Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: rakontotraduko

  • Kurt Tucholsky: La pulo (anekdototraduko)

    - 08 Apr 2012
    leterpoŝtkesto
    Kurt Tucholsky La pulo En la departemento du Gard – tute ĝuste, tie, kie situas Nîmes kaj la Pont du Gard : en la suda Francio – jen sidis en poŝtoficejo jam ne plu juna fraŭlino kiel oficistino, kiu havis malican kutimon: ŝi malfermis ĉeokaze la leterojn kaj legis ilin. Tion sciis ĉiu en la loko. Sed en Francio estas tiel: concierge , telefono kaj la poŝtoficejo, tio estas sanktaj institucioj, kaj tiujn oni ja rajtas tuŝi, sed oni ne tuŝu ilin, kaj tial ankaŭ neniu faras tion.…

  • Czeslaw Ostankowicz: Celstacio rakontotraduko el: Paŝoj al plena posedo + (traduko germanen kaj fotoj)

    - 17 May 2013
    Celstacio
    Czeslaw Ostankowicz CELSTACIO rakonto el "Paŝoj al plena posedo" La stacieto estis malgranda kaj sufokaera. Sur la muroj enuis landkonigaj afiŝoj. La horloĝo malfunkciis. Ĝin strekis kruce gluitaj gazetstrioj. Sur la rando de apertita fenestro dormetis kato de fervojisto. Malantaŭ la kasa giĉeto homo suferis pro varmego. Li rekonsciiĝis nur je la voĉo de pasaĝero.…

  • Hildegard Raŝ: Venĝo de la majskarabo (rakontotraduko) + la germana originalo

    - 25 Feb 2015
    Buŝo: Maks kaj Moric ĉasas majskarabojn
    Hildegard Raŝ Venĝo de l' majskarabo Oni priŝprucis per veneno ĉion je tiu tago: la arbustojn, la florbedojn, la legomĝardenon, ja, eĉ la arbojn. Ĉiuj fi-insektoj estu neniigataj. Ja ne permeseblis, ke sur la floroj de la valorplenaj rozoj svarmu laŭsoj, ke la vermoj prironĝu ĉiujn foliajn randojn, kaj, ke la majskaraboj damaĝu la foliaron de la kaŝtanarboj. Sekvatage tio tiel iris plu. Oni ŝprucigis venenon pro ĉiuj eblaj kaj neeblaj malsanoj aŭ certaj plaguloj, tio dev…

  • Humuraĵo: Onklo Podger enbatas najlon (el la romano "Tri boatoj")

    - 18 Sep 2008
    Najlo enbatita
    Jerome K. Jerome Onklo Podger enbatas najlon Ekzistas homoj, kiuj havas tute difinitan metodon aliri laboron. Se oni aŭdas ilin, ili prenas ĉiam la tutan ŝarĝon sur sin mem; sed en vero ili ŝarĝas la tutan streĉiĝon lerte sur la ŝultrojn de aliaj. Mi memoras en tiaj kazoj ĉiam pri mia onklo Podger. En mia vivo mi neniam vidis simile grandan kaoson en pacema domo ol tiam, kiam mia onklo ekentreprenis iun bagatelan agon. Se oni apogis ekzemple pentraĵon por enkadrigo porti…

  • B.Traven: Konvertado de indiĝenoj (rakontotraduko)

    - 24 Mar 2012
    posada-jose-guadalupe: calavera-zapatista
    B.Traven Konvertado de indiĝenoj Indiĝena tribestro venis iutage al la hispana monaĥo Balverde, kiu laboris kiel misiisto en Meksiko, por proklami la doktrinon pri graco. La tribestro venis kun du viroj de la tribo, kiuj apartenis al la konsilantaro, do estis plejoldistoj aŭ nobluloj. Pater Balverde akceptis la tribestron ĝentile kaj sen iu orgojlo. Estas dirate ĉi tie, ke la hispanaj monaĥoj kaj pastroj dum la tri unuaj jarcentoj de la hispana regado en Meksiko estis la unu…

  • B.Traven: Dinamitkartoĉo (rakontotraduko)

