Search for articles

Search
Options

31 results.

  • "Memoraĵoj el Estonio" - miaj fotoj.

    -
    -
    -
    2832 visits
    -
    3

    Kial tiom da memoraĵoj ĝuste el Estonio? Oni devus komenci de la tempo eĉ de antaŭ mia naskiĝo. Mia familio fondiĝis en 1936 jaro en tiu tempo apartenanta al Pollando Vilno. Mi naskiĝis tie. En septembro de 1939-a jaro Sovetio senanonce ekokupis orientan parton de Pollando kaj jam la 19-an enpaŝis la soveta armeo al Vilno. Post mallonga tempo Sovetio bonkore "redonis" la urbon kaj ĝian regionon al ankoraŭ (preskaŭ) sendependa Litova Respubliko. Pro la antaŭaj konfliktoj polaj-litovaj kaj krei… (read more)


  • Iom pli pri la memoraĵoj el Estonio.

    -
    -
    1193 visits

    Iom pli pri memoraĵoj el Estonio. Ial la estonaj uzantoj de "Ipernity" ne rapidas rakonti ion interesan pri sia lando - do mi provos ion diri - helpe de propraj materialoj kaj aliaj - trovitaj en la reto. Iom do pri Tallinn - ĉefurbo de Estonio. La unua skriba mencio pri setlejo kaj kastelo de Estoj troviĝas ĉe Muhammad el-Idrisi en la jaro 1154. Antaŭ ol Tallinn akiris la nunan nomon - dum jarcentoj ĝi nomiĝis Reval (Revel, Reval). Laŭ legendo dana reĝo Valdemaro la Dua dum ĉasado sur dekl… (read more)


  • Kiel mi fariĝis Malsuprasileziano kaj Vroclavano.

    -
    -
    -
    1954 visits
    -
    3

    Kiel mi fariĝis Malsuprasileziano kaj Vroclavano. Certe vizitantoj de mia paĝo en Ipernity rimarkis jam delonge, ke mi multfoje reklamis kaj propagandis mian urbon, per miaj fotoj, kaj iaj artikoletoj. Sed kiel mi fariĝis loĝanto de tiu ĉi regiono? Jen suba teksto, kiu estas traduko de mia verketo pollingva, la demandon respondas. Do ankoraŭfoje: KIEL MI FARIĜIS MALSUPRASILEZIANO KAJ VROCLAVANO


  • FAMILIAJ SORTOJ.

    -
    -
    2458 visits

    NIKOLAI VESTMAA Allikas: Vikipeedia Mine: navigeerimiskast, otsi Nikolai Vestmaa (15. detsember 1898 Tori vald, Pärnumaa – 18. juuni 1983 Sydney) oli eesti loomaarst. Õppis 1920 (vabakuulaja) ja 1922–1925 (lõpetas) Tartu Ülikoolis loomaarstiteadust. Oli 1936–1944 Jõgeva loomaarst, 1944 põgenes Saksamaale, 1949 siirdus Austraaliasse. --------------------------- Tiun ĉi mencion mi trovis en estonlingva "Vikipeedia". Ĉar la menciita persono estis mia onklo - mi jen provos plivastigi… (read more)


  • ---MALĜUSTA KOLORO---

    Malĝusta koloro. El miaj rememoroj el la tempoj de milito mi ankoraŭ neniam rakontis pri ... malĝusta koloro de mia ĵerzo. Estis jaro 1942. Tiutempe kun miaj gepatroj mi loĝis en Tartu (Estonio) ĉe la Riia Maantee (Riga Ŝoseo) - nun estanta daŭrigo de la mezurba strato Riia, en domo kun nuna numero 48. La "Ŝoseo" estis komenciĝanta malantaŭ la vagonara ponto. Se tion ĉi iam legos iu Tartuano aŭ konanto de la urbo - estos klare kie mi loĝis. Mi frekventis antaŭlernejon situitan ĉe la stra… (read more)


  • Biciklo

    -
    -
    -
    1048 visits
    -
    2

    Pri du oficiroj. Apude mi skribis mian memoraĵon pri stulta oficiro. Nun - ion pri aliaj oficiroj. Estis aŭtuno de 1944-a jaro. Se Vi legis miajn aliajn artikoletojn - Vi scius, ke tiutempe mi loĝis, kun gepatroj, en Estonio. La jaron 1944 ni pasigis en vilaĝo Peedu - 25 kilometrojn sude de Tartu. Tien evakuigis nin devige la germana okupa povo antaŭ antaŭvidata soveta invado. Ekde nia alveno al Peedu, en februaro ni loĝis en "Vana veski" - malnova muelejo.( Sufiĉe malbona foto kune kun… (read more)


  • Renkontiĝo kun naskiĝurbo.

