All articles concerning %name%

Photos | Documents | Articles
    
  • datreveno de katastrofo fariĝis plua katasrofo ...

    Kondoloncojn al ĉiuj poloj speciale miaj polaj geamikoj ... :( PS: Pri la tragedio bv legi ĉe mia kara pola amiko Irek kiu priskribis la aferon detale

  • KONDOLENCON / WYRAZY WSPÓŁCZUCIA ...

    Al ĉiuj geamikoj de Pollando, mi deziras esprimi mian grandegan tristecon kaj sinceran kondolencon pro la tragedio, kiu okazis hodiaŭ. Miaj plej amikaj pensoj estas nun kun vi, tre karaj geamikoj...

  • La provokema Kato scivolas...

    Mi loĝas en la lando X kiu eble eĉ membras en EU, sed eble ne membras. Mi estas la ĉefgentano de mia lando. Laŭmetie mi estas gazeteldonisto. Mia gazeto nomiĝas Libereco . Sub la titolo de la gazeto videblas malgranda portreto de la iama landestro. Kaj sube legeblas unu el liaj famaj diroj: "X-lando apartenu al la X-gento". Kiel nomiĝas mia lando? Kia ĝi estas? Kia estas mi?

  • KAŜNOMO

    Kiam mi aniĝis al Ipernito, mi ne sciis kiun nomon elekti por prezenti min. En rapida cerbumado mi elektis RAŜI ĉar ĝi estas la nomo de mia gardanĝelo (nekredebla, ĉu ne?). Mi ĉiam estis scivolema pri kiamaniere la personoj elektas sian kaŝnomon por esti konata. Do, laŭvole, klarigu..

  • ANJO MIRINDE KANTAS ESPERANTE : "AVE MARIA" DE BACH/ GOUNOD

    ANJO tre amike permesis al mi aldoni sian mirindan interpretadon en esperanto de la belega kanto verkita de Charles GOUNOD (1818-1893) sed derivita el la unua preludo el "Das Wohlemperierte Klavier" de JS BACH (1685-1750). GRATULON kaj DANKEGON tre kara ANJO!!! Elkovri aliajn tre belajn interpretadojn de ANJO : https://www.ipernity.com/home/anjo">https://www.ipernity.com/home/anjo</a

  • "LETEROJ EL MIA MUELEJO" EN ESPERANTO

    La famkonatan verkon de Alphonse DAUDET "Lettres de mon Moulin" vi povas ekde nun legi en esperanto dank'al la mirinda laboro de nia amiko Noel LECOMTE, kiu jam tradukis kvin el la rakontoj . https://www.ipernity.com/blog/58225

  • NI HELPU KONATIGI "KANZONAMIKARO"-N... (Esperantistaj kantistoj)

    Jam multaj gravaj artistoj ĉeestas ĉe "Ipernity" kaj havas sian propran paĝaron... Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ĉiuj el ili konas nian retejon... same kiel multaj esperantistoj... Mi invitas vin viziti la paĝaron kaj la blogon de KANZONAMIKARO...

  • NIA KOMUNA E-LIBREJO... NOVA ALDONO... BV ALŜUTI ...

    Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero... Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!! Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!! https://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 https://www.ipernity.com/doc/deodaro/album

  • LA POLOJ EN LA NORDO DE FRANCIO / Les Polonais du Nord de la France

    Jen tre interesa libro, kiun mi ĵus legis pri "la Poloj de la Nordo". Fakte en la regiono, kie mi logxas enmigris multaj Poloj ĉefe ekde 1919. Multaj el ili laboris por agrikulturo. Sed ĉi tie, apud Thumeries, ministoj estis la plej multaj - kelkfoje pli ol 40% el la tuta logxantaro estis de polaj familioj. Post la dua Mondmilito, certaj el ili reiris Pollandon kun siaj infanoj, sed la plej multaj elektis la francan naciecon kaj restadis en Francio malgraŭ malfacilaj vivkondiĉoj kaj eĉ racismo…

  • MIA TRADUKO : POEMO DE VERLAINE ...

    Mi provis traduki la famkonatan poemon de VERLAINE al ESPERANTO... Bedaŭrinde estas mi nek tre bona esperantisto nek... tre bona poeto!!! Do bonvolu pardoni miajn erarojn (eble eĉ korekti ilin!) kaj - kompreneble - la multe malpli bonan valoron de la traduko ol tiu de la mirlaboro de Paul VERLAINE ! Ĉefe mi provis esprimi esperante kaj fidele plejeble la francan signifon de la originalaj versoj. Tamen mi ankaŭ klopodis konservi regulan ritmon sed la sessilabo-versoj iĝas oksilaboj en mia traduko. Neankaŭ la rimoj havas saman ordon. Malfacila laboro... Sed ni ne forgesu, ke VERLAINE diris pri sia poezio "De la Musique avant toute chose!" ( "Muziko antaŭ tutaĵo! ")... Mi esperas, ke tamen la traduko iom plaĉos al vi!

  • MILITKRIMOJ EN GAZA : BV SUBSKRIBI PETICION!

    Mi ĵus eltrovis en Ipernity- en la blogo de "Goplayer"- ligilon por peti Internacian Tribunalon pri la freŝdataj dramaj eventoj en GAZA. BV subskribi la peticion (angle skribita). Je viens de découvrir sur Ipernity, dans le blog de "Goplayer", un lien demandant un Tribunal International pour les récents événements dramatiques survenus à Gazha. Merci de signer la pétition (rédigée en anglais). I've just discovered on Ipernity - in "Goplayer" 's blog - a link to ask for an International Tribunal about the recent dramatic events in Gazha. Please sign the petition (written in English).

  • Romano de Dostojevskij

    Dostojevskij verkis romanon Demonoj, kiu restis preskaŭ nerimarkita de la okcidenta intelektularo, kiu devkonscie ŝatas kaj eĉ amas la duopon Tolstoj-Dostojevskij, kiuj duope verkis 'Krimo kaj Milito' kaj 'Paco kaj Puno' (eble inverse, oni konsultu Vikipedion). Do Dostojevski sekrete de la okcidenta intelektularo verkis romanon Demonoj pri la naskiĝanta kaj jam vivdanĝera revoluciularo. En romano troveblas brilaj homtipaĵoj kiel kapitano Kopejkin kaj Stepan Trofimoviĉ. Stepan Tr…