    - 11 Nov 2011
    B.Traven Dinamitkartoĉo Kelkaj indiĝenaj laboristoj laborintaj en la minejoj de Chihuahua kaj vagadantaj nun en la antaŭa loko de la urbo, iutage kverelis pri la efikeco de la dinamitkartoĉoj, kiuj estas uzataj ĉe la eksplodigoj de la ŝtonamasoj. La plimulto interkonsentiĝis pri tio, ke la efiko al la homa korpo estas nepriskribeble detruiga; kelkaj malmultaj male asertis, ke la efiko nur al ŝtonamasoj plene montras sin, dum ĝi kontraŭe al la homa korpo preskaŭ devas esti nomata nedanĝera…

  • Endre Toth: Türen (Übersetzer Hans-Georg Kaiser , Originalerzählung in Esperanto)

    - 19 Jun 2015
    pordo
    Endre Toth Türen "Ist schon ausverkauft", sagte die Kellnerin, "bestelle lieber einen Bureschano: der Preis ist der gleiche, aber er ist keineswegs schlechter als der andere." Sie hieß Resi: ein Weib mit strammen Beinen, ziemlich hässlich. Irgendwann besuchten sie zusammen die Schule. "Gut, dann hole also einen Schoppen von diesem", sagte der Mann. Er stützte sich mit den Ellenbogen auf den Tisch und beobachtete die zwei Türen auf der anderen Seite. Über der ersten war in Deut…

  • Endre Toth: Der Radfahrer, der den Weg verlor (Übersetzung einer Esperantoerzählung) + Links zu den anderen Geschichten

    - 16 Dec 2012
    http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/04/endre-toth-der-radfahrer-der-den-weg.html Endre Toth LAPPAR, DER ANTICHRIST Esperanto- Erzählungen INHALT Lappar, der Antichrist Herr Don Die Grotte Meide die Sonne! Türen Fiebertraum Die Steinsäge Der Tabakverkäufer Der Radfahrer, der den Weg verlor Wie Tannen Hortenburg Im Herbst Der g…

  • Endre Toth: Die Grotte (Erzählungsübersetzung, original in Esperanto)

    - 25 Feb 2015
    Groto, monstro, diablo, fotisto (bonvolu elekti mem)
    Endre Toth Die Grotte Herr Don bemerkte ein gedämpftes Licht. Er wusste nicht, ob es aus der Außenwelt hereindrang und damit auf das Ende des Grottenganges hinwies, oder ob das Licht nur die Augen täuschte. Aber als er sich näherte wurde ihm klar: das Licht kam aus einer Seitenhöhle. Ein hagerer Mann saß dort auf dem Fußboden mit übereinander geschlagenen Beinen und starrte auf die Flamme einer Kerze, die fast heruntergebrannt war. Herr Don freute sich und auch wieder nicht. Vielleicht we…

  • Endre Toth: Die Steinsäge (übersetzte Esperantoerzählung, in Deutsch)

    - 27 Mar 2013
    Endre Toth Die Steinsäge Diese verfluchte Steinsäge ist an allem schuld. Der Schwarzhaarige saß hinter dem Schreibtisch. Er hatte ein offenes Wams an und blätterte in Schriftstücken. Er nahm meine Anwesenheit kaum wahr, fingerte an seinem goldenen Stift herum und schrieb ab und zu etwas. Plötzlich hob er den Kopf und sah zu mir herüber, zerstreut, lange Zeit. "Leider wird das schwierig... nun ja, schwierig", sagte er und entspannte mit den Fingern seinen Hals. "Was soll ich sagen? S…

  • Miĥail Sosĉenko: Bovino en helico (rakontotraduko)

    - 23 Aug 2012
    Ĵazo, liriko, prozo I
    Miĥail Sosĉenko La bovino en la helico Grigori Kosonosov, la gardisto de la aviadista lernejo, por forpermeso estis veturonta en sian hejman vilaĝon. „Nu, kio estas, kamarado Kosonosov“, diris la kolegoj ĉe la adiaŭo, „ĉar vi do veturos tien, vi ja ankaŭ eble iom povus agiti tie en la vilaĝo, ĉu?“ Diru al la kamparanetoj: „Ĉu tiel aŭ ĉu tiel, la aviado evoluiĝas ĉe ni... Eble ili kunkolektos iom da mono por nova aviadilo!“ „Pri tio vi povas esti certaj“, respondis Kosonosov, „mi ja…

  • Hildegard Rasch: Ribelo (rakontotraduko)

