Group: Esperantista Grupo 2009-2021


Ludoj en Esperanto


Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
15 Jan 2010 - 1 comment - 654 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi finis kelkajn ludojn en Esperanto. En la retpaĝo de Scratch (la programlingvo) estas parto nomita "Project Notes" kie mi metis malgrandajn tekstojn en Esperanto. Mi volas la helpon por kontroli ĉu estas eraroj en la tekstoj. Se jes, bonvolu korekti min. Jen la ludoj:

sona memorludo http://scratch.mit.edu/projects/wilsonolivejra/832253

tushserio http://scratch.mit.edu/projects/wilsonolivejra/840832

klakserio http://scratch.mit.edu/projects/wilsonolivejra/841220




Comments
 Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
Saluton al ciuj...!…
Dankon Dima.

Ĉapitro 1

* Fabelaj noveloj
* Vojo laŭ maro

La koro frapegis ĝuste sub la gorĝo, kaj Tim preskaŭ ne aŭdis, kiel ĝi batas. Tim unuafoje en la vivo aŭskultis batadon de sia propra koro, antaŭe la ideo aŭskulti propran koron neniam venus en lian kapon. Amuze estos, se iu el la konatoj ekvidos lin nun. Lin, penantan rekapti spiron post longa kurado tra la matenaj kampoj, lin, sin premintan per la dorso al varma raspeta pina trunko, lin, rigardantan al la maro, post kiu apenaŭ ekbriletis flava strio de aŭroro, lin, ridantan, aŭskultantan batadon de la propra koro. Tim eĉ ĉirkaŭrigardis. Li subite ekvolis, ke iu lin ekvidu, demandu, kio okazis, kaj ke Tim, unuafoje en la vivo, respondu, ke li ne scias. Iu el tiuj, kiuj konis lin kiel serioza klera junulo, avancinta siajn samaĝulojn preskaŭ en ĉio. ...../////.......




http://fabelo.trovu.com

Amike

Danilo
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)