    En alia loko (artikolo "Memoraĵoj el Estonio") mi mallonge skribis pri mia vivkomenco. Kiel mi tie skribis - nur en 1993-a jaro unuafoje ekestis ebleco senprobleme veturi al jam liberaj baltaj ŝtatoj. Mi tiam vizitis Estonion. Mi skribu mallonge kiel okazanta estis la vojaĝo. El Varsovio mi veturis per trajno - tra Bjalistoko kaj Suwałki al pola-litova limo. Kelkajn kilometrojn post la limo - sur malgranda stacieto la pasaĝeroj kiuj estis veturontaj plu - devis transiri al alia trajno kiu moviĝ… (read more)


  • Familiaj sortoj - daŭrigo kaj kompletigo.

    -
    -
    877 visits

    Familiaj sortoj - novaj faktoj (rilatas al artikolo "Familiaj sortoj"). Kiam en la jaro 2010 mi skribis artikoleton "Familiaj sortoj" mi metis tien faktojn kiujn mi tiutempe sciis. Dume, tute antaŭnelonge, okazis aferoj kiuj iom ŝanĝis mian scion pri la priskribitaj aferoj. Nome - eble antaŭ du monatoj, traserĉante genealogiajn retejojn, min trovis mia pli fora kuzo loĝanta en Kanado. Li mesaĝis al mi, kaj ni konstatis, ke vere - niaj avinoj estis fratinoj kaj ni povas interkompreniĝi g… (read more)


  • (EO) — Juneca ideo

    La ideo pri kreo de universala lingvo komuna al la tuta homaro, uzebla por plibonigi la interkompreniĝon inter diverslingaj popoloj kaptis la atenton de filozofoj kaj sciencistoj. Inter ili troviĝis relative junaĝaj matematikistoj inter kiuj la franco René Descartes (1596-1650, 33-jara), la anglo Isaac Newton (1643-1727,18-jara), la polo Adam Adamandus Kochański (1651-1700, 29-jara), la germano Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716, 33-jara), la francoj Marie Jean Antoine Nicolas de Caritat, markizo de Condorcet (1743-1794, 31-jara) kaj André-Marie Ampère (1775-1836, 18-jara).


  • Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj

    Kiel estis anoncita pli frue, la 31-an de Marto, 2008 estas finita akcepto de alighoj al la Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj, kiu okazos en chefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008. Entute alighis 164 esperantistoj el 35 landoj.La plej multaj estas el kongresa lando Litovio - 52 personoj, sekvas Pollando kun 21 alighintoj, Rusio kun 12 alighintoj, Germanio kaj Svedio kun po 6 alighintoj. El Slovakio, Ukrainio, Svislando kaj Italio alighis po 5 esperantistoj. El Chinio… (read more)


  • Kial orgenoj?

    Kial tiom da orgenoj sur mia paĝo ? - povas iu demandi. Vere strange. Laŭ profesio mi estas elektroenergetikisto. Dum la lernojaroj 1945-52 mi tamen frekventis la muziklernejon kaj finis plenan tiutempan sepjaran bazan edukadon en la klaso de fortepiano. Plu mi ne lernis ĉar mi komencis lernadon en faka mezlernejo kaj vere malestis tempo por paralela lernado en muzika mezlernejo. Tamen en nia loĝejo estis piano kaj mi sufiĉe multe ĝin ludis. Tio ĉi finiĝis kiam en 1966-a jaro mi akiris propr… (read more)


  • La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo

    Hiroshima-IVT2009-vizitantoj

    (Raporto de Taeko OSIOKA) La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo ricevis sume 271 solidarecajn mesaĝojn el 69 landoj el la tuta mondo. Dum unu semajno antaŭ la tago oni havis ĉe urba Centro de Virina Edukado ekspozicion de la mesaĝoj, kaj la 8an en la kunveno de la Virina Tago ĉe urba Kultura Centro saman ekspozicion. En malfermo de la kunveno de la Virina Tago, antaŭ 200 virinaj aktivuloj el 20 organizojn s-ino Taeko OSIOKA raportis pri la internac… (read more)


  • Hiroŝimo 2010 : Internacia Virina Tago

    Ils lisent les messages

    Raporto kaj fotoj de Taeko OSIOKA


  • Saluton!!!