    - 10 Aug 2012
    Hildegard Rasch Ribelo Matene la tago ankoraŭ similis al ĉiuj aliaj, gis ĝi tute subite ŝanĝiĝis ĉirkaŭ tagmezo. Tio komenciĝis en la aŭtotrafiko. Estis denove trafika ŝtopiĝo, tio ĉirkaŭ tagmezo estus sufiĉe normala, sed tio kio poste okazis, estis moko de ĉiu kutimo. Oni imagu tion, ĉiuj veturiloj subite retroveturis kaj moviĝis kvazaŭ sur glacio tien kaj tien. La hupoj ekfunkciis per si mem, la lumoj trembrilis, pneŭmatikoj diskrevis unu post la alia, ĉiuj kapotoj m…

  • Robert Walser: Arbaro (rakontotraduko)

    - 07 Aug 2012
    arbaro
    Robert Walser Arbaro Trapenetrite de diversaj sensoj, mi malrapide supreniris sur rokeca pado en la arbaron, kiu kvazaŭ paŝis al mi, kiel profunde verda nepenetrebla enigmo. Ĝi estis kvieta kaj tamen ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi moviĝas kaj proksimiĝas renkonte al mi kun ĉiuj siaj belaĵoj. Estis vespero, kaj laŭ mia rememoro la aero plenigis sin kun dolĉa melodia frido. La ĉielo ĵetis orajn ardantajn brilojn en la densan arbaron, kaj la herboj odoris tre nekutime. La odoro de la arbara…

  • Ret Marut: Pentroarto (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Blumenbild vor dunklem Hintergrund
    Ret Marut Pentroarto Juna bone kreskinta knabino staras en forte ruĝa bluzo, en jupo mezlonga kaj draste griza, kun ŝtrumpoj en alludita bruno, kun blankaj ŝuoj kaj larĝa flava pajloĉapelo enbrake meze de vasta herbejo de plej saturita verdo. Ie zigzagiĝas nigra arbo en la senkoloran aeron. Kaj tute fone oni vidas ankoraŭ en vapora nebula briltremo montaran arbaron en bluo kun aludo al lilo. Tiel la bildo aspektis, en kiun Evald Henkeding metis grandan esperon, kaj kiu tamen migris d…

  • Ret Marut: Rakonto pri neentombigita mortinto (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Ĉu la nubo estas la animo de mortinto?
    Ret Marut Rakonto pri neentombigita mortinto Estis terure malgaje. Kaj tamen la fakto ne kontesteblas, ke la kamparano Jozefo Malantaŭagro el Kokinbosko levis de la tero frostmortan viron kaj pakis ĝin sur sian ĉaron kaj kunprenis lin en la vilaĝon. Kiam oni pli precize rigardis lin, montriĝis, ke la viro estis jam delonge morta. Krome li estis metiisto-junulo kaj sufiĉe povre aspektanta vagabondo. Oni deŝarĝis lin antaŭ la pumpila dometo kaj tie kuŝigis lin sen grandaj ceremoni…

  • Ret Marut: Interparolado (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Pirho - mapo
    Ret Marut Interparolado Kiam Cineas vidis, ke Pirho decidiĝis iri al Italio, li diris iutage al li: „Vi do intencas konduki viajn armilojn kontraŭ la romianojn. Bone. Sed, se ni tiam bonŝance estos venkintaj ilin, kiu avantaĝo tiam elkreskos el tiu venko por ni?“ „Se la romianoj foje estos venkitaj“, respondis Pirho, „apartenos tuta Italio al ni.“ „Kaj se ni tiam estos la mastroj de Italio, kion ni faros tiam?“ „Sicilio tiam falos al ni kiel matura frukto en la sinon, preskaŭ…

  • Günter Kunert: Centra stacidomo (rakontotraduko)

    - 11 Apr 2013
    Kraĉado stacidome kaj trajne malpermesita
    Günter Kunert Centra stacidomo Je suneca mateno certa persono malkovras interne de sia loĝejo oficialan skribaĵon: ĝi kuŝas sur la matenmanĝa tablo apud la taso. Kial ĝi venis tien, ne estas certa. Apenaŭ malfermite, ĝi atakas la leganton per postulo: Ordonas la oficiala skribaĵo sur griza ĉifoneca papero: Je la 5-a de novembro en la aktuala jaro matene je la oka vi devas aperi en la sinjora necesejo de la centra stacidomo pro via ekzekuto, Por vi estas antaŭvi…

  • Ret Marut: Fremda soldato (rakontotraduko)

    - 25 Mar 2012
    Mortanta arbo
    Ret Marut Fremda soldato En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro. Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj h…

19 articles in total