Kiel estis anoncita pli frue, la 31-an de Marto, 2008 estas finita akcepto de alighoj al la Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj, kiu okazos en chefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008. Entute alighis 164 esperantistoj el 35 landoj.La plej multaj estas el kongresa lando Litovio - 52 personoj, sekvas Pollando kun 21 alighintoj, Rusio kun 12 alighintoj, Germanio kaj Svedio kun po 6 alighintoj. El Slovakio, Ukrainio, Svislando kaj Italio alighis po 5 esperantistoj. El Chinio, Kroatio, Hungario venos po 4 personoj. El Danio, Bulgario, Luksemburgio, Latvio - po 3 personoj. El Belgio, Usono, Serbio, Finnlando venos po 2 esperantistoj. El restaj 15 landoj ( Chehhio, Brazilo, Australio, Kubo, Francio, Britio, Nederlando, Hon Kongo ( Chinio ) , Estonio, Koreio, Irano, Hindio (Barato), Irlando, Portugalio, Chilio ) al la jhurnalista kongreso alighis po 1 persono. La kvanto de alighintoj iom superas la planitan kvanton ( 100 eksterlandanoj kaj chirkau 30 litovaj esperantistoj ), tial pliaj alighoj ne plu estos akceptataj, krom eventuale kelkaj speciale persone invititaj personoj. Al la kongreso alighis chiuj kvin nun funkciantaj estraranoj de TEJHA ( Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ). El al la kongreso invititaj chiuj estraranoj de UEA al la kongreso alighis Vicprezidanto de UEA Claude NOURMONT, Ghenerala Sekretario de UEA Barbara PIETRZAK kaj Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado Jose Antonio VERGARA.
Char venis tro multaj sinproponoj por prelegi dum la kongreso au aliel kontribui al la kongresa programo, pro tempomanko ne chiuj povas esti akceptataj. Tial estos enprogramitaj nur tiuj prelegoj kaj raportoj, kies autoroj dum kelkaj proksimaj tagoj ricevos peton sendi resumon de la prelego ( raporto ), biografieton kaj foton por preparata Kongresa Libro - chion-chi Organiza komitato atendos ghis la 21-a de Aprilo, 2008 inkluzive. Chiuj aliaj povos kontribui al la kongresa laboro per diskutoj, kurtaj elpashoj kaj aliaj surlokaj eblecoj.
 
Ghis la hodiaua tago ( la 10-a de Marto, 2008 ) al la Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj, kiu okazos en chefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008 alighis entute 104 esperantistoj-jhurnalistoj el 26 landoj. La plej multaj, nature, el kongresa lando Litovio - 25 personoj, sekvas Pollando kun 14 alighintoj, Rusio kun 10 alighintoj, Germanio kun 6 alighintoj. El Slovakio kaj Ukrainio alighis po 5 personoj.El Italio, Svedio kaj Chinio - po 4 personoj.El Danio, Kroatio, Svislando - po 3 personoj. El Belgio, Bulgario, Usono, Serbio - po 2 personoj. El Chehhio, Luksemburgio, Finnlando, Brazilo, Latvio, Australio, Hungario, Kubo, Francio, Portugalio - po 1 persono. Ankorau devus veni alighoj el Barato ( Hindio ) , Nederlando, Irlando, Koreio, Pakistano. Char la antauvidita kvanto de kongresanoj estis 100 personoj, principe alighprocedo jam devus finighi. Tamen ni  pretas ankorau akcepti maksimume 20 personojn tiel ke nombro de eksterlandaj alighintoj estu 100 personoj plus chirkau 30 litovaj kongresanoj. Preferinde, ke alighu homoj el ankorau nereprezentitaj landoj. En la Unua Bulteno pri la Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj estis anoncita limdato por alighi la 30-a de Aprilo, 2008. Char jam praktike estas atingita planita kvanto de kongresanoj, limdato por alighi estas shanghata al la 31-a de Marto, 2008. Post tiu dato novaj alighoj ne plu estos akceptataj. Al la kongreso alighis chiuj kvin nun funkciantaj estraranoj de TEJHA ( Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ) elektitaj en la jhurnalista kunveno dum la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, Italio la 3-an de Augusto, 2006 ( Stano MARCEK, Kalle KNIIVILA, Istvan ERTL, Jukka PIETILAINEN, Dieter ROOKE ). El  al la kongreso invititaj chiuj estraranoj de UEA dume alighis nur Ghenerala Sekretario de UEA Barbara PIETRZAK.
 
Artikolo de Povilas JEGOROVAS, prezidanto de Litova Esperanto Asocio.