaj aldone ulaj nuloj. Amon al prizonkrimuloj, al vizaĝoj en speguloj. Amon al la tuta mondo en tre homafabla rondo. Se ni eĉ falintojn amus, la malamo ne ĉiamus. Sed…

  • Martin Niemöller pri la temo: Tio ne koncernas min... (prozpoemtradukoj)

    - 01 Mar 2010
    Martin Niemöller
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/martin-niemoller-pri-solidareco.html Martin Niemöller UNUE ili forkondukis la komunistojn. Mi ne estas komunisto. Min tio ne koncernas. TIAM ili forkondukis la socialdemokratojn. Mi ne estas socialdemokrato. Min tio ne koncernas. TIAM ili forkondukis la ciganojn. Mi estas nek romao nek Sinti-romao. Min tio ne koncernas. Tiam ili forkondukis la judojn. Mi ne estas judo. Min tio tute ne koncernas. FINE…

  • Cezar: Aplaŭdo (poemo al Dimitrije Janicic)

    - 05 Mar 2010
    Aplaŭdon! / Applaus
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-aplaudo-rimpoemo.html Cezar Aplaŭdo (Al Dimitrije Janicic) Se homo aplaŭdas, min tiel eĉ laŭdas, plezure mi aŭdas. Sed ĝenas silento aŭ stulta komento aŭ troa konsento. Instigas repliko de bona amiko aŭ vera kritiko. Ĉu min tio ravas, ĉu kiu ajn pravas, ĉe tio ne gravas!

  • Cezar: Kiel vi? (poemeto), laŭ instigo de ŝnurartisto Blazio Vaha

    - 04 Mar 2010
    ŝnurartisto - Seiltänzer
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kiel-vi-rimpoemo.html Cezar Kiel vi? "Kiel vi, kiel vi, ploras aŭ ridetas vi!" Ploras mi, ridas mi, ŝnurartistas fantazi'! PS: Responde al ŝnurkantisto, Blazio, kiu verkis la suban poemon! Blazio Vaha Etoso Ŝnuro, ŝnuro, ŝnur-dancist', ŝnure dancas ŝnur-kantist'. Ŝnur-dancista ŝnur', dancist'! Eble gajon sekvos trist'. Sur ŝnur' dancas ŝnur-da…

  • Hans-Georg Kaiser: Sinteno (rimpoemo)

    - 22 Apr 2015
    Cezar: Sinteno (fotopoemo)
    Hans-Georg Kaiser Sinteno Ele eni, ene eli. Ne sur ĉiu ondo veli. Ĝin elteni, enon beni. Ĉu vi povas min kompreni? Do, sin teni, ĉiam peni, kaj ne fie nur hieni. https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Rimi nur por rimi (rimpoemo)

    - 12 Aug 2013
    Crime time - Krimotempo
    Hans-Georg Kaiser Rimi nur por rimi ( de lumigitaj literaturspecialistoj al poeto) 1 Rimi nur por rimi estas iel krimi. Se vi tamen faras, la poemo 'knaras'. 2 Rimu ne hazarde aŭ bastarde arde. Se poet' porrimas, li perrime krimas. 3 Rimu serioze, ne tro loze roze. SE LAŬ NI vi rimos, ni vin ekestimos! https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Grumblu, sed ne tro (rimpoemo)

    - 30 Jun 2012
    Hans-Georg Kaiser: Grumblulo en trinkejo
    Hans-Georg Kaiser Grumblu, sed ne tro al juna sovaĝulo Grumblon oni devas havi, sed ja ne por ĉiam pravi. Grumblo estas granda forto. Grumblu do pri via sorto. Grumblo helpas ĉe l' defendo. Ne subiĝu al pretendo. Montru foje viajn dentojn kaj ne timu viajn sentojn. Grumblu, kara, ne grumbladu, ne en grumbla sento vadu. Se vi ĉiutage grumblus, vi en ĉiu kazo stumblus. Grumblo estas grava eco, fonto eĉ de vera deco. Sed la grumblon mem ne cel…

  • Hans-Georg Kaiser: Mia plaĉo (rimpoemo)

    - 22 Jun 2015
    Baleno antaŭ la muzeo en Rerik
    Hans-Georg Kaiser Mia plaĉo Se al ĉiu hom' mi plaĉus, tio pli ol ĉio aĉus. Tial pensas mi pro saĝo ĉiam pri la propra plaĉo. Kverelantojn mi ne ŝatas, eĉ ne tempdisipe gratas. Mi ne devas pruvi ion, ĉar mi fidas mian mion. cezaroriginaloj.blogspot.com