    -
    -
    -
    2976 visits
    -
    6

    Saluton karaj amikoj-Tere kallid sõbrad!!!Dankon pro viaj vizitoj.Mi estas nova uzantino kaj bone ne povas uzi ipernity.Mi denove lernas Esperanto .Antaŭ 30 jaroj mi lernis Esperanto lingvo,sed pli ol 20 jaroj mi tute ne uzis la lingvo kaj preskaŭ ĉio forgesis.Antaŭ unu monato mi trovis en Facebook mia malnova amiko Andrzej el Pollando kaj mi denove interesiĝis pri Esperanto. Bedaŭrinde en mia urbo ne estas E-klubo kaj mi devas lerni sola,ankaŭ ĉe ni ne estas ebla… (read more)


  • Twitter 15/12 (Tria parto)

    Temas pri tutpreta materialo por la Twitter-agado de la 15a de decembro 2010 : http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo Tiu ĉi listo de proponoj konsistas el tri paĝoj : 1a parto : https://www.ipernity.com/blog/32119/290922 2a parto : https://www.ipernity.com/blog/32119/292390 3a parto : https://www.ipernity.com/blog/32119/292826 Alilingvaj listoj de proponoj : En la portugala (brazila) : Frazoj en la portugala por meti en Twitter Eblas ne nur libere ĉerpi pepaĵojn en ili sed proponi pliajn en Esperanto kaj en lingvoj konataj de la proponant(in)o. Tradukoj estas bonvenaj en laŭeble plej multajn lingvojn kun maksimume 140 signoj kaj spacoj. Ĉar retejaj aŭ blogaj adresoj estas ofte tro longaj, mi uzis mallongigitajn adresojn. Ekzistas retejoj kiuj ebligas tion i.a. http://minilien.fr Por esti certa ke la vorto Esperanto estu enkalkulita, ĝi devas aperi kun la signo diezo antaŭe : #Esperanto. Ne tro gravas ĉu oni skribas #Esperanto aŭ #esperanto sed gravas ke la signo kaj la vorto Esperanto estu kune kaj izolitaj de aliaj signoj aŭ vortoj. Se necesas aldoni la akuzativon al #Esperanto , ĝi aperu post blanka interspaco : #Esperanto n En la franca aŭ aliaj, lingvoj, se necesas apostrofo antaŭe, pli bone estas skribi , ekz. : L' #Esperanto La ĉi postaj mesaĝetoj ("pepaĵoj") estas facile enŝôveblaj en la fenestreton de Twitter. Depende de sia lerteco, oni povas sendi de 3 ĝis 5 en minuto. Sufiĉas elekti la koncernan parton kaj glitigi ĝin en la fenestreton de Twitter kaj sendi...


  • # (EO+FR) Twitter-agado por la Internacia Virina Tago 2012 (unua sekcio)

    Listo de pepoj (mesaĝetoj kun maksimume 140 signoj kaj spacoj) libere uzeblaj por la Internacia Virina Tago, la 8an de marto, aŭ en aliaj cirkonstancoj ligitaj kun iniciatoj en rilato kun virina emancipado, virinaj rajtoj, plibonigo de la virina vivkondiĉo tra la tuta mondo, kun manifestacioj ks. Bonvenaj estos pliaj proponoj en Esperanto kun traduko en aliaj lingvoj (teksto nepre en Unikodo). Liste de twits (petits messages avec un maximum de 140 signes et espaces) librement utilisables pour la Journée Internationale de la Femme, le 8 mars, ou dans d'autres circonstances liées à des initiatives en relation avec l'émancipation de la femme, les droits de la femme, l'amélioration de la condition féminine dans le monde entier, avec des manifestations, etc. D'autres propositions seront bienvenues en espéranto avec traduction dans d'autres langues (texte impérativement en Unicode).


  • (EO+FR) # Raporto pri la Internacia Virina Tago 2011 Hiroŝimo / Rapport sur la Journée Internationale de la Femme 2011 à Hiroshima

    Hiroŝimo 2011 Hiroshima 2011

    Karaj esperantistoj, Jen, finfine 287 mesaĝoj el 68 landoj kaj teritorioj por Internacia Virina Tago 2011 Hiroŝimo estis ricevitaj ĝis la 8a de marto. La mesaĝoj kuraĝigas virinojn de Hiroŝimo kaj de la mondo lukti plu por paco kaj amo sen nuklearmiloj kaj sen ĉio malbona al la homoj kaj la terglobo. Ekde la 23a, feb. ĝis la 6a, mar. ĉe la Centroj de Civila Interŝanĝo kaj de Virina Edukado okazis ekspozicioj de la mesaĝoj. Ekde la 11a, marto, japanoj vivas en funebraj tagoj ja… (read more)


  • (EO) Kiun nomon atribui al vojo, publika loko aŭ konstruaĵo ?

