Iom pli pri memoraĵoj el Estonio.

Ial la estonaj uzantoj de "Ipernity" ne rapidas rakonti ion interesan pri sia lando - do mi provos ion diri - helpe de propraj materialoj kaj aliaj - trovitaj en la reto.
Iom do pri Tallinn - ĉefurbo de Estonio. La unua skriba mencio pri setlejo kaj kastelo de Estoj troviĝas ĉe Muhammad el-Idrisi en la jaro 1154. Antaŭ ol Tallinn akiris la nunan nomon - dum jarcentoj ĝi nomiĝis Reval (Revel, Reval). Laŭ legendo dana reĝo Valdemaro la Dua dum ĉasado sur deklivoj de monteto kie nun troviĝas la Supra Urbo rimarkis tiel belegan cervon ke li ordonis kapti ĝin vivan. Domaĝe la cervo fuĝis kaj falis de alta deklivo. En germana lingvo "reh-fall" signifas "falo de cervo" kaj de tio ĉi estiĝis nomo de la urbo Reval. Sed kial la nomo estas germandevena kaj ja la cervon provis ĉasi dana reĝo - ne estas sciate.
Kaj la nomo Tallinn devenas de estona "taani linn" - dana urbo. La nunan nomon urbo ricevis post akiro de sendependeco post la Unua Mondmilito.
---------------------/---------------------

Plej grava legendo estas tiu pri Vana Toomas (Olda Tomaso). Ekde la jaro 1530 sur supro de la tallinna Urbodomo troviĝas ventomontrilo en la formo de maljuna viro tenanta lancon. Oni diras, ke en mezepoka Tallinn ĉiujare okazadis pafarka konkuro. Venkanto estis tiu kiu depafis lignan papagon starigitan sur alta fosto. Konkuri povis nur riĉaj aristokratoj. Laŭ legendoj neniu scipovis la birdon depafi ĝis sagon pafis Tomaso. Li precize trafis la birdon. Li d evenis de malriĉa familio kaj tiel li faris por si malutilon. Feliĉe anstataŭ esti punita per alkroĉo al la urba hontofosto oni permesis al li fariĝi lernanto de soldata arto. Tomaso fariĝis rapide konata soldato. Post lia morto la urbo honorigis lin per starigo de metala figureto dediĉita al li sur la supro de urbodoma turo. Onidire Tallinanoj kredas ke ĝis Olda Tomaso rigardas sur la urbon de la urbodoma supro - nenio malbona trafos la urbon.

--------------------------o/\o-------------------------

Tamen eble plej konata estas legendo pri Maljunulo de la lago Ülemiste. Nome - sude de la urbo, sur ioma altaĵo troviĝas sufiĉe granda lago Ülemiste. En la lago loĝas "Ülemiste Vanake" - Maljunulo de Ülemiste. Li kutimis sidiĝi ie ĉe la urba rando kaj observadi kiel la urbo kreskas. Ĉiujare li iras al la urbo kaj pridemandas homojn ĉu la urbo jam estas finkonstruita. Ekde jarcentoj li aŭdas "NE". Kolere li revenas al la lago. Se iam iu respondos al li "jes" - maljunulo malfermos la lagon kaj superverŝos la tutan urbon. Do - se iu maljunulo - iam - demandos Vin ĉu Tallinn estas finkonstruita - nepre respondu "NE"!

:::::::::::::::::::::::---:::::::::::::::::::::::
Dum jarcentoj kulminas super panoramo de Tallinn alta turo de la preĝejo de sankta Olafo. Dum 15-16 jarcentoj ĝi estis plej alta konstruaĵo en la mondo. Onidire regantoj de la urbo decidis konstrui altan turon por allogi al la urbo pli da komercistoj. Sed - kie trovi majstron kiu scipovus konstrui tiel grandan konstruaĵon kaj ne postulos tro da mono? Sed aperis iu konstruisto kiu promesis altegan preĝejon konstrui. Domaĝe - la pago devis esti pli alta ol la urbo povis doni. Li decidis rezigni de la pago kondiĉe ke la urbanoj divenos lian nomon. La majstro laboris rapide kaj la urbanoj estis pli kaj pli malkvietaj. Fine la urba estraro ekdecidis sendi ŝpionon kiu helpus sciiĝi pri nomo de la majstro. La ŝpiono trovis domon kie loĝis la majstro kaj ekaŭdis patrinon kiu lulkantis al sia infano: "dormu mia infano, dormu. Baldaŭ Olaf alportos tiom da mono ke eblos eĉ lunon aĉeti". La sekvintan tagon la komercistoj starantaj antaŭ la preĝejo kriis: "Olaf, Olaf - la kruco estas alkroĉita malrekte!!!" Kiam Olaf ekaŭdis sian nomon - li perdis la ekvilibron kaj falis de la turo. Rano kaj serpento grimpis el lia buŝo kio devis simboli malbonajn povojn helpantajn konstrui tiel grandiozan konstruaĵon. Ekde tiu tempo la preĝejo portas nomon de Olafo.
Nu vere - la preĝejo imponas per sia grandeco kompare kun aliaj tallinnaj preĝejoj.