    La jena dokumento celas helpi en klopodoj por ebligi, ke la jaro 2012 estu la jaro de Zamenhof-Esperanto-Objektoj (ZEOj), memore al la centa datreveno de la inaŭguro de la unuaj stratoj kaj placoj en la mondo al kiuj estis atribuitaj la nomoj de Zamenhof kaj de Esperanto, en 1912. Klopodoj estas jam nun necesaj, unu jaron antaŭe, ĉar necesas foje longega tempo inter la propono, la decido kaj la inaŭguro. Ĝi konsistigas bazan dokumenton por prepari leteron aŭ mesaĝon kaj dosieron al urbestroj, urbaj konsilant(ar)oj, komisionoj pri atribuo de nomoj al stratoj, vojoj, publikaj spacoj, ktp. Ĝi estas laŭbezone adaptebla al lokaj situacioj kaj cirkonstancoj, i.a. per kompletigo de la listo de ekzemploj. Tio ne estas tiom sensignifa, kiel oni povus unuavide pensi. Ĉu ni preferu lasi la lokon al obskura generalo partopreninta en subpremo de popoloj ? Aŭ al koruptita politikisto ? En la momento, kiam popoloj sopiras pri justeco, egaleco, frateco (t.e. la devizo de Francio kaj de Haitio), pri esprimlibereco kaj homrajtoj, la ideo de Esperanto estas pli aktuala ol iam ajn. Krome, anonco pri atribuo de nomo Zamenhof kaj Esperanto, kaj poste ties inaŭguro, ebligas rememorigi la amasinformilojn kaj la publikon pri la ekzisto de Esperanto. Tiuokaze, estus oportune reaktualigi aŭ helpi en reaktualigo kaj kompletigo de la tiurilataj artikoloj de diverslingvaj versioj de Wikipedia/Vikipedio : Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Eŭropo kaj aperigi tiutemajn artikolojn ĉie, kie eblas, ankaŭ kaj ĉefe nacilingve en la tuta mondo. UEA havas membrojn en ĉirkaŭ 120 landoj. La kursoj de Lernu.net atingas nun lernantojn de 240 landoj. Ekzistas nun ZEOj en minimume 58 landoj. Ĉu en 2012 oni ne povus duobligi tiun nombron ? Pliaj rimarkoj, sugestoj kaj ideoj estos bonvenaj por plibonigi tiun dokumenton kaj proponon.


  • (FR) — Esperanto 25+100 (1887-1912-2012)

    Klarigoj : Multaj eventoj okazis en 1912. Serĉado pri la jaro 1912 en la tuta " Enciklopedio de Esperanto " ( EdE — versio html , versio PDF ), interreta serĉado kaj propraj konoj ebligis prepari tiun liston de nomoj kaj eventoj uzeblaj en ĝenerala informado en 2012 por memorigi ke, antaŭ 100 jaroj, Esperanto estis jam 25-jara, kaj ke Zamenhof sentis ĝin sufiĉe matura por anonci sian retiriĝon el gvida rolo. Elekto de plej signifaj eventoj estis ne ĉiam facila. Mi rezignis pri 1912 kiel jaro de esperantistiĝo de famaj figuroj de la Esperanto-movado. Pri gazetoj, estas klare ke multaj malaperis pro la unua mondmilito, ne nur el tiuj ekaperintaj en 1912. Se vi konas ion aldonindan, gravan, pri via lando aŭ pri difinita fako, ne hezitu informi min. Similaj esploroj pri okazintaĵoj de 1912 estas fareblaj ĉiulande ankaŭ je niveloj provinca, regiona, departementa, urba kaj loka. Bonvenaj estos proponoj por kompletigi tiun dokumenton per signifaj eventoj de 1912.


  • Agla nesto

    Jen ligo al tre interesa observado. En Estonio aglan neston oni ekipis per kamerao,kiu laboras konstante (24 horojn je 24) kaj donas eblecon sekvi la aglan paron kunlaborantan pri zorgado de la nesto. Aglidoj ankoraŭ ne naskiĝis sed certe tio balldaŭ okazos. Kiu havas paciencon, sekvu feliĉan eventon ! pontu.eenet.ee/player/ kalakotkas.html http://www.lasy.gov.pl/bielik - Tiu estas nova ligo por pola aglo (heliaetus albicilla), ankaŭ ili kun kamerao kaj jam naskitaj idoj